Aldoni tradukojn al ReVo:

*etend/i

*etendi

serĉi 'etendi'
[etend.0i]
(tr)
1.
[etend.0i.laulonge]
Malvolvi laŭ la longo, longigante en unu direkto: la reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo [1]; li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo QuV ; [el] la korto […] estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo [2]; etendi la manon kontraŭ siajn malbondezirantojn [3]; per kora movo etendi la manon por manpremo Marta ; Lia ekscelenco etendis (prezentis) la ringon al Eunana kaj la ĉeestantoj laŭte aklamis [4]; la cervido […] eletendis sian gracian kolon kaj metis la kapon konfideme sur la ŝultron de Umka Ĉukĉoj . VD:dilati, streĉi
2.
[etend.0i.plurdirekte]
Malvolvi plurdirekten, kovrante pli ampleksan spacon: la birdo etendis siajn belajn flugilojn [5]; jen tiu vinbertrunko […] etendis al ĝi siajn branĉojn [6]; arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento [7]; la figuro etendis ĉirkaŭ ŝi sian nigran mantelon [8]; li etendis tendon super la tabernaklo [9]; [ili] kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, ili etendis reton ĉe la vojo [10]; kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapiŝon de preĝo FK . VD:sterni, ŝveligi, vastigi1
3.
[etend.0i.TEK]
TEK Plilongigi aŭ pliampleksigi metalon, malplidikigante ĝin: etendi oron per martelado, per fadenigilo; kaj ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj [11].
4.
[etend.0i.FIG]
(figure) Disvastigi ĉiudirekten: Li etendas sur ilin Sian lumon [12]; la maro kuŝis etendita antaŭ la knabino [13]; la blanka lotusa floro […] etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn [14]; sur la tuta longo de la valo sin etendis, unu post alia, dek marĉaj lagoj [15]; etendi la lingvo-sciojn de la infanoj per la instruado EeP ; mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj KrM .
afrikanse:
verspreiding
albane:
përhap
amhare:
ስርጭት
angle:
extend
arabe:
انتشار
armene:
տարածումը
azerbajĝane:
yaymaq
beloruse:
расьцягваць, выцягваць, працягваць, распасьціраць
bengale:
বিস্তার
birme:
ပျံ့နှံ့
bosne:
namaz
ĉeĥe:
natáhnout, rozpřáhnout, rozprostřít, roztáhnout, vytáhnout do délky, vztáhnout
ĉine:
4. æ‰¬ [yáng], 鋪 [pÅ«], 挓 [zhā], 增 [zēng], 恣肆 [zìsì], 菶 [běng], 壮大 [zhuàngdà], 拓 [tuò]
dane:
spredning
estone:
leviku
eÅ­ske:
hedapena
filipine:
pagkalat
france:
étendre, étirer, répandre, tendre (qc à qn) ~i la manon: tendre la main. bat~i: battre (un métal), marteler (un métal).
galege:
propagación
germane:
1. strecken, ausstrecken ~i la manon: die Hand ausstrecken. ~i: darreichen. 2. ausbreiten 3. strecken, fließpressen, kaltziehen 4. ausbreiten, verbreiten
guĝarate:
ફેલાવો
haitie:
gaye
haÅ­se:
baza
hinde:
प्रसार
hispane:
extender ~i la manon: extender la mano.
hungare:
1. kiegyenesít, kinyújt ~is siajn brakojn al la ĉielo: az ég felé nyújtja a karját. ~i la manon: kinyújtja a kezét. ~i: odanyújt. 2. kiterít, szétterít 3. kinyújt bat~i: kikalapál. 4. kiterjeszt
igbe:
na-agbasa
irlande:
leathadh
islande:
breiða
japane:
スプレッド
jave:
panyebaran
jide:
פאַרשפּרייטן
jorube:
itankale
kanare:
ಹರಡುವಿಕೆ
kartvele:
გავრცელება
katalune:
estendre
kazaĥe:
тарату
kimre:
lledaenu
kirgize:
жайылуу
kmere:
ការរីករាលដាល
koree:
확산
korsike:
si diffunnìu
kose:
sasaza
kroate:
Å¡irenje
kurde:
belakirin
latine:
expandit
latve:
izplatība
laÅ­e:
ການແຜ່ກະຈາຍ
litove:
plitimas
makedone:
шири
malagase:
fielezan’ny
malaje:
penyebaran
malajalame:
വിരിക്കുക
malte:
tixrid
maorie:
horapa
marate:
प्रसार
monge:
kis
mongole:
тархах
nepale:
फैलियो
njanĝe:
inafikira
okcidentfrise:
spread
panĝabe:
ਫੈਲਣ
paŝtue:
د خپریدو
pole:
1. rozkładać, wyciągać, rozprostować ~is siajn brakojn al la ĉielo: wznosić ręce ku niebu. ~i la manon: wyciągać rękę. ~i: wyciągać, wystawiać. 2. rozpościerać, rozwieszać, rozścielać 3. rozklepać bat~i: rozklepać. 4. rozpościerać, rozciągać, rozprzestrzeniać, rozszerzać, sięgać
portugale:
estender, desdobrar, estirar, espraiar
ruande:
gukwirakwira
ruse:
растягивать, растянуть, вытягивать, вытянуть, протягивать, протянуть, расширять, расширить, простирать ~i la manon: протянуть руку. ~i: протянуть.
samoe:
sosolo
sinde:
وڇائي
sinhale:
පැතිරීම
skotgaele:
sgaoileadh
slovake:
natiahnuť, roztiahnuť
slovene:
Å¡irjenje
somale:
faafidda
ŝone:
waridza
sote:
ata
sunde:
nyebarkeun
svahile:
kuenea
taĝike:
паҳншавии
taje:
การแพร่กระจาย
tamile:
பரவல்
tatare:
таралу
telugue:
స్ప్రెడ్
tibete:
བྱུག་
ukraine:
поширення
urdue:
پھیلاؤ
uzbeke:
tarqalishi
vjetname:
lây lan
zulue:
ukusabalala

