Aldoni tradukojn al ReVo:

2spektr/o PV

spektro

serĉi 'spektro'
[spektr.0o]
1.
[spektr.0o.FIZ]
Distribua funkcio de fizika grando, ekz. de energio, frekvenco aŭ maso; pli konkrete i.a.:
a)
[spektr.0o.lumo]
La intenseco de frekvencoj de lumo, aperanta kiel vico da diversaj koloraj strioj, ĉe malkompono de lumo, ekz. per refrakto tra prismo: en la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn [1]; forta signo de akvo estas videbla en la spektro, grava indiko, ke la objekto estas malvarma [2]; la flankeniro al la ruĝo en la spektroj de kosmaj korpoj […] indikas la rapidon, per kiu la korpo moviĝas for de ni [3].
b)
[spektr.0o.SON]
Sonspektro, frekvencaro de sono: kiam la sona spektro estas plata, ĝi estas nomata blanka bruo [4].
2.
[spektr.0o.ajgeno]
MATMatVort (de endomorfio en vektora spaco) La aro de ĝiaj ajgenoj.
3.
[spektr.0o.FIG]
(figure) Serio de aĵoj ordigeblaj inter du ekstremoj: spektro de opinioj [5]; la centro de la politika spektro [6]; fiaskinto sur la tuta spektro [7]; kun milo da membroj reprezentantaj buntan idean spektron SAT tamen vigligus kaj pliriĉigus la pejzaĝon de Esperanto [8]. VD:sortimento
4.
[spektr.0o.aperajxo]
(arkaismo) (evitinde) Aperaĵo, fantomo: la junulo trian fojon kriis al li, kaj ĉar ankaŭ tio ne efikis, li alkuris la spektron kaj faligis ĝin laŭ la ŝtuparo [9].
Rim.: Etimologie, la latina „spectrum“ signifas „aperaĵo“, „bildo“, „fantomo“. Tamen tiu arĥaisma signifo apenaŭ eniris Esperanton, kaj jam ne plu aperas en la PIV-oj.
1. Toni Breider: La Universo - Eksplodanta?, Homo kaj Kosmo, [vidita en 2009]
2. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
3. Monato, Henry Broadbent: Flankeniro al la ruĝo, 2008
4. Vikipedio, artikolo „frekvenca spektro“, 2009-01-01
5. Monato, Stefan Maul: Sendependa, 2004
6. Monato, Paul Gubbins: Jes ni povas ... kaj ili povis., 2015
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
8. Komitatano Z: Ĉu SAT havas estontecon?, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
9. fratoj Grimm, trad. D. J. Harlow: Rakonto pri junulo, kiu ekvojaĝis por lerni, kio estas timo, [vidita en 2009]
angle:
1.a spectrum 1.b spectrum 2. spectrum 3. spectrum 4. specter (usone), spectre (brite)
beloruse:
1.a спэктар 1.b спэктар, дыяпазон 2. спэктар 3. спэктар, палітра (перан.) 4. прывід
ĉeĥe:
mnohost, spektrum, šíře výběru
ĉine:
亡灵 [wánglíng], 亡靈 [wánglíng], 光譜 [guāngpǔ], 光谱 [guāngpǔ], 幽灵 [yōulíng], 幽靈 [yōulíng], 譜 [pǔ], 谱 [pǔ]
france:
spectre 3. éventail (de valeurs, opinions...)
germane:
1.a Spektrum 2. Spektrum 4. Gespenst, Geist, Spukgestalt, Phantom, Scheinbild, Trugbild
hispane:
espectro
hungare:
1.a színkép, spektrum 2. spektrum 4. kísértet
japane:
スペクトル
katalune:
2. espectre 4. espectre (fantasma)
nederlande:
spectrum
pole:
1.a spektrum, widmo optyczne, widmo spektroskopowe 1.b widmo akustyczne, widmo dźwięku 2. spektrum, widmo 3. spektrum, przekrój 4. widmo
ruse:
1.a спектр 2. спектр
slovake:
mnohosť, spektrum, šírka výberu
ukraine:
спектр

administraj notoj