9drivi
(ntr)
- 1.
- Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la ŝipo drivis pro motordifekto OA9 ; baleno […] drivanta malviva sur la akvo [1]; kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi [...], ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas [2]; la kurŝa terlango terhistorie formata el mar- kaj vent-drivigata sablo [3]; li drivis dek mejlojn norden kun la fluo kaj kuŝis en la akvo tri semajnojn, […] li estis preskaŭ nerekonebla VRA ; drivaĵoj daŭre kaj amase albordiĝos [4]; (figure) tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia CKv ; (figure) drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo [5]; (figure) drivi en la dekstrakonservativan partispektron [6]. glisi, gliti1.a, laŭflue, naĝi, vagi, veli
- 2.
- Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon OA9 . devii2, devojiĝi, flankeniri, jori
1.
R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono
Münchhausen, ĉapitro 7a
2. Stellan Engholm: Vivo vokas, 1946
3. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
4. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano, 2012
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
6. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
2. Stellan Engholm: Vivo vokas, 1946
3. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
4. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano, 2012
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
6. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
- angle:
- drift
- beloruse:
- дрэйфаваць
- ĉine:
- 沲 [duò], 被役使过渡 [bèiyìshǐguòdù]
- france:
- dériver (aller à la dérive), aller à la dérive, être à la dérive
- germane:
- treiben 2. abdriften
- hispane:
- ir a la deriva
- hungare:
- sodródik
- itale:
- 1. scadere (mar.), scarrocciare, andare alla deriva 2. deviare (intr.)
- japane:
- 漂流する [ひょうりゅうする], 流される [ながされる], 偏流する [へんながする], わきにそれる
- pole:
- dryfować
- portugale:
- derivar (náut.), ficar à deriva
- ruse:
- дрейфовать, плыть по течению, плыть по ветру
- ukraine:
- дрейфувати, плисти за течією (або по вітру)
9drivo PV
- 1.
- Ago drivi.
- 2.
- (figure) Malrapida ŝanĝiĝado aŭ moviĝado en ia sistemo (sen klara celo, direkto aŭ intenco): lingva drivo OA9 ; la malrapida drivo de la nacia gazetaro, pli kaj pli troiganta, partoprenas en la venenigo de la politika klimato [7].
7.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Ĉu ĵurnalistoj aŭ militantoj?
- angle:
- drift
- beloruse:
- дрэйф
- ĉine:
- 2. 迴旋 [huíxuán], 漂浮 [piāofú], 風落 [fēngluò], 逐渐陷入 [zhújiànxiànrù], 漂积物 [piàojīwù], 使漂流 [shǐpiāoliú]
- france:
- dérive (action de dériver), dérapage (dérive)
- germane:
- 2. Drift
- itale:
- deriva, scarroccio
- japane:
- 漂流 [ひょうりゅう], 偏流 [へんりゅう], ドリフト
- pole:
- dryf
fordrivi
- Longe drivi, malproksimiĝante: la nuboj […] dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo [8]; (figure) la ministro pri financo en Baden-Virtembergo jam plendis pro la fordrivantaj 1,5 miliardoj, sed la procedo ŝajnas esti plene laŭleĝa [9].
8.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
2a
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Profitdona fuzio, 2012
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Profitdona fuzio, 2012
- angle:
- drift away
- beloruse:
- дрэйфаваць удалеч, адплываць
- ĉeĥe:
- odplavit se
- ĉine:
- 被役使过渡 [bèiyìshǐguòdù]
- france:
- partir à la dérive, s'éloigner en dérivant
- germane:
- abtreiben
- itale:
- allontanarsi alla deriva
- pole:
- zdryfować
- slovake:
- odplaviť sa
kontinentodrivo, kontinenta drivo OA9
- Laŭ geologia teorio tre malrapida glito de kontinentoj tra jarmilionoj: ĝia ekzisto en la kanjono elokvente pruvis la doktrinon de kontinenta drivo [10].
10.
Pang Naiying: Tra la kanjono de Yarlung Zangbo,
El popola Ĉinio, 1999-10
- angle:
- continental drift
- beloruse:
- дрэйф мацерыкоў, кантынэнтальны дрэйф
- ĉine:
- 大陆漂移学说 [dàlùpiāoyíxuéshuō]
- france:
- dérive des continents
- germane:
- Kontinentaldrift
- itale:
- deriva dei continenti
- japane:
- 大陸移動 [たいりくいどう]
- pole:
- dryf kontynentalny, wędrówka kontynentów, epejroforeza