Aldoni tradukojn al ReVo:

*glu/i

*glui

serĉi 'glui'
[glu.0i]
(tr)
1.
[glu.0i.iu]
(iu) Fiksi per gluilo: ŝi ĉirkaŭtranĉis unu post la alia ĉiujn presajn literojn […] kaj ilin gluis sur la paperfolio […] tia, ke ili faru vortojn ChL ; [li] rulis cigaredon […], gluis ĝin per la lango, iom ĝin suĉis kaj ekfumis ; gluu afiŝon sur tiun fenestron KrM . VD:mastiki, luti
2.
[glu.0i.io]
(io) Fiksi kiel gluilo: la pluvo gluis la buklojn de liaj longaj haroj en ŝnurojn IKr ; mielo […] povas ja glui, ĝi sendube estas gluilo LGA ; ŝajnis al ŝi, ke ŝin tuŝas io gluanta kaj malvarma KPr ; gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu [1].
angle:
1. glue
beloruse:
клеіць
ĉeĥe:
klížit, lepit
ĉine:
貼 [tiē], 粘着 [niánzhuó], 粘接 [zhānjiē], 块多 [kuàiduō], 粘在一起 [zhānzàiyìqǐ], 糊 [hú]
france:
1. coller (tr. dir.)
germane:
kleben 1. leimen, heften
greke:
1. ÎºÎ¿Î»Î»Î¬Ï‰ ή κολλώ
hispane:
1. pegar
hungare:
1. enyvez, ragaszt
indonezie:
1. mengelem
japane:
はる, はりつける, 接着する [せっちゃくする]
nederlande:
1. plakken (ov.), kleven (ov.)
pole:
1. kleić
portugale:
colar, grudar
ruse:
клеить
slovake:
lepiť
turke:
1. yapıştırmak
ukraine:
клеїти

gluo

serĉi 'gluo'
[glu.0o]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Gluilo: aldoninte al tiu ĉi miksaĵo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita en nafto, por ĝin pli maldensigi, oni povas ĝin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn FK ; ne metu gluon sur la fenestron, metu ĝin sur la dorson de la afiŝo KrM ; la majstro bezonis duonsitelon da gluo, kiun li uzis por alfiksi […] plandumojn [2]. VD:adheri
2.
[glu.0o.kunigo]
Kunigo per gluilo: interna marĝeno iomete tro mallarĝa, por facile legi la tekston, sen damaĝi la gluon kuntenantan la paĝojn [3].
VD:glubendo, glubildo, glumarko
2. Monato, Laimius Stražnickas: Estiĝi la plej alta, 2006
3. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aÅ­toro preskaÅ­ nekonata, 2007
beloruse:
клей
ĉeĥe:
klíh, lepidlo
ĉine:
胶合剂 [jiāohéjì], 胶粘剂 [jiāozhānjì], 糊 [hú], 粘合劑 [niánhéjì], 粘接材料 [zhānjiēcáiliào], 粘剂 [zhānjì], 密封胶 [mìfēngjiāo], 粘胶 [zhānjiāo]
france:
colle (adhésif)
germane:
Leim, Klebstoff, Klebebindung 2. Leimung, Klebung
hispane:
pegamento
hungare:
enyv, ragasztó
indonezie:
lem
japane:
糊 [のり], 膠 [にべ]
nederlande:
lijm
pole:
klej
portugale:
cola
ruse:
клей
slovake:
lepidlo
ukraine:
клей

gluiĝi

serĉi 'gluiĝi'
[glu.0igxi]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Fiksiĝi per glua substanco: la lango gluiĝis al la palato IKr ; lia vizaĝo paliĝis, la haroj gluiĝis de l’ ŝvito IKr ; [jen] vi uzas ne iun mirindan paton, al kiu nenio povas gluiĝi, sed la ordinaran, kiu emas kuniĝi kun ajna fritataĵo poreterne [4].
2.
[glu.0igxi.FIG]
Fiksiĝi forte kvazaŭ per gluilo: la akvo ŝprucis el sub liaj nudaj piedoj, la flava vesto gluiĝis al lia maljuna malgrasa korpo IKr ; la oro gluiĝis al ŝi kaj kovris ŝin tutan [5]; ĉe vojkurbiĝoj [en] plena rapideco […] ni preskaŭ gluiĝis al la sidlokoj pro la centrifuga forto VaK ; ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto, La leono subite antaŭenmoviĝis KrM ; la a-finaĵo laŭsence gluiĝas ne senpere al la verba radiko [6].
VD:adheri, koheri
4. Je. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj, Vegetarismo: komforto sen perforto
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
6. La vortfarado en Esperanto, Aktoj de la Akademio, 1963–1967 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)
beloruse:
клеіцца, прыклейвацца
ĉine:
黏貼 [niántiē]
germane:
ankleben, sich heften (an etwas)
ruse:
приклеиться
ukraine:
приклеюватися

