Aldoni tradukojn al ReVo:

*rekt/a PV

*rekta

serĉi 'rekta'
[rekt.0a]
1.
[rekt.0a.nekurba]
Nekurba: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [1]; piedoj rektaj [2]; la kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen [3]; vi havas ankoraŭ rektan dorson kaj junajn piedojn [4]; li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l' armaĵo al sia ŝipeto [5]; la ĉefaj stratoj estis larĝaj, rektaj kaj pavimitaj [6]; (figure) [ili] abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan [7]; rekta kiel cipreso.
2.
[rekt.0a.senpera]
Nedeflankiĝante alcela, nedevojiĝa, senpera, senornama: mi irigos vin sur rekta vojstreko [8]; la domo kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la scienculo [9]; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino Marta ; ŝi iris rekte al sia loĝejo Marta ; neniu parolis rekte pri la teruraj novaĵoj [10]; vi parolis rekte el la koro kaj bonintence [11]; nedekliniĝa irado rekte antaŭen [12]; mi alpaŝis rekte al l’ afero Hamlet ; multaj verkoj estus skribataj rekte (senpere) en tiu ĉi lingvo EE ; tia laboro estus eĉ rekte malutila [13]; rekta stilo; frazo ne tute bonstila, sed ne rekte erara [14]; tiam vi faros rekte (certe) eraron [15]; la prefikso „mal“ signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo [16]; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV .
3.
[rekt.0a.vertikala]
Vertikale staranta: la virinoj sidis […] aŭ staris rekte, fervore preĝante [17]; tenu vin tute rekte, tio bone aspektas [18]; li rektiĝis kaj kun levita kapo rigardis la stelojn [19]; tiuj ĉi vortoj […] enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon Marta .
4.
[rekt.0a.GRA]
GRA Senpera, senprepozicia: la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laÅ­ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio [20].
5.
[rekt.0a.MAT]
MAT
a)
[rekt.0a.orta]
(evitinde) VdE (p.p. angulo) Orta.
b)
[rekt.0a.sumo]
[21] (p.p. sumo de vektoraj subspacoj) Tia, ke ajna ĝia elemento esprimiĝas nur unumaniere kiel sumo de elementoj en la subspacoj: se la sumo de du subspacoj estas rekta, tiam ilia komunaĵo egalas al `{0}`. VD:komplementa.
6.
[rekt.0a.ELE]
ELE Unudirekta (vd ĉe rekta kurento): la karbonmikrofono funkcias per modulado de rekta kurento [22]. ANT:alterna kurento
7.
[rekt.0a.LIN]
LIN Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo: nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas subjunkcion [23]. VD:citiloANT:nerekta
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:7
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:9
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aÅ­gusto 1908
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
19. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
21. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §372
22. Vikipedio, Thomas Alva Edison
23. Rekta parolo
afrikanse:
direkte
albane:
drejtpërdrejtë
amhare:
ቀጥተኛ
angle:
straight 5.b direct (sum) 6. direct (current)
arabe:
مباشر
armene:
ուղղակի
azerbajĝane:
birbaşa
beloruse:
прамы, просты, выпрастаны
bengale:
সরাসরি
birme:
ညွှန်ပြ
bosne:
direktna
ĉeĥe:
direktní, kolmý (kužel), přímý, přímý, rovný, vzpřímený 6. stejnosměrný
dane:
direkte
estone:
otsene
eÅ­ske:
zuzeneko
france:
droit (adj.), direct 5.b (somme) directe 7. direct (discours)
galege:
directo
germane:
1. gerade 2. direkt 3. aufrecht 4. direkt 5.a recht 5.b direkt (-e Summe) 6. Gleich-, gleichmäßig 7. direkt-, wörtlich
guĝarate:
સીધા
haitie:
dirèk
haÅ­se:
kai tsaye
hinde:
प्रत्यक्ष
hispane:
1. recto 2. directo 3. derecho 4. directo 5.a recto
hungare:
1. egyenes 2. közvetlen 3. egyenes (függőleges) 4. közvetlen 5.b direkt (összeg)
igbe:
kpọmkwem
irlande:
díreach
islande:
bein
japane:
ダイレクト
jave:
langsung
jide:
דירעקט
jorube:
taara
kanare:
ನೇರ
kartvele:
პირდაპირი
kazaĥe:
тура
kimre:
uniongyrchol
kirgize:
түз
kmere:
ដោយផ្ទាល់
koree:
직접
korsike:
direttu
kose:
ngqo
kroate:
neposredan
kurde:
seranser
latine:
dirige
latve:
tieši
laÅ­e:
ໂດຍກົງ
litove:
tiesiogiai
makedone:
директна
malagase:
mivantana
malaje:
langsung
malajalame:
നേരായ
malte:
dirett
maorie:
tika
marate:
थेट
monge:
ncaj qha
mongole:
шууд
nederlande:
recht, rechtstreeks
nepale:
प्रत्यक्ष
njanĝe:
mwachindunji
okcidentfrise:
direkt
panĝabe:
ਸਿੱਧੀ
paŝtue:
مستقیم
pole:
1. prosty 2. prosty, bezpośredni, naturalny 3. prosty, sztywny, wyprostowany 4. bliższe (o dopełnieniu) 5.a prosty 5.b (suma) prosta 6. stały
portugale:
1. reto
ruande:
mu buryo butaziguye
ruse:
прямой 5.b Ð¿Ñ€ÑÐ¼Ð°Ñ (сумма)
samoe:
tonu
sinde:
سڌو
sinhale:
සෘජු
skotgaele:
dìreach
slovake:
pravý, priamy, rovný, vzpriamený
slovene:
neposredne
somale:
si toos ah
ŝone:
chaipoipo
sote:
ho toba
sunde:
langsung
svahile:
moja kwa moja
taĝike:
бевосита
taje:
โดยตรง
tamile:
நேரடி
tatare:
туры
telugue:
ప్రత్యక్ష
tibete:
ཤར་བཀྱག་
ukraine:
прямій
urdue:
براہ راست
uzbeke:
to’g’ri
vjetname:
trực tiếp
zulue:
ngqo

