Aldoni tradukojn al ReVo:

*feliĉ/a

*feliĉa

serĉi 'feliĉa'
[felicx.0a]
1.
[felicx.0a.kontenta]
(iu) Sentanta animan plenkontentecon: kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa [1]; se mi estus sana, mi estus feliĉa [2]; kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [3]; [la] sinjoro estis savita kaj feliĉa [4]; [ili] vivis kun siaj tri filoj vivon feliĉan kaj trankvilan [5]; pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa PrV . VD:gaja, ĝoja, beataVD:ĉielo
2.
[felicx.0a.sukcesanta]
(iu) Favorata de la sorto; sukcesanta, bonŝanca: feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj [6]; feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita [7]; la sopiro al la hejmo turmentas min, kvankam ĉi tie […] mi vivas tre feliĉa [8]; vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn [9]; al feliĉulo eĉ koko donas ovojn PrV . VD:beni, favori
3.
[felicx.0a.kontentiga]
(io) Plenkontentiganta la animon: Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco Marta ; dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso Marta ; [baro] inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino [10]. VD:ĉarma, ravaVD:paradizo
4.
[felicx.0a.favora]
(io) Favora, sukcesa, bonokaza: feliĉan vojon! feliĉan vojaĝon! [11]; Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton [12]; se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado [13]; komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo [14]! feliĉa okazo [15]; kio vi nun estas dank' al feliĉa ideo [16]! ni gratulas pro la feliĉa fariĝo [17]! ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro […] estos alkondukita al feliĉa fino [18]. VD:prospera
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 1:1
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:1
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
10. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aÅ­gusto 1910 (a)
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aÅ­gusto 1911
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aÅ­gusto 1907
14. L. L. Zamenhof: Al la „Esperantisto“
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
18. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
afrikanse:
gelukkig
albane:
të lumtur
amhare:
ደስተኛ
angle:
1. happy 2. fortunate, lucky, favored, happy 3. happy 4. fortunate, happy, lucky
arabe:
سعيدة
armene:
ուրախ
azerbajĝane:
xoşbəxt
beloruse:
шчасьлівы
bengale:
খুশি
birme:
မင်္ဂလာရှိသော
bosne:
sretan
ĉeĥe:
šťastný
ĉine:
悆 [yù], 融融 [róngróng], 吉 [jí], 幸福 [xìngfú], 欣喜 [xīnxǐ], 邴 [bǐng], 欣 [xīn]
dane:
glad
estone:
õnnelik
eÅ­ske:
zoriontsu
filipine:
masaya
france:
heureux, avantageux, chanceux (adj.), content, opportun, propice ~ulo: chanceux (subst.).
galege:
feliz
germane:
glücklich 2. Glück habend ~ulo: Glücklicher, Glückspilz. 3. froh, erfolgreich 4. froh, zufrieden
guĝarate:
સુખી
haitie:
kontan
haÅ­se:
murna
hinde:
खुश
hispane:
feliz
hungare:
boldog, szerencsés
igbe:
obi ụtọ
indonezie:
1. bahagia 2. beruntung
irlande:
sásta
islande:
hamingjusamur
japane:
幸せな [しあわせな]
jave:
seneng
jide:
גליקלעך
jorube:
dun
kanare:
ಸಂತೋಷ
kartvele:
ბედნიერი
katalune:
4. feliç
kazaĥe:
бақытты
kimre:
hapus
kirgize:
бактылуу
kmere:
រីករាយ
koree:
행복
korsike:
cuntenti
kose:
onwabile
kroate:
sretna
kurde:
şa
latine:
beati
latve:
laimīgs
laÅ­e:
ມີຄວາມສຸກ
litove:
laimingas
makedone:
среќен
malagase:
sambatra
malaje:
gembira
malajalame:
സന്തുഷ്ടമായ
malte:
kuntenti
maorie:
hari
marate:
आनंदी
monge:
zoo siab
mongole:
аз жаргалтай
nederlande:
gelukkig
nepale:
खुसी
njanĝe:
okondwa
okcidentfrise:
lokkich
okcitane:
aürós
panĝabe:
ਖੁਸ਼
paŝtue:
خوښ
pole:
szczęśliwy
portugale:
feliz
ruande:
byishimo
ruse:
счастливый
samoe:
fiafia
sinde:
خوش
sinhale:
සතුටු
skotgaele:
sona
slovene:
srečen
somale:
ku faraxsan
ŝone:
fara
sote:
thaba
sunde:
bagja
svahile:
furaha
taĝike:
хушбахтӣ
taje:
มีความสุข
tamile:
சந்தோஷமாக
tatare:
бәхетле
telugue:
సంతోషంగా
tibete:
སྐྱིད་པོ་
ukraine:
щасливі
urdue:
خوش
uzbeke:
baxtli
vjetname:
hạnh phúc
zulue:
ojabulayo

