spektro
- 1.
-
Distribua funkcio de fizika grando, ekz. de energio, frekvenco aŭ maso; pli konkrete i.a.:
- a)
- La intenseco de frekvencoj de lumo, aperanta kiel vico da diversaj koloraj strioj, ĉe malkompono de lumo, ekz. per refrakto tra prismo: en la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn [1]; forta signo de akvo estas videbla en la spektro, grava indiko, ke la objekto estas malvarma [2]; la flankeniro al la ruĝo en la spektroj de kosmaj korpoj […] indikas la rapidon, per kiu la korpo moviĝas for de ni [3].
- b)
- Sonspektro, frekvencaro de sono: kiam la sona spektro estas plata, ĝi estas nomata blanka bruo [4].
- 2.
- MatVort (de endomorfio en vektora spaco) La aro de ĝiaj ajgenoj.
- 3.
- (figure) Serio de aĵoj ordigeblaj inter du ekstremoj: spektro de opinioj [5]; la centro de la politika spektro [6]; fiaskinto sur la tuta spektro [7]; kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT tamen vigligus kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto [8]. sortimento
- 4.
- (arkaismo) (evitinde)
Aperaĵo, fantomo:
la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis,
li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo
[9].
Rim.: Etimologie, la latina „spectrum“ signifas „aperaĵo“, „bildo“, „fantomo“. Tamen tiu arĥaisma signifo apenaŭ eniris Esperanton, kaj jam ne plu aperas en la PIV-oj.
1.
Toni Breider: La Universo - Eksplodanta?, Homo kaj Kosmo, [vidita en 2009]
2. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
3. Monato, Henry Broadbent: Flankeniro al la ruĝo, 2008
4. Vikipedio, artikolo „frekvenca spektro“, 2009-01-01
5. Monato, Stefan Maul: Sendependa, 2004
6. Monato, Paul Gubbins: Jes ni povas ... kaj ili povis., 2015
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
8. Komitatano Z: Ĉu SAT havas estontecon?, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
9. fratoj Grimm, trad. D. J. Harlow: Rakonto pri junulo, kiu ekvojaĝis por lerni, kio estas timo, [vidita en 2009]

- angle:
- 1.a spectrum 1.b spectrum 2. spectrum 3. spectrum 4. specter (usone), spectre (brite)
- beloruse:
- 1.a спэктар 1.b спэктар, дыяпазон 2. спэктар 3. спэктар, палітра (перан.) 4. прывід
- ĉeĥe:
- mnohost, spektrum, šíře výběru
- ĉine:
- 亡灵 [wánglíng], 亡靈 [wánglíng], 光譜 [guāngpǔ], 光谱 [guāngpǔ], 幽灵 [yōulíng], 幽靈 [yōulíng], 譜 [pǔ], 谱 [pǔ]
- france:
- spectre 3. éventail (de valeurs, opinions...)
- germane:
- 1.a Spektrum 2. Spektrum 4. Gespenst, Geist, Spukgestalt, Phantom, Scheinbild, Trugbild
- hispane:
- espectro
- hungare:
- 1.a színkép, spektrum 2. spektrum 4. kísértet
- japane:
- スペクトル
- katalune:
- 2. espectre 4. espectre (fantasma)
- nederlande:
- spectrum
- pole:
- 1.a spektrum, widmo optyczne, widmo spektroskopowe 1.b widmo akustyczne, widmo dźwięku 2. spektrum, widmo 3. spektrum, przekrój 4. widmo
- ruse:
- 1.a спектр 2. спектр
- slovake:
- mnohosť, spektrum, šírka výberu
- ukraine:
- спектр