gluaĵo

serĉi 'gluaĵo'
[glu.0ajxo]
1.
[glu.0ajxo.ilo]
Gluilo: minimume 600 kg da gluaĵo kaj 50 kg da farboj necesis entute por la jaĥto [7]; (figure) la memoro estas gluaĵo, kiu kuntenas nian estadon [8].
2.
[glu.0ajxo.maso]
Glua substanco: miaj ŝuoj estis plenaj de la ruĝa gluaĵo [9].
3.
[glu.0ajxo.bildo]
Bildeto kun gluilo dorsflanke, kiun oni povas ie alglui, i.a. poŝtmarko, glubildo: ŝi gaje malfermis la libron kaj ne povis ne rimarki la belan gluaĵon en ĝi: ekslibriso kun papilio [10]; memgluaĵo […], ekzemple, glubildoj en via aŭto [11].
7. Jean-Yves SANTERRE: Persistemo donis plezuron!Monato
8. Hjalmar Söderberg, tr. Sten Johansson: Gärda, Skövde: Al-fab-et-o, 1995
9. Jenő Rejtő, tr. László Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
10. Monato, Lode Van de Velde: Ekslibriso, 2010
11. Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, 2004
angle:
3. sticker
beloruse:
1. ÐºÐ»ÐµÐ¹ 2. ÐºÐ»ÐµÐ¹ÐºÐ°Ñ маса 3. Ð½Ð°Ð»ÐµÐ¿ÐºÐ°, стыкер
ĉine:
3. å¸¦ä¸å¹²èƒ¶çš„便条 [dàibùgānjiāodebiàntiáo], 胶纸 [jiāozhǐ], 标贴 [biāotiē], 即时贴 [jíshítiē]
france:
3. autocollant
germane:
1. Kleber, Klebstoff 3. Aufkleber
japane:
接着剤 [せっちゃくざい]
ruse:
2. ÐºÐ»ÐµÐ¹ÐºÐ°Ñ масса
ukraine:
клей

gluilo

serĉi 'gluilo'
[glu.0ilo]
Duonlikva ŝmiraĵo, kiu sekiĝante firme kunigas kunmetitajn objektojn: la saketo estas fiksata sur la plandoj per gluilo por 8–12 horoj tage aŭ nokte [12]; la fadenoj (de araneaĵo) ne enhavas gluilon, sed la insektoj kaptiĝas per siaj haroj en la implikita strukturo [13]; rekapti la marĝenigitajn junulojn kiuj snufas gluilon [14]. SUB:gluteno, iĥtiokolo, mucilago, muko, rezino
12. Arbotrezoro
13. Tr. Leo De Cooman: Araneo
14. Jacques DENIS: La sono de la Brazilo de „Lula“, Le Monde diplomatique, Decembro 2003
beloruse:
клей
ĉine:
粘合劑 [niánhéjì], 粘接材料 [zhānjiēcáiliào], 粘剂 [zhānjì], 密封胶 [mìfēngjiāo], 粘胶 [zhānjiāo], 胶合剂 [jiāohéjì], 胶粘剂 [jiāozhānjì], 胶 [jiāo], 木工胶 [mùgōngjiāo], 糨糊 [jiànghu], 糊 [hú]
france:
colle (adhésif)
germane:
Leim, Klebstoff
hispane:
pegamento
hungare:
enyv, ragasztó
indonezie:
lem
nederlande:
lijm
pole:
klej
portugale:
cola
ruse:
клей
turke:
tutkal

alglui

serĉi 'alglui'
[glu.al0i]
(tr)
Glui objekton al pli granda: [li] elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo [15]; oni ĝin plenigis per bona, belega vino, […] kaj oni algluis al ĝi paperon kun la surskribo: unuaranga kvalito [16]; li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita [17]; al pec’ pecon algluas, kiu neston konstrua PrV .
beloruse:
прыклеіць
ĉeĥe:
nalepit, přilepit
ĉine:
貼上 [tiēshàng]
france:
coller (tr. dir.)
germane:
aufkleben, ankleben, anheften
hungare:
ráragaszt
japane:
はりつける, 貼り付ける [はりつける], ペーストする
nederlande:
opplakken
pole:
nakleić
portugale:
colar, grudar
ruse:
приклеить
slovake:
nalepiť
ukraine:
приклеювати, приліплювати

