*vagi
(ntr)
- Sencele iri de loko al loko: vagadi en la dezerto [1]; ili vagas senlabore [2]; fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo, la garnizonanoj kaj la vagatakistoj (nomadaj rabistoj) ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis [3]; fariĝas nokto, dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj [4]; ili vagas pro manĝo kaj sen satiĝo pasigas la nokton [5]; la korv[…]idoj […] vagflugas, ne havante, kion manĝi [6]; erarvagantaj ŝafoj [7]; kial mi similu al vagistino ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj [8]? kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj [9]; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas PrV ; (figure) [ŝiaj] okuloj […] vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta . cirkuli1.c, ĉirkaŭiri3, marodi, svarmi1, vaglumo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:8
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:20
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:41
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:6
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 1:7
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:8
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:20
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:41
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:6
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 1:7
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:14
- angle:
- wander, ramble, meander, roam, drift
- beloruse:
- бадзяцца, блукаць, блудзіць, вандраваць, цягацца, швэндацца
- bretone:
- c'hwistolat, kantren, troidellañ
- ĉeĥe:
- bloudit, toulat se
- france:
- errer, flâner, rôder, vaguer, vadrouiller
- germane:
- umherstreifen, umherirren, umherziehen, stromern
- hebree:
- לשוטט \שטט\, לתעות \תעה\
- hispane:
- vagar, deambular
- hungare:
- kóborol, bolyong
- japane:
- さまよう, 放浪する [ほうろうする], 歩き回る [あるきまわる], うろつく, 徘徊する [はいかいする], 漂う [ただよう]
- katalune:
- vagar
- nederlande:
- zwerven, slenteren
- portugale:
- vagar, errar
- ruse:
- бродить, блуждать, странствовать
- slovake:
- ponevierať sa, potulovať sa (bez cieľa), túlať sa
- svede:
- ströva, irra omkring
- ukraine:
- бродити, блукати, мандрувати
vago, vagado
- Hazarda, sencela irado: kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado [10]; Ib nun povis permesi al si vagadon tra la strata labirinto de Kopenhago [11]; knabo, vi havas specialan talenton por vagado [12]! post kvaronhora erarvagado sur malĝustaj vojetoj, la faraono atingis pordon [13]; en mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo [14].
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- beloruse:
- бадзяньне
- france:
- errance, flânerie, vagabondage
- germane:
- Streifzug
- japane:
- さまよい, 放浪 [ほうろう], 徘徊 [はいかい]
- ukraine:
- мандри, бродяжництво
ĉirkaŭvagi
(ntr)
- Vagi en la ĉirkaŭaĵo: tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn [15]; sen fajro ili tre kredeble fariĝos viktimoj de la unua sovaĝa besto ĉirkaŭvaganta en la nokto [16]; unu el la malagrablaj amindumantoj de Adaha (kiu vane ĉirkaŭvagaĉis ŝian tendon en la nokto) ree ofendis ŝin per persistaj atentaĵoj [17].
15.
La Nova Testamento, La agoj 13:11
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 9
- beloruse:
- кружыць, кружыцца (вакол чагосьці)
- france:
- errer, rôder ĉirkaŭvagaĉi: rôder (autour de).
- hungare:
- körbebolyong, közelben kóborog ĉirkaŭvagaĉi: ólálkodik.
- katalune:
- rondar
- portugale:
- vagar (nas cercanias), errar (nas cercanias)
forvagi
- Malproksimiĝi, devojiĝi vagante: tiuj, kun kiuj vi […] interrilatis de via juneco, ĉiu forvagis siaflanken [18]; elvoja forvago [19]; (figure) forvagas flanken ĉiam liaj pensoj al la gepatra domo Ifigenio . devii, deflankiĝi, forflankiĝi
- beloruse:
- адвандраваць
- ĉeĥe:
- odejít na toulky
- france:
- divaguer, vagabonder, s'égarer
- germane:
- abschweifen
- hispane:
- vagabundear, divagar
- japane:
- さまよい出る [さまよいでる], はぐれる, 横道へそれる [よこみちへそれる]
- nederlande:
- wegzwerven
- ruse:
- убрести
- slovake:
- zatúlať sa
- ukraine:
- помандрувати, відправлятися в мандри
gapvagi
(ntr)
- Sencele promeni interesiĝante pri strataj bagatelaĵoj: laŭ la Reĝa Strato nun pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj [20]; gapvagi tra la kaduka Hoi An estas vera plezuro [21]; turisma manĝejo […] preta montri sian menuon en plasta folio ĉe la proksimiĝo de gapvagulo [22].
20.
Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta
Maro, 2014
21. Verda Pino: Hoi An, reala kaj virtuala, 2008-11-14
22. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Reorientiĝo de la amas-turismo
21. Verda Pino: Hoi An, reala kaj virtuala, 2008-11-14
22. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Reorientiĝo de la amas-turismo
- beloruse:
- бадзяцца, шляцца, швэндацца, соўгацца
- bulgare:
- шляасе
- ĉeĥe:
- bloumat, potulovat se
- france:
- baguenauder, flâner
- germane:
- flanieren, bummeln
- japane:
- もの珍しそうに歩き回る [ものめずらしそうにあるきまわる]
- nederlande:
- flaneren, rondslenteren, slenteren
- perse:
- پرسه زدن، ول گشتن
- ruse:
- слоняться, шляться, фланировать, болтаться
- slovake:
- potulovať sa
- ukraine:
- вештатися/тинятися, роздивляючись, ловити ґави/ґав