ReVo
tramp/o SPV

trampo

Mizera vagulo, ĉifonulo: tiu trampo […] konis la vivon de la karceroj kaj de la bordeloj [1]; laŭ aspekto mi multe pli proksimis al trampo ol al neĉifonulo [2]; la trampo trankvile respondas, sen lasi sian ludon: – nu, eble la forĵetita kapo jam ne plaĉas al vi [3]; (figure) ili faris sian eblon kaj verkis oportunan gvidilon por la stelaj trampoj – ĉu kabinetaj fantazi-eskapistoj, ĉu ŝatantoj de noktaj promenoj sub la klara firmamento [4]. SIN:vagabondo
1. G. Waringhien: Paŭlo Verlaine, La Nica Literatura Revuo, 1958-01 ĝis 02 (3/3)
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 21
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La gaja migranto
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
beloruse:
абадранец, бадзяга
ĉeĥe:
letadlo bez pravidelné linky, loď bez pravidelné linky
ĉine:
流浪汉 [liúlànghàn], 流浪漢 [liúlànghàn], 吉普賽 [jípǔsài], 吉普赛 [jípǔsài], 流浪者 [liúlàngzhě]
france:
clochard, miséreux (subst.), trimardeur, va-nu-pied
germane:
Landstreicher Landstreicher, Nichtsesshafter, Landstreicher, Vagabund, Landstreicher, Penner
japane:
浮浪者 [ふろうしゃ], ルンペン, , 不定期貨物船 [ふていきかもつせん]
slovake:
loď bez pravidelnej linky
ukraine:
трамп, вантажне судно (без певного маршруту), транспортний літак (без певного маршруту), обідранець, обшарпанець, голодранець, бродяга, бомж

trampi

Vivi, vagi kiel trampo: li havas dignan nomon, donitan de la gepatroj, sed de post kiam li trampas, la nomo jam ludas nenian rolon [5]. SIN:vagabondi
Rim.: Ne konfuzu kun petveturi.
5. Mao Dun: Rakonto pri Nazego, 22004
beloruse:
бадзяцца, займацца бадзяжніцтвам
ĉeĥe:
přepravovat dle potřeby
ĉine:
流浪 [liúlàng], 漂泊 [piāobó]
france:
trimarder
germane:
streunen, vagabundieren, strolchen
japane:
放浪する [ほうろうする], 渡り歩く [わたりあるく], 不定期船で航海する [ふていきせんでこうかいする]
slovake:
prepravovať podľa potreby

administraj notoj