rekto

serĉi 'rekto'
[rekt.0o]
1.
[rekt.0o.eco]
Eco esti rekta: per sia senmoveco, angulesko de la formoj kaj bastoneca rekto de la kruroj ĝi eĉ deproksime similas ĉipan spickukan ĉevaleton [24].
2.
[rekt.0o.MAT]
MAT
a)
[rekt.0o.elementa]
[25] Nekurba linio, ambaŭflanke senfina: tra du punktoj trairas multaj kurboj, sed nur unu rekto; rektoŝnuro.
Rim.: Kompreneble temas pri naiva difino de unu el la plej bazaj nocioj de elementa geometrio.
b)
[rekt.0o.unudimensia_spaco]
Afina rekto aÅ­ vektora rekto, laÅ­ la kunteksto.
angle:
straight line
beloruse:
простая (лінія), прамая (лінія)
ĉeĥe:
přímka
france:
droite (géom.)
germane:
Gerade 1. Geradheit 2.a Gerade
hispane:
2.a recta
hungare:
egyenes
japane:
直線 [ちょくせん]
nederlande:
rechte
pole:
prosta
ruse:
прямая (линия)
slovake:
priamka

rektara

serĉi 'rektara'
[rekt.0ara]
MATMatVort
[rekt.0ara.surfaco]
(p.p. neebena surfaco) Egala al la kunaĵo de ĉiuj rektoj, inkluzivataj de ĝi: rektaran surfacon oni povas intuicie prezenti al si kiel la spuron de iu rekto, kiu moviĝas en la spaco; cilindroj, konoidoj kaj konusoj laŭdifine estas rektaraj surfacoj.
Rim.: La termino ne estas tre logika, ĉar rektara surfaco ne estas „aro da rektoj“, sed ja aro de la punktoj de ĉiuj ĉi rektoj. La metaforo per „rektilo“, kiun uzas la franca kaj la rusa povus esti pli bona bazo por la koncerna termino. Notindas, ke Bricard [26] uzas ĉi-sence la terminon „rektenaskita“, tamen ne sekvinda pro la strangeco de la kunmetaĵo same kiel „rektoestigebla“ trovebla en [27].
angle:
ruled (surface)
beloruse:
лінеістая (паверхня), лінейчастая (паверхня)
france:
(surface) réglée
germane:
geradlinig (-e Fläche), Regel-(fläche)
pole:
(powierzchnia) prostokreślna
ruse:
линейчатая (поверхность)

