9driv/i PVEF 9drivi serĉi 'drivi' [driv.0i] (ntr) 1.[driv.0i.MAR] Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto): la ŝipo drivis pro motordifekto OA9 ; baleno […] drivanta malviva sur la akvo [1]; kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi [...], ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas [2]; la kurŝa terlango terhistorie formata el mar- kaj vent-drivigata sablo [3]; li drivis dek mejlojn norden kun la fluo kaj kuŝis en la akvo tri semajnojn, […] li estis preskaŭ nerekonebla VRA ; drivaĵoj daŭre kaj amase albordiĝos [4]; (figure) tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia CKv ; (figure) drivante inter sonĝoj kaj vekiĝo [5]; (figure) drivi en la dekstrakonservativan partispektron [6]. glisi, gliti1.a, laŭflue, naĝi, vagi, veli 2.[driv.0i.devojigxi] Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo: la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon OA9 . devii2, devojiĝi, flankeniri, jori Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri libere flosi, devoje flosi. 1. R. E. Raspe, trad. J. D. Applebaum: [La Vojaĝoj kaj] Mirigaj Aventuroj de Barono Münchhausen, ĉapitro 7a2. Stellan Engholm: Vivo vokas, 19463. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 214. Monato, Isikawa Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano, 20125. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo6. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005 angle: drift beloruse: дрэйфаваць ĉine: 沲 [duò], 被役使过渡 [bèiyìshǐguòdù] france: dériver (aller à la dérive), aller à la dérive, être à la dérive germane: treiben 2. abdriften hispane: ir a la deriva hungare: sodródik itale: 1. scadere (mar.), scarrocciare, andare alla deriva 2. deviare (intr.) japane: 漂流する [ひょうりゅうする], 流される [ながされる], 偏流する [へんながする], わきにそれる pole: dryfować portugale: derivar (náut.), ficar à deriva ruse: дрейфовать, плыть по течению, плыть по ветру ukraine: дрейфувати, плисти за течією (або по вітру) 9drivo PV serĉi 'drivo' [driv.0o] 1.[driv.0o.ago0i] Ago drivi. 2.[driv.0o.FIG] (figure) Malrapida ŝanĝiĝado aŭ moviĝado en ia sistemo (sen klara celo, direkto aŭ intenco): lingva drivo OA9 ; la malrapida drivo de la nacia gazetaro, pli kaj pli troiganta, partoprenas en la venenigo de la politika klimato [7]. 7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Ĉu ĵurnalistoj aŭ militantoj? angle: drift beloruse: дрэйф ĉine: 2. 迴旋 [huíxuán], 漂浮 [piāofú], 風落 [fēngluò], 逐渐陷入 [zhújiànxiànrù], 漂积物 [piàojīwù], 使漂流 [shǐpiāoliú] france: dérive (action de dériver), dérapage (dérive) germane: 2. Drift hispane: 1. deriva 2. deriva, derrape itale: deriva, scarroccio japane: 漂流 [ひょうりゅう], 偏流 [へんりゅう], ドリフト pole: dryf fordriviserĉi 'fordrivi' [driv.for0i] [driv.for0i.MAR] Longe drivi, malproksimiĝante: la nuboj […] dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo [8]; (figure) la ministro pri financo en Baden-Virtembergo jam plendis pro la fordrivantaj 1,5 miliardoj, sed la procedo ŝajnas esti plene laŭleĝa [9]. 8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a9. Monato, Franz-Georg Rössler: Profitdona fuzio, 2012 angle: drift away beloruse: дрэйфаваць удалеч, адплываць ĉeĥe: odplavit se ĉine: 被役使过渡 [bèiyìshǐguòdù] france: partir à la dérive, s'éloigner en dérivant germane: abtreiben hispane: desviarse, alejarse a la deriva itale: allontanarsi alla deriva pole: zdryfować slovake: odplaviť sa kontinentodrivo, kontinenta drivo OA9 serĉi 'kontinentodrivo' serĉi 'kontinenta drivo' [driv.kontinento0o] [driv.kontinento0o.GEOL] Laŭ geologia teorio tre malrapida glito de kontinentoj tra jarmilionoj: ĝia ekzisto en la kanjono elokvente pruvis la doktrinon de kontinenta drivo [10]. 10. Pang Naiying: Tra la kanjono de Yarlung Zangbo, El popola Ĉinio, 1999-10 angle: continental drift beloruse: дрэйф мацерыкоў, кантынэнтальны дрэйф ĉine: 大陆漂移学说 [dàlùpiāoyíxuéshuō] france: dérive des continents germane: Kontinentaldrift hispane: deriva continental itale: deriva dei continenti japane: 大陸移動 [たいりくいどう] pole: dryf kontynentalny, wędrówka kontynentów, epejroforeza administraj notoj