*flos/o UV *floso serĉi 'floso' [flos.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Kunaĵo, aro da arbaj trunkoj ĵetitaj en riveron, por ke la fluo ilin transportu: ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo [1]; mi laboris sur grandaj […] flosoj, sur kiuj ni mem ĉarpentis iaspecan kabaneton KKr . 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Similspeca trabaro, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materialojn: ŝipetoj […] diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson, kiu portis el Supra Egipto malsupren grandegajn ŝtonojn [2]; de Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko [3]; supren malsupren […] balancis sin malbona netaŭga floso kun kvar, kvin malfeliĉuloj, kiuj senĉese dronadis en [la] akvamasoj por en la sekvanta momento denove elnaĝi VojaĝImp ; ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson Rob . 1873 Feddersen: pejzaĝo kun flosoj PD [4] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:162. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI4. Hans Peter Feddersen, anagoria: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1873_Feddersen_Landschaft_mit_Flößen_anagoria.JPG angle: raft, (log) boom beloruse: плыт ĉeĥe: plť, prám, vor ĉine: 筏 [fá], 筏子 [fázi], 泭 [fú], 棑 [pái] france: radeau, train de bois germane: Floß hispane: balsa, armadía japane: いかだ nederlande: vlot (z.nw.) portugale: 2. jangada ruse: плот slovake: plť ukraine: пліт (для сплаву або переправи) flosiserĉi 'flosi' [flos.0i] 1.[flos.0i.transporti] (tr) Transporti arbotrunkojn kiel floso: mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj […] mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi [5]. 2.[flos.0i.maldroni] (ntr) Resti surface de fluaĵo pro malpezeco en maniero de floso, sekvante la fluon: galeroj […] flosis ĉe la sabla bordo DKM ; bajdaro (kajako de aleutoj) flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo Ĉukĉoj ; oni trovis la remboaton renversita, sed ĝi flosis surmare VRA ; li surdorse […] flosas sur la maro Rsp ; tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo, ĝi estas flosanta maŝino MortulŜip ; (figure) konsiderinte […] la situacion, en kiu ŝi sin trovis […], ŝi ne volis lasi la aferojn flosi laŭflue Iŝtar . droni2, mergiĝidrivi1, flui, naĝi, ŝvebi. 3.[flos.0i.sxvebi] (figure) Ŝvebi, glisi: la falombrelo […] malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas (glisas) milde al la tero KrM ; sur la alia flanko de la golfo […] levas sin la urbodomo, […] la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo ViV ; inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero MkM . 5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 5:9 angle: 1. raft 2. float (on water) beloruse: 1. сплаўляць (лес) 2. плыць (на паверхні вады), трымацца на плаве 3. лунаць, сьлізгаць (туды-сюды) ĉeĥe: 2. plout, plynout, splývat france: 1. radeau 2. flotter (intr., sur l'eau) germane: 1. flößen 2. schwimmen, aufschwimmen, nicht untergehen 3. gleiten hispane: 2. flotar japane: 浮いている [ういている] nederlande: 2. vlotten, bovendrijven ruse: 1. сплавлять (по течению) 2. держаться на плаву slovake: 2. plávať taje: 2. ลอย (อยู่บนน้ำ) ukraine: плавати (на поверхні води), сплавлятися (про деревину) flosigiserĉi 'flosigi' [flos.0igi] 1.[flos.0igi.flosi_tr] Flosi1: ni segis la arbojn kaj flosigis ilin malsupren sur la rivero [6]; flosigado estis en Karintio grava transportmaniero inter 1200 kaj 1940 [7]. 2.[flos.0igi.nagxigi] Fari ke io flosu2, meti en flosan staton: ambaŭ knabojn la servistoj metis en korbon, kiun flosigis en superbordiĝinta Tibero kaj raportis al la reĝo plenumon de la tasko [8]. 6. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 20047. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 108. Vikipedio, Romulo kaj Remo angle: float (tr.) beloruse: 1. сплаўляць (лес) 2. пускаць уплынь ĉeĥe: plavit (dříví) ĉine: 1. 飄浮 [piāofú], 汧 [qiān] france: flotter (tr.) germane: 1. flößen hispane: hacer flotar japane: 浮かべる [うかべる], いかだに組んで流す [いかだにくんでながす] nederlande: doen vlotten ruse: 1. сплавлять (по течению) slovake: plaviť ukraine: сплавляти, перевозити, переправляти, пустити на волю хвиль flosadoserĉi 'flosado' [flos.0ado] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Perflosa transportado: la flosado laŭ Tara estas turisma allogaĵo [9]; tiuj, kiuj partoprenos en la flosado, venu la 7-an de aŭgusto matene [10]; post 70-kilometra surrivera flosado, li volis atingi la kreolan vilaĝon [11]. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Stato de tio, kio flosas: pro la buntaj koloroj kaj gracia flosado de balono, multaj grandaj entreprenoj prenis balonon kiel sian propagandilon [12]. 9. Monato, Dimitrije Janičić: Vidinda ponto, 200810. RA: Renkontiĝo de Amikoj11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Raymond Maufrais: Pereinta en ĝangalo12. I. Olvasáskészség angle: 2. floating beloruse: 1. сплаў лесу 2. плаваньне (на паверхні вады) ĉeĥe: voroplavba france: 1. flottage 2. flottement (fait de flotter) germane: 1. Flößen 2. Treiben hispane: 1. flotación 2. flotando japane: 浮遊 [ふゆう] nederlande: vlotten (z.nw.) ruse: 1. сплав (напр. леса по воде) slovake: plavba na plti ukraine: плавання flosistoserĉi 'flosisto' [flos.0isto] Tiu, kiu kondukas floson: ofte sur floso staris kabano kun forno, kvar aŭ kvin flosistoj stiris [13]; la arbohakisto intense kunlaboris ĝis en la komenco de la 20-a jarcento kun la […] flosisto kaj karbigisto [14]. 13. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 1014. Vikipedio, Arbohakisto beloruse: плытагон, плытнік, аснач ĉeĥe: vorař france: flotteur (ouvrier qui flotte le bois) germane: Flößer hispane: flotador (trabajador que flota la madera) japane: いかだ乗り [いかだのり] nederlande: vlotter, houtvlotter, vlotvoerder ruse: сплавщик slovake: pltník ukraine: сплавник, плотогон, перевізник flosiloserĉi 'flosilo' [flos.0ilo] Objekto aŭ ilo, kiu flosas, servanta por montri nivelon aŭ rapidecon de fluo, aŭ por subteni ion en akvo: flanka flosilo de kanuo; fiŝo kaptis la hokon de Anne, la flosilo sinkis en la akvon, kaj Anne levis perkon aeren [15]; flugil-flosilo kaj benzinujo el la franca flugboato de Amundsen […] estis trovitaj ĉe la marbordo [16]; boato: tia flosilo, kia estas kutime pelata per maŝino MortulŜip ; la fizalio, alinomata de la britoj „portugala militŝipo“, posedas flosilon plenan je gaso, kiu elstaras el la marsurfaco [17]. buo, pontonoareometro, naĝilo, naĝoveziko, stabiligilo 15. Tombonokto16. Vikipedio, Roald Amundsen17. Vikipedio, Fizalio angle: float, bob beloruse: плавок, паплывок ĉeĥe: plovák france: flotteur (objet) germane: Schwimmer, Schwimmkörper hispane: flotador (objeto) japane: 浮き [うき], フロート nederlande: dobber, vlotter, drijver ruse: поплавок slovake: plavák floslinioserĉi 'floslinio' [flos.0linio] Nivelo, ĝis kiu enakviĝas ŝipo: la fiŝista skuno […] estis 33 metrojn longa, 7,6 m larĝa kaj 3,4 m profunda sub la floslinio [18]. 18. Nova urbo, familiaro, 5/2017 Oktobro 2017 angle: waterline (ship) beloruse: ватэрлінія ĉeĥe: čára ponoru ĉine: 舯 [zhōng] france: ligne de flottaison germane: Wasserlinie (Schiff) hispane: línea de flotación japane: 喫水線 [きっすいせん] ruse: ватерлиния slovake: ponorová čiara ukraine: ватерлінія administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.