rektigi

serĉi 'rektigi'
[rekt.0igi]
1.
[rekt.0igi.KOMUNE]
Fari ion rekta: rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis [28]? rerektigi [29]; Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj Marta ; Bazarov fiere sin rektigis [30].
2.
[rekt.0igi.TIP]
TIP Aranĝi tekston tiel, ke difinitaj partoj estas en vertikaloj: rektigi nombrojn laŭ la komoj PIV2 ; la kutima maniero de kompostado estas, ke oni iom ensaltigas la pentametrojn, principe tamen havas maldekstre rektigitajn liniojn [31].
Rim.: Pli precize oni povus diri „laŭrektigi“ por tiu ĉi senco.
VD:alkadrigi, remburi
3.
[rekt.0igi.ELE]
ELE Transformi alternan kurenton en rektan kurenton, aŭ eĉ (plej ofte kaj pli speciale) en konstantan kurenton. SIN:rektifi3
angle:
2. align
beloruse:
прастаць, выпростваць, выпрамляць
ĉeĥe:
napřímit, narovnat, přímit, rovnat, vyrovnat, vzpřímit, vztyčit
france:
3. redresser (électricité)
germane:
1. richten, begradigen 2. ausrichten 3. gleichrichten
hispane:
3. rectificar
hungare:
3. egyenirányít
japane:
まっすぐにする, 直立させる [ちょくりつさせる]
nederlande:
3. gelijkrichten
pole:
2. wyrównywać
ruse:
1. Ð²Ñ‹Ð¿Ñ€ÑÐ¼Ð¸Ñ‚ÑŒ 2. Ð²Ñ‹Ñ€Ð¾Ð²Ð½ÑÑ‚ÑŒ 3. Ð²Ñ‹Ð¿Ñ€ÑÐ¼Ð»ÑÑ‚ÑŒ (эл. ток)
slovake:
napriamiť, narovnať, priamiť, vyrovnať
ukraine:
випрямляти, випростувати

rektigilo

serĉi 'rektigilo'
[rekt.0igilo]
[rekt.0igilo.ELE]
ELE Aranĝaĵo por transformi alternan kurenton en kurenton rektan aŭ eĉ konstantan: la kupra oksida rektigilo kaj kristala detektila diodo estis sciataj antaŭ la transistoro, sed estas neeble amplifi signalon per ili [32].
Rim.: En la literaturo troveblas ankaÅ­ rektifilo kaj rektilo.
angle:
rectifier
beloruse:
выпрастач, выпрамнік, выпрамляльнік
france:
redresseur
germane:
Gleichrichter
hungare:
egyenirányító
pole:
prostownik
ruse:
выпрямитель

rektilo

serĉi 'rektilo'
[rekt.0ilo]
TEKMAT[33]
[rekt.0ilo.ilo]
Ilo, uzata por desegni rektajn liniojn: T-kapa rektilo PIV1 ; la eŭklida distanco […] estas la „ordinara“ distanco inter du punktoj, mezurebla per rektilo [34].
angle:
ruler
beloruse:
лінейка (для рысаваньня)
ĉeĥe:
pravítko
france:
règle (à dessin)
germane:
Lineal
hungare:
vonalóz
japane:
定規 [じょうぎ]
pole:
linia, linijka, liniał
ruse:
линейка (для черчения)
slovake:
pravítko
ukraine:
лінійка

duonrekto

serĉi 'duonrekto'
[rekt.duon0o]
MAT[35]
[rekt.duon0o.MAT]
(en afina spaco) Aro de ĉiuj punktoj de la tipo `lambda*u+O`, kie `O` estas iu punkto (ĝia origino), `u` estas iu nenula vektoro (direktanta vektoro) kaj `lambda` estas arbitra pozitiva reelo: la radiusa duonrekto [36]; duonrekto ne estas afina subspaco; intuicie, duonrekto kun origino `O` estas ĉiu el la du linioj, kiujn oni estigas, rompante rekton ĉe unu ĝia punkto `O`.
angle:
half-line, ray (half-line)
beloruse:
паўпростая (лінія)
ĉeĥe:
polopřímka
france:
demi-droite
germane:
Halbgerade, Strahl (Halbgerade)
hungare:
félegyenes
pole:
półprosta
ruse:
полупрямая, луч (геом.)
slovake:
polpriamka

elrektiĝi

serĉi 'elrektiĝi'
[rekt.el0igxi]
(ntr)
[rekt.el0igxi.sinteno]
Rektigi siajn dorson kaj nukon post kurba sinteno: ŝi elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti [37]; Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro Marta .
beloruse:
выпроствацца
france:
se redresser
germane:
sich aufrichten
hungare:
felegyenesedik, kiegyenesedik
pole:
wyprostować, rozprostować
ruse:
выпрямиться, распрямиться

*malrekta [38]

