*kadr/o UV *kadro serĉi 'kadro' [kadr.0o] 1.[kadr.0o.borderajxo] Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma, el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas pentraĵon, spegulon, fenestron ktp: la orita kadro mirinde reliefigis la nigran figuron de la maljunulino; malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro FK ; la pentraĵoj sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj […] ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro FK ; fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron [1]. 2.[kadr.0o.medio] Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion: la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo; la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso fono. 3.[kadr.0o.kondicxoj] (figure) Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon: cirkonstancoj, kutimoj, reguloj, organizo, doktrino: la disdonado de la diplomoj okazis samtage, en la kadro de adiaŭa vespero; la historia kadro de tiu citaĵo estas sufiĉe konata; establi novan organizon en la kadro de nia asocio; tiu agado okazas ekster la kadro de nia ofico; Ili ŝatis nur la kadron eklezian VivZam ; ili nur profitas ĝian kadron eksteran VivZam ; nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto [2]; ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn VivZam ; aŭtonoma instituto en kadro de UN [3]; subvencioj en la kadro de apogprogramoj [4]; krevis la malnovaj kadroj de la sciencoj. kunteksto, cirkonstancaro 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo3. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 264. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12 angle: 1. frame 2. frame, setting, backdrop 3. framework beloruse: 1. рама, рамка 2. абрамленьне 3. абрамленьне , рамка, рамкі, мяжа, межы bulgare: 1. рамка ĉeĥe: rámec, rám (předmět) ĉine: 帧 [zhèng], 框 [kuàng], 框架 [kuàngjià], 畛域 [zhěnyù], 範圍 [fànwéi], 边框 [biānkuàng] finne: 1. kehys, kehykset, raami(t), puitteet 2. ympäristö, tausta 3. puitteet (kuv.), olosuhteet france: cadre germane: 1. Rahmen 2. Umgebung 3. Rahmen hebree: מסגרת hispane: 1. marco, cuadro 2. marco 3. marco hungare: keret japane: フレーム katalune: marc 1. marc 2. escenari, fons 3. àmbit, quadre, esquema nederlande: 1. lijst 2. kader 3. kader pole: 1. rama, ramka, obramowanie, kadr 2. obramowanie, otoczenie 3. tło, warunki, ramy portugale: 1. quadro, moldura, caixilho rumane: 1. cadru ruse: 1. рама, рамка 2. обрамление 3. обрамление, рамка, граница slovake: káder (osoba) svede: ram turke: 1. çerçeve ukraine: рамка, рама, оправа, рамка, оточення, обрамлення kadre de, enkadre de serĉi 'kadre de' serĉi 'enkadre de' [kadr.0ede] (prepoziciaĵo) [kadr.0ede.KOMUNE] En la donitaj cirkonstancoj, laŭ la koncerna organizo: ili trovus trafan esprimon, kadre de la kutima lingvo [5]; La interkonsento estis farita enkadre de la laborgrupo [6]. 5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 70a6. E. Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, 2002:2, p. 13a angle: in the framework of beloruse: у рамках ĉeĥe: v rámci ĉine: 在框架內 [zàikuàngjiànèi], 框架下 [kuàngjiàxià] finne: (jonkin) puitteissa (t. ”puitteissa”) france: dans le cadre de germane: im Rahmen von hebree: במסגרת hispane: en el marco de hungare: (vminek a )keretében japane: ~の枠内で [のわくないで] katalune: dins el marc de nederlande: in het kader van pole: w ramach ruse: в рамках slovake: v rámci kadriserĉi 'kadri' [kadr.0i] (tr) 1.[kadr.0i.iu] (iu) Enkadrigi1: [ve al tiu, kiu] trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro [7]; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo (ĉirkaŭigita per ora kadro) Marta ; li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo [8]. 2.[kadr.0i.io] (io) Enkadrigi2: el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj (okuloj, ĉirkaŭitaj de bluaĵo) fluis silenta, sed korpenetra plendo Marta ; malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason [9]. Rim.: Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de PIV2, kiu citas la zamenhofan ekzemplon kadre de senco 1, kio estas allasebla interpreto pro la pasiva formo de la verbo kaj la adverba formo de la adjekto. 7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:148. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 219. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2 angle: frame beloruse: абрамляць ĉeĥe: rámovat, zarámovat finne: kehystää, ympäröidä france: encadrer germane: 1. rahmen 2. umgeben hebree: 1. למסגר hispane: enmarcar hungare: 1. bekeretez, keretbe foglal 2. keretez, övez (átv.) japane: 縁取る [ふちどる], 囲む [かこむ], 枠にはめる [わくにはめる] katalune: emmarcar nederlande: 1. inlijsten 2. omkaderen pole: 1. obramowywać 2. obramowywać ruse: обрамлять, окаймлять slovake: rámovať, zarámovať svede: rama in turke: çerçevelemek ukraine: обрамляти, облямовувати alkadrigi PIV2 serĉi 'alkadrigi' [kadr.al0igi] Aranĝi tekston tiel, ke ambaŭ randoj estas glataj. rektigiremburi beloruse: рабіць выключку тэксту па абодвух бакох hispane: justificar (tipogr.) japane: 両端揃えする [りょうたんそろえする] katalune: justificar (tipogr.) nederlande: blokken (v.tekst) pole: kadrować, justować ukraine: вирівнювати з обох країв brodkadroserĉi 'brodkadro' [kadr.brod0o] [kadr.brod0o.TEKS] Kadro fermebla ĉirkaŭ la randoj de kanvaso, kiu tiel restas streĉata dum prilaboro: juna fraŭlino ... sidis kun sia brodkadro apud fenestro [10]. 10. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010 beloruse: пяльцы, абручык ĉeĥe: rám na vyšívání france: cadre de broderie hispane: bastidor japane: 刺繍枠 [ししゅうわく] slovake: rám na vyšívanie ukraine: п’яльці, п’яльця, кросна enkadrigiserĉi 'enkadrigi' [kadr.en0igi] (tr) 1.[kadr.en0igi.iu] (iu) Ĉirkaŭigi per kadro: enkadrigi fotografaĵon; ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro [11]. 2.[kadr.en0igi.io] (io) Servi kiel kadro: fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj [12]. Rim.: Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de PIV2, kiu citas la zamenhofan ekzemplon kadre de senco 1, kio estas neebla interpreto, ĉar de vico da salikoj evidente ne montras instrumenton, sed aganton. 11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:612. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko angle: frame beloruse: абрамляць ĉeĥe: dát do rámu, zarámovat finne: kehystää, ympäröidä france: encadrer germane: 1. rahmen 2. umgeben hebree: 1. למסגר hispane: encuadrar hungare: 1. bekeretez, keretbe foglal 2. keretez, övez (átv.) japane: 枠にはめる [わくにはめる], 枠に入れる [わくにいれる] katalune: emmarcar nederlande: 1. inlijsten 2. omkaderen pole: obramowywać, okalać ruse: обрамлять, окаймлять slovake: rámovať, zarámovať svede: rama in ukraine: вставляти в раму, обрамляти, облямовувати administraj notoj al~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.