algluiĝi

serĉi 'algluiĝi'
[glu.al0igxi]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Forte aliĝi, kuniĝi per glu substanco kun alia objekto: la tuta ŝtuparo estis ŝmirita per peĉo […] ŝia maldekstra ŝuo algluiĝis kaj restis sur la ŝtupo [18]; la lango de Joĉjo algluiĝis pro soifo al la palato [19]; la rezino fluis kvazaŭ maldensa suko kaj algluiĝis al la manoj kaj la manoj siavice algluiĝis al la tenilo de l’ hakilo Tor ; la kampa tero algluiĝas al la plandoj HsT . VD:alforĝi, alligiĝi, alfiksiĝi, alfirmiĝi, alkroĉiĝi.
2.
[glu.al0igxi.FIG]
(figure) Fiksii kun alia objekto kvazaŭ per gluilo: la infano ĉirkaŭprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj algluiĝis al lia brusto, gaje krietante FK ; fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis [20]; algluiĝis lia animo al Dina […] kaj li ekamis la junulinon [21]; ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi Marta ; insulto ne algluiĝas PrV .
beloruse:
прыклеіцца
ĉine:
附着 [fùzhe], 黏附 [niánfù]
france:
coller (s'attacher à), s'attacher, se coller
germane:
anhaften, festkleben (bleiben), haften (an etwas), sich heften an
hungare:
ráragad, odatapad, megtapad
japane:
くっつく, はりつく, 付着する [ふちゃくする], 粘着する [ねんちゃくする]
nederlande:
plakken (onov.), kleven (onov.)
pole:
lgnąć
portugale:
juntar-se, grudar-se, colar-se
ruse:
приклеиться, прилепиться
turke:
yapışmak
ukraine:
приклеюватися, приліплюватися, прилипати

ĉirkaŭglui

serĉi 'ĉirkaŭglui'
[glu.cxirkaux0i]
(tr)
Alglui ion al la ĉirkaŭo de: alta barilo, ĉirkaŭgluita per cirkaj afiŝoj [22]; kovrita de akvogutoj […ŝi] ĵetas sin sur herbon apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo [23]; (figure) la tabletoj estas dense ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo [24]; vidiĝis […] malproksime, la montaĵoj, ĉirkaŭgluitaj per domoj QuV .
22. Грин Александр: La mondo brilanta
23. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 4
24. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
beloruse:
абклейваць
germane:
bekleben, umkleben
pole:
okleić

kunglui

serĉi 'kunglui'
[glu.kun0i]
(tr)
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Glui kune du objektojn: nia domo estis kungluita el argilo [25]; ia maŝino […] ĉirkaŭpasis laŭ la randoj de la vestoj kaj kungluis ilin VaK ; per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco KrM ; matene la okuloj estas iom kungluitaj FK ; [tiuj nestoj] konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno FK ; ricevinte specon de nedensa pasto, ŝmiri per ĝi la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la daŭro de 48 horoj FK ; sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti ankoraŭ tie kaj ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango QuV ; oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, […] kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj QuV ; kungluiĝemo (kunteniĝemo).
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
(figure) Kunteni: disvolviĝis apenaŭ kungluita, preskaŭ sensenca akto Metrop ; esperanto baziĝas sur la principo kunglui erojn por vortformi BonaLingvo ; la haveblaj faktoj ĉiam estas kungluitaj per densa tavolo da fantazio [26].
SUB:aglutiniVD:aglomeri, koaguli, kunfandi
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
26. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
beloruse:
склеіць
ĉeĥe:
slepit
ĉine:
块多 [kuàiduō], 粘在一起 [zhānzàiyìqǐ]
france:
coller (ensemble), maintenir ensemble kun~iĝemo: cohésion.
germane:
zusammenkleben, verleimen, verkleben kun~iĝemo: Kohäsion.
hungare:
összeragaszt kun~iĝemo: kohézió, összetartás.
japane:
くっつける, はり合わせる [はりあわせる], 接着する [せっちゃくする]
nederlande:
samenkleven (ov.) kun~iĝemo: cohesie.
pole:
skleić kun~iĝemo: kleistość.
ruse:
склеить, слепить
slovake:
zlepiť
ukraine:
склеювати, зліплювати

malglui

serĉi 'malglui'
[glu.mal0i]
(tr)
Disigi du kungluitajn objektojn: estas ja konate, ke la poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton [27]; pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren [28]. [por] forigi maĉgumon de sur plandumo […] metu la ŝuon nelonge en frostujon kaj pro la malalta temperaturo eĉ la plej obstina gumo malgluiĝos [29].
27. Karel ĈAPEK, tr. Miloŝ LUKAŜ: Ŝtelita kakto, La nica literatura revuo, 3:2
28. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 16a
29. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
beloruse:
адклеіць
ĉeĥe:
odlepit
ĉine:
仳 [pǐ], 局部 [júbù], 构件 [gòujiàn]
france:
décoller (enlever la colle)
germane:
trennen
hispane:
despegar
hungare:
szészed (ragasztottat), szétválaszt (ragasztottat)
japane:
はがす, 引き離す [ひきはなす]
nederlande:
losweken
pole:
rozkleić
portugale:
descolar
ruse:
отклеить, расклеить, разлепить
slovake:
odlepiť
ukraine:
відклеювати, відліплювати, відривати

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.