feliĉo

serĉi 'feliĉo'
[felicx.0o]
1.
[felicx.0o.kontento]
Sento, stato de plenkontenteco: mi sopiras je mia perdita feliĉo [19]. [la] feliĉo de la forgeso [20]; mi sentis en mi la trankvilon de la senlima feliĉo FdO ; mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo [21]; lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon [22]; nemiksita feliĉo [23]; facile estas danci, se la feliĉo kantas PrV .
2.
[felicx.0o.bonsxanco]
Bonŝanco: feliĉon al vi! paco estu […] al via domo [24]; kiel nubo foriris mia feliĉo [25]; kune kun lia morto finiĝis […] la hejma feliĉo Marta ; ŝi metis en lian manon skatoleton, eltranĉitan el unu sola smeraldo, gardu ĝin bone, aldonis ŝi, ĝi alportos al vi feliĉon [26]; Marion estas mia stelo de feliĉo [27]; li havas feliĉon ĉe virinoj Marta ; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas PrV ; ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormasPrV . VD:favoro, fortuno, prospero, sukceso
3.
[felicx.0o.okazajxo]
Feliĉa okazaĵo: Lea diris: venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad [28]; ni havis la feliĉon koni […] kamparaninon, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn de nia dua volumo [29].
angle:
1. happiness 2. luck 3. fortune, luck
beloruse:
шчасьце, удача
ĉine:
际遇 [jìyù], 禠 [sī], 福佑 [fúyòu], 給與喜悅的東西 [gěiyǔxǐyuèdedōngxi], 祺 [qí], 祉 [zhǐ], 幸运 [xìngyùn], 时运 [shíyùn]
france:
bonheur, chance, veine (chance), satisfaction
germane:
Glück 1. Glücksgefühl nemiksita ~o: ungetrübtes Glück. 3. glückliche Fügung
hispane:
felicidad
hungare:
boldogság, szerencse
indonezie:
1. kebahagiaan 2. keberuntungan
japane:
幸福 [こうふく], 幸せ [しあわせ], 幸運 [こううん]
nederlande:
geluk
pole:
szczęście
portugale:
felicidade
ruse:
1. ÑÑ‡Ð°ÑÑ‚ье 2. ÑƒÐ´Ð°Ñ‡Ð° 3. ÑÑ‡Ð°ÑÑ‚ье, удача
tibete:
1. à½–དེ་བ་
ukraine:
щастя, удача

feliĉe

serĉi 'feliĉe'
[felicx.0e]
1.
[felicx.0e.maniero]
En feliĉa maniero: ĉio restu tia, ni vivos tute feliĉe [30]; kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos [31]; trumpeti pri ĝi […] estas tre facila, ― sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile [32]; ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe PrV .
2.
[felicx.0e.bonsxance]
Bonŝance, malbedaŭrinde, maldomaĝe: la puto […] estis feliĉe senakva kaj li falis sendifekta sur molan muskon [33]; ĉio estus perdita, sed feliĉe la ĉasisto […] vidis ĉion per siaj penetremaj okuloj [34]; kiu scias, kio estus okazinta? feliĉe [nenio malbona] okazis [35]; feliĉe ĉiu trovis bonan majstron kaj plene ellernis sian metion [36]; feliĉe tiu periodo daŭris ne longe [37]; feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis [38].
angle:
1. happily 2. luckily, fortunately
beloruse:
1. ÑˆÑ‡Ð°ÑÑŒÐ»Ñ–ва 2. ÑƒÐ´Ð°Ð»Ð°, на шчасьце
ĉine:
2. å¹¸è€Œ [xìngér], 所幸的是 [suǒxìngdeshì], 侥幸 [jiǎoxìng], 有幸 [yǒuxìng], 侥幸地 [jiǎoxìngde], 幸好 [xìnghǎo], 幸喜 [xìngxǐ], 亏得 [kuÄ«de], 好在 [hǎozài], 辛亏 [xÄ«nkuÄ«], 万幸 [wànxìng], 幸亏 [xìngkuÄ«], 还好 [háihǎo], 多亏 [duōkuÄ«]
france:
heureusement, avec bonheur, d'heureuse manière, par bonheur, par chance
germane:
1. glücklich 2. zum Glück, glücklicherweise
hispane:
felizmente
hungare:
boldogan, szerencsésen
japane:
幸福に [こうふくに], 幸運にも [こううんにも]
katalune:
afortunadament, per sort
nederlande:
gelukkig
okcitane:
aürosament
pole:
szczęśliwie, na szczęście
portugale:
felizmente
ruse:
1. ÑÑ‡Ð°ÑÑ‚ливо 2. ÑƒÐ´Ð°Ñ‡Ð½Ð¾, к счастью, по счастью
ukraine:
щасливо, на щастя