etendiĝi

serĉi 'etendiĝi'
[etend.0igxi]
1.
[etend.0igxi.laulonge]
Malvolviĝi laŭ la longo: svene li etendiĝis sur la tero VaK ; la mano kun brilanta fingringo etendiĝas al la peco, […] la laboro progresas IK ; ni suprengrimpis la rokon, kiu etendiĝis super la maron VaK ; sur ambaŭ bordoj etendiĝis seninterrompa vico da dometoj [16]. VD:sterniĝi, kuŝi
2.
[etend.0igxi.plurdirekte]
Malvolviĝi plurdirekten: la branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono [17]; longa ombro etendiĝis sur la plafonon [18]; ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj [19]. VD:ĉirkaŭi, ĉirkaŭkreski, disvastiĝi, disfaldiĝi
3.
[etend.0igxi.okupi]
Okupi vastan spacon aŭ tempon: la nemezurebla maro etendiĝis antaŭ li [20]; verdaj ebenaĵoj […] onde etendiĝas ĝis kien la okulo atingas VojaĝImp ; ĉi tie etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga profundaĵo Metrop .
4.
[etend.0igxi.FIG]
(figure) Disvastiĝi ĉiudirekten: la grekaj lingvoj etendiĝis super fremda substrato kaj tio grandparte eksplikas diversajn novaĵojn en la gramatika strukturo Ret ; la sciiĝo etendiĝis rapide; la interesoj, la konkurenco nun etendiĝas al la tuta mondo.
beloruse:
расьцягвацца, выцягвацца, распасьцірацца, распаўсюджвацца
ĉine:
4. æµå¸ƒ [liúbù], 散发 [sànfā]
france:
s'étendre, se propager
germane:
1. sich strecken 2. sich ausbreiten 3. sich ausdehen, sich erstrecken 4. sich verbreiten
hispane:
extenderse, propagarse
hungare:
1. kinyúlik, kiterjed 2. elterül, szétterül 3. terjed vmeddig, tart vmeddig 4. terjed
japane:
伸びる [のびる], 広がる [ひろがる]
katalune:
estendre's
pole:
rozciągać się, rozpościerać się, rozścielać się
ruse:
растягиваться, протягиваться, простираться, распространяться
ukraine:
розтягуватися, простягатися, розпростиратися, розлягатися, поширюватися