serĉi 'malrekta'
[rekt.mal0a]
1.
[rekt.mal0a.kurba]
Havanta kurbojn, angulojn: malrektaj stratoj kaj stratetoj Metrop ; (figure) malrekta estas la vojo de homo kulpa [39].
2.
[rekt.mal0a.pera]
Ne rekte alcela, uzanta peradon, kromvojon: malrekta parolado; malrekta pensado [40]; malrektaj aludoj [41]; Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj, ankaŭ la disvolviĝo de suda Italio malrekte estas ligita al ĝi [42]; rektaj kaj malrektaj ŝtataj subvencioj [43]; ĝis nun la ekzisto de planedoj ekster nia sunsistemo estis pruvata per malrektaj metodoj [44].
3.
[rekt.mal0a.malvertikala]
Klinita, nevertikala: la tablo staras malrekte [45]; la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi [46]; unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta [47].
beloruse:
няпросты, непрамы, крывы, пахілы
ĉeĥe:
křivý
france:
de guingois, indirect, tordu, penché
germane:
1. kurvig 2. auf Umwegen mal~a pensado: Um-die-Ecke-Denken. 3. schief
hungare:
1. görbe 2. közvetett 3. ferde
japane:
まがった, ゆがんだ, 傾いた [かたむいた], 遠回しの [とおまわしの], 回り道の [まわりみちの]
pole:
1. krzywy, powyginany, wygięty, zgięty 2. niebezpośredni, okrężny 3. krzywy, zgięty
ruse:
1. Ð½ÐµÐ¿Ñ€ÑÐ¼Ð¾Ð¹, кривой 2. Ð½ÐµÐ¿Ñ€ÑÐ¼Ð¾Ð¹, обходной, косвенный 3. Ð½ÐµÐ¿Ñ€ÑÐ¼Ð¾Ð¹, кривой, наклонный
slovake:
krivý, nepriamy
ukraine:
непрямий, кривий

nerekta

serĉi 'nerekta'
[rekt.ne0a]
[rekt.ne0a.LIN]
LIN Citanta ies vortojn sub formo de dependa propozicio: en la nerekta parolo oni konservas la tempon kaj modon de la rekta parolo. ANT:rekta
Rim.: Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. […] Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ pensoPMEG. Ekzemple, Petro diris: „Mi volas doni ion al vi morgaŭ.“ ⭢ Petro diris, ke li volas doni ion al mi la postan tagon. Ekzemple, Karlo demandis: „Ĉu vi volas iri kun mi hodiaŭ?“ ⭢ Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li tiun tagon. Ekzemple, hieraŭ li diris: „Kial vi volas fari tion nun kaj ne poste!“ ⭢ Hieraŭ li diris, kial mi volas fari tion tuj (aŭ tiumomente aŭ tiam) kaj ne poste. Ekzemple, mi volas diri: „Iru tien!“ ⭢ Mi volas, ke vi iru tien.
beloruse:
ускосны, апасродкавы
ĉeĥe:
nepřímý, zprostředkovaný
france:
indirect (discours)
japane:
間接の [かんせつの], 遠回しの [とおまわしの]
slovake:
nepriamy, sprostredkovaný
ukraine:
непрямий

samrekta

serĉi 'samrekta'
[rekt.sam0a]
MATMatVort
[rekt.sam0a.MAT]
(p.p. punktoj aŭ aroj da punktoj) Apartenantaj al (aŭ inkluzivataj de) unu sama rekto: du punktoj estas ĉiam samrektaj; samrektaj strekoj (segmentoj el unu sama rekto); ĉiu punkto de streko estas samrekta kun ties randoj; tra tri nesamrektaj punktoj trairas nur unu ebeno.
angle:
collinear
beloruse:
калінеарны
france:
aligné, colinéaire
germane:
kollinear
hungare:
kollineáris
pole:
współliniowy
ruse:
коллинеарный

afina rekto

serĉi 'afina rekto'
[rekt.afina0o]
MAT
[rekt.afina0o.unudimensia]
Unudimensia afina spaco.
angle:
affine line
beloruse:
афінная простая
france:
droite affine
germane:
affine Gerade
hungare:
affin egyenes
pole:
prosta afiniczna
ruse:
аффинная прямая

eÅ­lera rekto

serĉi 'eŭlera rekto'
[rekt.euxlera0o]
MAT
[rekt.euxlera0o.MAT]
(de neegallatera triangulo) Rekto2, trairanta ĝian ortocentron, ĝian pezocentron, la centron de ĝia ĉirkaŭskribita cirklo kaj la centron de la eŭlera cirklo: la altocentro, la pezocentro, centro de ĉirkaŭskribita cirklo kaj centro de la eŭlera cirklo ĉiuj kuŝas sur sola rekto nomata la eŭlera rekto [48]. VD:Eŭlero.
angle:
Euler['s] line
beloruse:
эўлерава простая
france:
droite d'Euler
germane:
Eulersche Gerade
hungare:
Euler-vonal
pole:
prosta Eulera
ruse:
прямая Эйлера

vektora rekto

serĉi 'vektora rekto'
[rekt.vektora0o]
MAT
[rekt.vektora0o.unudimensia]
Unudimensia vektora spaco.
angle:
one-dimensional vector space
beloruse:
вэктарная простая
france:
droite vectorielle
germane:
Vektorgerade
hungare:
egydimenziós vektortér
pole:
jednowymiarowa przestrzeń wektorowa
ruse:
векторная прямая

administraj notoj

~ara: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
afina ~o: Mankas dua fontindiko.
afina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora ~o: Mankas dua fontindiko.
vektora ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.