* -op/ UV I. -opserĉi '-op' [op.0] Sufikso montranta la kolektivecon kaj uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj substantivon kun la senco „grupo el indikita nombro da anoj“, el kiu oni povas plu derivi adjektivojn aŭ adverbojn kun la senco „kolektive“, „kune“ ktp: Marta restis duope kun la virino Marta ; en tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio, estos beno sur la tero [1]; kvarope ni trairos la tutan mondon [2]; fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos [3]; kvinope ili sin ĵetis sur min [4]; kiomope ni estas? [5]; rigardu kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj [6]; multope ni pli frue finos la laboron ol unuope [7]; vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice [8]; la virinoj iris rapide, iris duope, triope, kvarope [9]; marŝi arope; akiro kaj perdo rajdas duope PrV . Rim.: PV kaj PIV difinas apartan sencon: „en grupoj de“: pasi unuope (unu post unu) sur la ponteto; viciri kvarope; verŝi gutope. Tion mi opinias eraro. Por indiki tiajn disajn opojn oni uzu „po“: pasi po unu sur la ponteto („pasi unuope“ pli probable signifus „pasi sole“); viciri po kvar („viciri kvarope“ plie signifus ke entute estis 4 personoj kiuj iris vice); verŝi pogute. Kp tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope [10]. (ĉi tie duope = „ambaŭ kune“) [Sergio Pokrovskij] po, obl 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:242. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:124. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 145. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19077. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia8. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:319. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14 beloruse: суфікс для пазначэньня кратнасьці germane: zu (Zwei-, Drei-, Vier- ktp.)en, -fach kvar~e: zu viert. tri~igita: verdreifacht. hispane: kiom~e: ¿cuántos de ellos?, ¿de cuántos?. mult~e: en grupos de muchos. hungare: kvin~e: öten. kiom~e: hányan. mult~e: sokan. ruse: kvin~e: впятером. svede: kvin~e: fem åt gången. II. Vortero samsignifa: opaserĉi 'opa' [op.0a] Kolektiva, pluropa: ni proponas speciale favoran prezon por opaj mendoj [11]; distingi inter demandoj poaj kaj opaj [12]; inter la libroj anoncis grandliteraj surskriboj la opajn fakojn: „Etiletero“, „Celulozo“, „Albumino“ kaj aliloke: „Nervokuracado“, „Stomakŝanĝado“, „Metamorfozigo de elementoj“, „Grenaŭtomatoj“, aŭ: „Profundenvidiloj“ [13]. 11. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)12. La Ondo de Esperanto, 2001, №713. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro beloruse: калектыўны, зборны, кратны ĉeĥe: hromadný, kolektivní, skupinový france: de groupe, collectif germane: -fach, zu (zwei-, drit-, vier-)t hispane: de grupo, colectivo hungare: csoportos, együttes japane: 連れだった [つれだった] nederlande: collectief ruse: коллективный, групповой slovake: skupinový svede: kollektiv (adj.) ukraine: колективний, збірний, спільний oposerĉi 'opo' [op.0o] 1.[op.0o.KOMUNE] Fiksmembra grupo da homoj kun komuna celo aŭ agado: opo da pilkludantoj; li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico [14]; indiku tute klare vian situon, kaj ni sendos fakan opon [15]; kun diversaj li patrinoj ⫽ kreis opon da filinoj: ⫽ kvardek junulinoj belaj ⫽ [16]. skipo, taĉmento, teamo, triopo 2.[op.0o.vico] KompLeks Elemento de kartezia produto de pluraj aroj; intuicie: sinsekvo el finia nombro da objektoj (ne nepre malsamaj), prenitaj en difinita ordo. finilonga vico, n-opoRim.: Tiu termino aperas en MatVort, sed en kombinatorika kunteksto, do konjekteble kun la senco, kiun ni donas al kombinaĵo. 14. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 315. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano fuĝas de la polico16. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56) beloruse: 1. група, калектыў 2. картэж ĉeĥe: kolektiv, sestava, skupina germane: 2. Tupel hungare: 1. csoport, együttes 2. csoport nederlande: groep, team ruse: 1. группа 2. кортеж slovake: kolektív, skupina, zostava svede: grupp ukraine: колектив, команда, кортеж n-oposerĉi 'n-opo' [op.n0o] [17] Opo kun `n` termoj: `n`-opon oni kutime signas per skribaĵo de la tipo `(x_1,x_2,...,x_n)`; la objektojn konsistigantajn `n`-opon oni nomas ĝiaj anoj aŭ termoj; duopoj ankaŭ nomiĝas paroj; koordinata triopo; kvaropo, kvinopo, sesopo, sepopo, okopo... Rim.: El la klarigaj elementoj troveblaj en [18] sekvus, ke `n`-opo estus nenio alia ol `n`-elementa aro. La sama aŭtoro preferas nomi „`n`-vico“ la nocion, kiu respondas al la supra difino. Male, la difino trovebla en EKV estas teĥnike malsama al la nia, sed laŭcele kongruas. 17. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §28718. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 38, 70 angle: n-tuple du~o: couple, ordered pair. tri~o: triple[t]. kvar~o: quadruple. kvin~o: quintuple. ses~o: sextuple. sep~o: septuple. ok~o: octuple. beloruse: шэраг з n элемэнтаў, набор з n элемэнтаў ĉine: 元組 [yuánzǔ], 元组 [yuánzǔ] france: n-uplet du~o: couple (math.). tri~o: triplet (math.). kvar~o: quadruplet (math.). kvin~o: quintuplet (math.). ses~o: sextuplet (math.). sep~o: septuplet (math.). ok~o: octuplet (math.). germane: n-Tupel du~o: (geordnetes) Paar. tri~o: Tripel. kvar~o: Quadrupel. kvin~o: Quintupel. ses~o: Sextupel. sep~o: Septupel. ok~o: 8-Tupel. hispane: grupo de n du~o: pareja, par ordenado. tri~o: triada (math.). kvar~o: cuarteto. kvin~o: quinteto. ses~o: grupo de seis. sep~o: grupo de siete. ok~o: grupo de ocho. hungare: n-es (csoport) du~o: kettes (csoport). tri~o: hármas (csoport). kvar~o: négyes (csoport). kvin~o: ötös (csoport). ses~o: hatos (csoport). sep~o: hetes (csoport). ok~o: nyolcas (csoport). nederlande: du~o: paar (z.nw.). tri~o: drietal (z.nw.). kvar~o: viertal (z.nw.). kvin~o: vijftal (z.nw.). ses~o: zestal (z.nw.). sep~o: zevental (z.nw.). ok~o: achttal (z.nw.). pole: ciąg n-wyrazowy du~o: para (uporządkowana), dwójka, ciąg dwuwyrazowy. tri~o: trójka. kvar~o: czwórka. kvin~o: piątka. ses~o: szóstka. sep~o: siódemka. ok~o: ósemka. ruse: n-ка, n-набор, кортеж du~o: (упорядоченная) пара. tri~o: тройка. kvar~o: четвёрка. kvin~o: пятёрка. ses~o: шестёрка. sep~o: семёрка. ok~o: восьмёрка. svede: du~o: par. unuopaserĉi 'unuopa' [op.unu0a] Izolita, aparta, individua: kantoj, duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje al la tombejo [19]; ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj [20]; en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon [21]. nura, sola4 19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX20. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto21. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, Sepa leciono beloruse: асобны, адзінкавы, індывідуальны ĉine: 单人 [dānrén], 單人 [dānrén], 个别地 [gèbiéde], 個別地 [gèbiéde] france: individuel, particulier (adj.), singulier (individuel) germane: einzeln hispane: individual, particular (adj.), singular (individual) hungare: egyes, külön japane: 個別の [こべつの], 一つずつの [ひとつずつの] nederlande: individueel, apart pole: pojedynczy portugale: individual ruse: отдельный, единичный svede: individuell ukraine: одноосібний administraj notoj n-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.