etendaĵo

serĉi 'etendaĵo'
[etend.0ajxo]
Io etendiĝanta iom vaste laŭ iu aŭ pluraj direktoj: granda etendaĵo da akvo; la nerva sistemo de organismo estas kompleksa etendaĵo […] de la cerbo Kon11 ; ponto super la suda etendaĵo de la Brozna Rivero [21]. VD:areo1, branĉo2, ekstremaĵo, elstaraĵo, lobo, pinto2, plektaĵo, surfaco
beloruse:
працягласьць, абшар, абсяг, прастора, плошча
ĉine:
中間擴展接點 [zhōngjiānkuòzhǎnjiēdiǎn], 扩增 [kuòzēng]
france:
étendue
germane:
Erweiterung, Fläche (Ausdehnung), Ausläufer, Ende (Ausstülpung), Fortsatz, Zipfel
hispane:
extensión
hungare:
térség, felület
japane:
広がり [ひろがり]
katalune:
extensió
ruse:
протяжённость, пространство, площадь, ширь, простор

etendebla

serĉi 'etendebla'
[etend.0ebla]
Povanta esti etendata: TEK kupro estas etendebla metalo; la kapo kaj supra kolo estas senplumaj kaj nigraj, kun senpluma ruĝa etendebla gorĝosako [22]; Emakso estas etendebla (la uzulo povas aldoni novajn funkciojn) kaj agordebla [23].
22. Glosbe, etendebla на английский
23. ipernity: Fenestroj kaj bufroj
beloruse:
расьцяжны
france:
ductile, étirable, extensible
germane:
streckbar, erweiterbar
hispane:
extensible
hungare:
nyújtható
japane:
伸張性のある [しんちょうせいのある], 展性のある [てんせいのある], 延性のある [えんせいのある]
katalune:
extensible
pole:
rozszerzalny, rozciągalny
ruse:
растяжимый
ukraine:
розтяжний

sin etendi

serĉi 'sin etendi'
[etend.sin0i]
1.
[etend.sin0i.korpe]
Etendi siajn membrojn: tro mallonga estos la lito, por sin etendi [24]; petege sin etendis ies manoj Lasta ; kiam venis la tempo por dormi, la gasto sin etendis sur la benko kaj sub la kapon metis la sakon kiel kusenon [25]; la urso […] sin etendis ĉe la fajro [26].
2.
[etend.sin0i.disvastigxi]
Etendiĝi: nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo [27]; dekstre kaj maldekstre de la […] pilonoj, sin etendis muroj aŭ pli ĝuste kelketaĝaj konstruaĵoj, kun mallarĝaj fenestroj [28]; post la preĝejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilaĝo PatrojFiloj .
beloruse:
расьцягвацца, распасьцірацца
ĉeĥe:
nacházet se, natáhnout se, rozléhat se, rozprostírat se, roztáhnout se, vytahovat se do délky
ĉine:
2. ç¶¿å»¶ [miányán], 伸向 [shēnxiàng], 辽阔 [liáokuò], 延伸 [yánshēn], 升懒腰 [shēnglǎnyāo], 横跨 [héngkuà]
france:
s'étirer, s'étendre
germane:
1. sich ausbreiten 2. sich erstrecken
hispane:
extenderse
hungare:
1. nyújtózkodik 2. kinyúlik, elterül
katalune:
1. estirar-se 2. estendre's
pole:
rozciągać się 1. przeciągać się
ruse:
растягиваться, протягиваться, простираться
slovake:
rozprestierať sa, rozpínať sa

administraj notoj