*kadr/o PV

*kadro

1.
Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma, el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas pentraĵon, spegulon, fenestron ktp: la orita kadro mirinde reliefigis la nigran figuron de la maljunulino; malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro FK ; la pentraĵoj sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj […] ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro FK ; fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron [1].
2.
Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion: la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo; la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso VD:fono.
3.
(figure) Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon: cirkonstancoj, kutimoj, reguloj, organizo, doktrino: la disdonado de la diplomoj okazis samtage, en la kadro de adiaŭa vespero; la historia kadro de tiu citaĵo estas sufiĉe konata; establi novan organizon en la kadro de nia asocio; tiu agado okazas ekster la kadro de nia ofico; Ili ŝatis nur la kadron eklezian VivZam ; ili nur profitas ĝian kadron eksteran VivZam ; nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto [2]; ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn VivZam ; aŭtonoma instituto en kadro de UN [3]; subvencioj en la kadro de apogprogramoj [4]; krevis la malnovaj kadroj de la sciencoj. SIN:kunteksto, cirkonstancaro
angle:
1. frame 2. frame, setting, backdrop 3. framework
beloruse:
1. рама, рамка 2.  абрамленьне 3.  абрамленьне , рамка, рамкі, мяжа, межы
bulgare:
1. рамка
ĉeĥe:
rámec, rám (předmět)
ĉine:
[zhèng], 框 [kuàng], 框架 [kuàngjià], 畛域 [zhěnyù], 範圍 [fànwéi], 边框 [biānkuàng]
finne:
1. kehys, kehykset, raami(t), puitteet 2. ympäristö, tausta 3. puitteet (kuv.), olosuhteet
france:
cadre
germane:
1. Rahmen 2. Umgebung 3. Rahmen
hebree:
מסגרת
hispane:
1. marco, cuadro 2. marco 3. marco
hungare:
keret
japane:
フレーム
katalune:
marc 1. marc 2. escenari, fons 3. àmbit, quadre, esquema
nederlande:
1. lijst 2. kader 3. kader
pole:
1. rama, ramka, obramowanie, kadr 2. obramowanie, otoczenie 3. tło, warunki, ramy
portugale:
1. quadro, moldura, caixilho
rumane:
1. cadru
ruse:
1. рама, рамка 2.  обрамление 3. обрамление, рамка, граница
slovake:
káder (osoba)
svede:
ram
turke:
1. çerçeve
ukraine:
рамка, рама, оправа, рамка, оточення, обрамлення

kadre de, enkadre de

(prepoziciaĵo)
En la donitaj cirkonstancoj, laŭ la koncerna organizo: ili trovus trafan esprimon, kadre de la kutima lingvo [5]; La interkonsento estis farita enkadre de la laborgrupo [6].
5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 70a
6. E. Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, 2002:2, p. 13a
angle:
in the framework of
beloruse:
у рамках
ĉeĥe:
v rámci
ĉine:
在框架內 [zàikuàngjiànèi], 框架下 [kuàngjiàxià]
finne:
(jonkin) puitteissa (t. ”puitteissa”)
france:
dans le cadre de
germane:
im Rahmen von
hebree:
במסגרת
hispane:
en el marco de
hungare:
(vminek a )keretében
japane:
~の枠内で [のわくないで]
katalune:
dins el marc de
nederlande:
in het kader van
pole:
w ramach
ruse:
в рамках
slovake:
v rámci

kadri

(tr)
1.
(iu) Enkadrigi1: [ve al tiu, kiu] trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro [7]; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo (ĉirkaŭigita per ora kadro) Marta ; li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo [8].
2.
(io) Enkadrigi2: el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj (okuloj, ĉirkaŭitaj de bluaĵo) fluis silenta, sed korpenetra plendo Marta ; malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason [9].
Rim.: Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de PIV2, kiu citas la zamenhofan ekzemplon kadre de senco 1, kio estas allasebla interpreto pro la pasiva formo de la verbo kaj la adverba formo de la adjekto.
angle:
frame
beloruse:
абрамляць
ĉeĥe:
rámovat, zarámovat
finne:
kehystää, ympäröidä
france:
encadrer
germane:
1. rahmen 2. umgeben
hebree:
1. למסגר
hispane:
enmarcar
hungare:
1. bekeretez, keretbe foglal 2. keretez, övez (átv.)
japane:
縁取る [ふちどる], 囲む [かこむ], 枠にはめる [わくにはめる]
katalune:
emmarcar
nederlande:
1. inlijsten 2. omkaderen
pole:
1. obramowywać 2. obramowywać
ruse:
обрамлять, окаймлять
slovake:
rámovať, zarámovať
svede:
rama in
turke:
çerçevelemek
ukraine:
обрамляти, облямовувати

alkadrigi PIV2

TIP Aranĝi tekston tiel, ke ambaŭ randoj estas glataj. VD:rektigiVD:remburi
beloruse:
рабіць выключку тэксту па абодвух бакох
hispane:
justificar (tipogr.)
japane:
両端揃えする [りょうたんそろえする]
katalune:
justificar (tipogr.)
nederlande:
blokken (v.tekst)
pole:
kadrować, justować
ukraine:
вирівнювати з обох країв

brodkadro

TEKS Kadro fermebla ĉirkaŭ la randoj de kanvaso, kiu tiel restas streĉata dum prilaboro: juna fraŭlino ... sidis kun sia brodkadro apud fenestro [10].
10. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
beloruse:
пяльцы, абручык
ĉeĥe:
rám na vyšívání
france:
cadre de broderie
hispane:
bastidor
japane:
刺繍枠 [ししゅうわく]
slovake:
rám na vyšívanie
ukraine:
п’яльці, п’яльця, кросна

enkadrigi

(tr)
1.
(iu) Ĉirkaŭigi per kadro: enkadrigi fotografaĵon; ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro [11].
2.
(io) Servi kiel kadro: fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj [12].
Rim.: Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de PIV2, kiu citas la zamenhofan ekzemplon kadre de senco 1, kio estas neebla interpreto, ĉar de vico da salikoj evidente ne montras instrumenton, sed aganton.
angle:
frame
beloruse:
абрамляць
ĉeĥe:
dát do rámu, zarámovat
finne:
kehystää, ympäröidä
france:
encadrer
germane:
1. rahmen 2. umgeben
hebree:
1. למסגר
hispane:
encuadrar
hungare:
1. bekeretez, keretbe foglal 2. keretez, övez (átv.)
japane:
枠にはめる [わくにはめる], 枠に入れる [わくにいれる]
katalune:
emmarcar
nederlande:
1. inlijsten 2. omkaderen
pole:
obramowywać, okalać
ruse:
обрамлять, окаймлять
slovake:
rámovať, zarámovať
svede:
rama in
ukraine:
вставляти в раму, обрамляти, облямовувати

administraj notoj

al~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.