*iniciat/i UV *iniciati serĉi 'iniciati' [inicia.0i] (tr) Esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion: iniciati novan metodon, eksperimentojn, kuracilon; li maltime iniciatis en, pri tiu afero; la sinjorino iniciatis al la sinjoro prokriman proceson, li forkuris [1]; ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj [2]; ĉu ŝi efektive iniciatis la tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne estis elbarita [3]; ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li [4]. antaŭenpuŝi, elpaŝi2, entrepreni, debuti, fondi, instigi, komenci, lanĉi2, levi3, promocii2 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV2. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 103. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 124. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 12 angle: initiate beloruse: ініцыяваць, пачынаць, распачынаць ĉeĥe: dát podnet, dát popud, iniciovat ĉine: 倡議 [chàngyì], 立項 [lìxiàng], 倡 [chàng], 倡始 [chàngshǐ], 倡导 [chàngdǎo], 倡言 [chàngyán] france: initier (amorcer), amorcer (lancer), engager (lancer), entamer (lancer), entreprendre (lancer), lancer (un projet, etc.) germane: initiieren, einführen, anstoßen (initiieren), anregen, den Anstoß geben hispane: iniciar hungare: kezdeményez japane: 始める [はじめる], 発起する [ほっきする], 創始する [そうしする] portugale: iniciar (tomar iniciativa), tomar iniciativa, lançar (um projeto etc) ruse: делать почин, быть инициатором (чего-л.) slovake: dať popud, dávať podnet, iniciovať, zosnovať taje: ริเริ่ม ukraine: робити почин, виявляти ініціативу, ініціювати, вмикати, запускати, збуджувати iniciatoserĉi 'iniciato' [inicia.0o] Ago de tiu, kiu iniciatas: li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj [5]; kun la sama komuna iniciato en la sama momento […] ili interkisiĝis [6]; la iniciato ne troviĝas en viaj manoj Metrop ! la redaktoro […] laŭ propra iniciato entreprenis plurajn forstrekojn [7]. iniciativo1aktiveco, ofensivo, promocio2 5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.7. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana angle: initiative beloruse: ініцыятыва, пачынаньне ĉeĥe: iniciativa, podnet, popud ĉine: 能动性 [néngdòngxìng], 积极性 [jījíxìng], 创举 [chuàngjǔ], 主动 [zhǔdòng], 主动权 [zhǔdòngquán], 初始 [chūshǐ], 初步行动 [chūbùxíngdòng], 第一步 [dìyībù], 首创精神 [shǒuchuàngjīngshén] france: initiative (fait de lancer un projet), entreprise (initiative), lancement (initiative) germane: Initiative, Anstoß, Anregung laŭ propra ~o: in Eigeninitiative. hispane: iniciativa hungare: kezdeményezés japane: 創始 [そうし], 発起 [ほっき], 率先した行動 [そっせんしたこうどう] nederlande: initiatief portugale: iniciativa (ação) ruse: почин, начинание, инициатива slovake: iniciatíva, podnet, popud ukraine: ініціатива, почин, починання iniciatemoserĉi 'iniciatemo' [inicia.0emo] Kapablo de tiu, kiu emas iniciati: sen li mankos la energio kaj iniciatemo [8]; pioniroj, kiuj feliĉe kompletigis la entuziasmon ĝenerale komunan al la unuaj esperantistoj per la iniciatemo kaj laborforto propraj al gejunuloj [9]; iniciatema direktorino [10]; manko de imago kaj de iniciatemo [11]. iniciativo2apatio, letargio2, pigrovolo 8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 49. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto10. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kuraĝu malobei!, 201011. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010 angle: enterprising beloruse: ініцыятыўнасьць ĉine: 进取心 [jìnqǔxīn] france: initiative (qualité), esprit d'initiative, esprit d'entreprise ~ema: entreprenant (plein d'initiative), dynamique (plein d'initiative), audacieux (plein d'initiative). germane: Unternehmungslust, Unternehmungsgeist, Entschlusskraft, Agilität ~ema: unternehmungslustig, agil, dynamisch, entschlossen. hispane: iniciativa ~ema: emprendedor, con iniciativa. hungare: kezdeményezőkészség ~ema: kezdeményezőkész. japane: 率先性 [そっせんせい], 主導性 [しゅどうせい], 進取の気性 [しんしゅのきしょう] nederlande: ondernemingsgeest, proactiviteit portugale: iniciativa (capacidade), espírito de iniciativa ruse: инициативность, предприимчивость ukraine: ініціативність iniciatintoserĉi 'iniciatinto' [inicia.0into] La unua, kiu faris aŭ aranĝis aferon: mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte „kreis“ la fundamenton de nia lingvo [...], sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia iniciatinto [12]; unu Lemuel, [...] fanatika malamiko de niaj dioj, kiu estis intimulo de Omar, kaj kuniniciatinto de ribelo kontraŭ ili, jam pagis per la vivo sian blasfemadon [13]. iniciatoro 12. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉu kreo aŭ nur iniciato?13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 19 angle: initiator beloruse: ініцыятар, заснавальнік ĉeĥe: iniciátor, původce ĉine: 创始人 [chuàngshǐrén], 发起人 [fāqǐrén], 创始者 [chuàngshǐzhě] france: initiateur (promoteur), pionnier (initiateur), auteur (initiateur), créateur (initiateur), promoteur (initiateur) germane: Initiator, Anstoßgeber, Urheber hispane: iniciador hungare: kezdeményező japane: 創始者 [そうししゃ], 先覚者 [せんかくしゃ], 発起人 [ほっきにん] portugale: iniciador ruse: инициатор, зачинатель, родоначальник, основоположник slovake: pôvodca taje: ผู้ริเริ่ม ukraine: ініціатор administraj notoj