feliĉigi

serĉi 'feliĉigi'
[felicx.0igi]
Fari iun feliĉa: lia edziĝo, liaj infanoj, liaj sukcesoj tute feliĉigis lin; via amo tiel feliĉigis min [39]; mi ne povas feliĉigi unu el miaj infanecaj amatinoj kaj samtempe ne malfeliĉigi la alian [40]; mi deziras, […] ke iam ŝi feliĉigu vin, sed pri tio mi tre dubas [41]; lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn [42]! bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas PrV .
angle:
to make happy, please, gladden
beloruse:
ашчасьціць, ашчасьлівіць
ĉine:
悅 [yuè]
france:
rendre heureux, satisfaire tute ~igi: combler (rendre pleinement heureux).
germane:
glücklich machen, beglücken
hungare:
boldogít, boldoggá tesz
indonezie:
membahagiakan
nederlande:
gelukkig maken
pole:
uszczęśliwiać
ruse:
осчастливить
ukraine:
ощасливлювати

feliĉego

serĉi 'feliĉego'
[felicx.0ego]
Ekstrema feliĉo: [jen] la konata amata voĉo, kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego [43]; meze de la tuta feliĉego ĝi sentis sopiron [44]; aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de unu sola larmo [45]; for de mi, feliĉego de amo [46]! la venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino [47]. VD:beateco, ekstazo, Elizeo
angle:
bliss, felicity
beloruse:
асалода, вялікае шчасьце
france:
félicité
germane:
Seligkeit, Überschwang, Hochgefühl
hungare:
örömmámor
japane:
至福 [しふく]
pole:
błogość, błogostan
ruse:
блаженство
ukraine:
блаженство

*malfeliĉa

serĉi 'malfeliĉa'
[felicx.mal0a]
1.
[felicx.mal0a.malgaja]
Sentanta sin malgaja, senkuraĝigita, deprimita: la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi [48]; li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [49]; la malfeliĉa infano restis tute sola en la arbaro [50]; mi volis fari ion, […] krii skandale, sed mi estis tro malfeliĉa [51].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Malbonŝanca, malsukcesa: kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu [52]? se io  malfeliĉa okazos al li, li ne scios kion fari [53]; se ne la se malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa PrV ; kiel malfeliĉa ideo estis sekvi la vojon de Napoleono al Solferino [54]. ANT:feliĉaVD:mizera, kompatinda, venenita, ĉagrena
angle:
unhappy, sad
beloruse:
няшчасны, нешчасьлівы
ĉine:
晦气 [huìqì], 不凑巧 [bùcòuqiǎo], 不吉 [bùjí], 快快不乐 [kuàikuàibùlè], 不开心 [bùkāixīn], 命苦 [mìngkǔ], 葸 [xǐ]
france:
malheureux, infortuné, fâcheux, malencontreux, malchanceux, regrettable
germane:
unglücklich
hungare:
boldogtalan, szerencsétlen
japane:
不幸な [ふこうな], 不運な [ふうんな]
nederlande:
ongelukkig
pole:
nieszczęśliwy
portugale:
infeliz
ruse:
несчастный, несчастливый
ukraine:
нещасливий, нещасний

malfeliĉe

serĉi 'malfeliĉe'
[felicx.mal0e]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
En malfeliĉa maniero; kun, pro malfeliĉo: kiel malfeliĉe aranĝigis la cirkonstancoj [55]! la barbulo fiŝkaptis […] kaj malfeliĉe la vento implikis lian barbon kun la ŝnuro [56]; je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj [57].
2.
[felicx.mal0e.malbonsxance]
Malbonŝance, bedaŭrinde, domaĝe: malfeliĉe ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon [58]; malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn [59]; la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova [60].
angle:
unfortunately, unluckily
beloruse:
на няшчасьце, нешчасьліва
ĉine:
不幸地 [bùxìngde], 倒霉地 [dǎoméide]
france:
malheureusement, malencontreusement, par malheur
germane:
1. unglücklich 2. unglücklicherweise
hungare:
boldogtalanul, szerencsétlenül
japane:
不幸にも [ふこうにも], 不運にも [ふうんにも]
nederlande:
ongelukkig, jammer genoeg
pole:
nieszczęśliwie, na nieszczęście
portugale:
infelizmente
ruse:
к несчастью, несчастливо
ukraine:
нещасливо

* malfeliĉo

serĉi 'malfeliĉo'
[felicx.mal0o]
1.
[felicx.mal0o.sento]
Bedaŭra sento pro malsukceso, perdo: multe da malfeliĉo kaj malĝojo ekzistas en la mondo! [61]; li sentis malfeliĉon kaj premon pensante pri la atendanta labortago VRA .
2.
[felicx.mal0o.malbonsxanco]
Malbonŝanco: [ja] povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus [62]; malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin [63]; erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon [64]. ANT:fortuno
beloruse:
няшчасьце, бяда, ліха, гарота, гора
ĉine:
殃 [yāng], 不幸运 [bùxìngyùn], 运气不佳 [yùnqibùjiā], 意外事故 [yìwàishìgù], 災禍 [zāihuò], 危难 [wéinàn], 不走运 [bùzǒuyùn], 厄运 [èyùn], 背运 [bèiyùn], 恶运 [èyùn], 祸 [huò], 不幸 [bùxìng]
germane:
Unglück 2. Pech
japane:
不幸 [ふこう], 不運 [ふうん]
ukraine:
нещастя, біда, лихо, горе

administraj notoj