Aldoni tradukojn al ReVo:

* -estr/

I.

-estr

serĉi '-estr'
[estr.0]
[estr.0.sufikso]
Sufikso signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la radiko: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; la regnestro de nia lando estas […] saĝa reĝo [2]; imperiestrino FK ; militestro [3]; milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj [4]; policestro [5]; Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro [6]; la palacestro kaj la urbestro kaj la plejaĝuloj […] sendis al Jehu [7]; la urbestro staris ĉe la malfermita fenestro [8]; la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj maŝinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam ŝiaj ĉambroj estas ordigitaj FK ; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas PrV .
beloruse:
суфікс са значэньнем «кіраўнік»
ide:
-estr
II.
Samsignifa memstara vortero.

*estro

serĉi 'estro'
[estr.0o]
Iu, kiu estas ĉe supera kaj unua rango, kaj posedas efektivan ordonpovon: la estroj de la komunumo [9]; la estroj de la triboj [10]; ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj [11]; Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo Marta ; [la] estro de la korpogardistoj [12]; la estro de la malliberejo [13]; Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo [14]; Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti [15]. SIN:ĉefoSUP:ano
angle:
leader, boss, head (leader), chief
beloruse:
начальнік, кіраўнік, галава
ĉeĥe:
ředitel, náčelník, předseda, představený, vedoucí, šéf
ĉine:
主席 [zhǔxí], 委员长 [wěiyuánzhǎng], 領袖 [lǐngxiù]
france:
chef, dirigeant, supérieur (chef), responsable (chef)
germane:
Leiter, Vorsitzender, Vorsteher
hispane:
jefe, dirigente, superior (jefe)
hungare:
vezető, irányító, főnök
ide:
chefo
japane:
[なが], 長官 [かみ]
nederlande:
leider, hoofd (leider), baas, chef
pole:
szef, kierownik, zwierzchnik, naczelnik, zawiadowca, dowódca, wódz
portugale:
chefe, diretor
ruse:
начальник, руководитель, глава
slovake:
predstavený, vedúci
tokipone:
jan lawa
ukraine:
начальник, командир, директор, завідувач, ватажок

estri

serĉi 'estri'
[estr.0i]
(tr)
Esti estro super, regi: rigardinte la okulojn […] de homo, kiu kutimis estri milionojn, la pastro kliniĝis ĝis la tero [16]; li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon Rob ; vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna? – jes, sed neniu povas longe estri ŝin PatrojFiloj ; la diablo […] estras ilin kaj povas pereigi ankaŭ vin [17]. VD:komandi, mastri, direkti, gvidi, regi.
angle:
to lead, be the leader of, be the head of
beloruse:
кіраваць, быць начальнікам, вяршэнстваваць
ĉeĥe:
být představeným, ovládat, velet, vést
ĉine:
带领 [dàilǐng], 导 [dǎo], 領導 [lǐngdǎo]
france:
commander (diriger), diriger (exercer le commandement)
germane:
leiten, vorstehen
hebree:
לנהל
hungare:
vezető, irányító, főnök, vezér
japane:
~の長である [のちょうである], 率いる [ひきいる]
nederlande:
leiden, de leiding hebben over, besturen
pole:
zarządzać, rządzić, kierować, przewodzić, szefować (pot.)
ruse:
управлять, руководить, быть начальником, главенствовать
slovake:
byť na čele, ovládať
tokipone:
lawa
ukraine:
керувати, управляти, бути начальником, очолювати

estrado

serĉi 'estrado'
[estr.0ado]
Ago estri: [li] devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado [18]; Varsovia Akademio de Komputilaj Sciencoj kaj Estrado kaj Administrado [19].
Rim.: Ne konfuzu kun estrad·o.
beloruse:
кіраваньне
ĉeĥe:
estráda, pódium
ĉine:
經營方式 [jīngyíngfāngshì]
france:
direction (action de diriger)
germane:
Leitung
hebree:
דוּכָן
hungare:
vezetés, irányítás
japane:
統率 [とうそつ], 采配 [さいはい]
pole:
zarządzanie, rządy, kierownictwo, przewodnictwo, zwierzchnictwo
ruse:
руководство (действие), управление (действие)
slovake:
vedenie, velenie
ukraine:
естрада, підмостки

*estraro

serĉi 'estraro'
[estr.0aro]
Grupo de homoj, kiuj kune estas la plej alta gvida organo de organizaĵo: ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo? [20]; [ŝi] neniun volis ofendi, precipe sian estraron [21]; la alta estraro […] eldiris la verdikton [22]; koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono [23]; mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli malbona ol jakobeno [24]; pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato [25]; la ŝlosilon […] li transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno FK ; skandalon en Irlando kaŭzis la kandidatigo de iama juĝisto al la estraro de la Eŭropa Investobanko [26]. VD:ĵurio, komisio, komitato, partio1.a, prezidanto
20. La Nova Testamento, Johano 7:26
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
26. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
angle:
board of directors, executive board, board
beloruse:
начальства, кіраўніцтва
ĉeĥe:
předsednictvo, vedení
ĉine:
监事会 [jiānshìhuì]
france:
direction (les dirigeants)
germane:
Vorstand, Leitung
hebree:
הנהלה
hispane:
junta directiva, conjunto de jefes
hungare:
vezetőség, főnökség
ide:
direktanta komitato
japane:
幹部 [かんぶ], 役員会 [やくいんかい], 理事会 [りじかい]
nederlande:
bestuur, directie, raad van bestuur, bestuursorgaan
pole:
zarząd, dyrekcja, kierownictwo, zwierzchnictwo, władza (pot.)
portugale:
diretoria (os dirigentes)
ruse:
начальство, руководство, правление
slovake:
predsedníctvo, predstavenstvo, vrchnosť
ukraine:
правління, керівництво, начальство, старшина

estreco

serĉi 'estreco'
[estr.0eco]
Ordonpovo de estro: Diotrefes […] amas la estrecon inter ili [27]; la patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj [28]; la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco [29].
beloruse:
вяршэнства
ĉeĥe:
vedoucí postavení, vůdcovství
ĉine:
經營方式 [jīngyíngfāngshì]
france:
autorité, direction (pouvoir de diriger)
germane:
Leitung
hungare:
vezetés, irányítás
japane:
威信 [いしん]
pole:
władza, rządy, zwierzchność
ruse:
главенство
slovake:
vedúce postavenie
ukraine:
верховенство

estrigi

serĉi 'estrigi'
[estr.0igi]
Enpostenigi kiel estro: li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis [30]; kial do vi estrigas vin super la komunumo […] [31]? kiun mi estrigu super ili? – estrigu min, sinjoro – diris Domitius QuV . VD:avancigi, enoficigi, instali3, kroni3, plirangigi, promocii1
beloruse:
прызначыць кіраўніком
germane:
als Vorstand einsetzen, die Leitung übergeben

estrarano

serĉi 'estrarano'
[estr.0arano]
Membro de estraro: la ministro pri edukado [estas] estrarano de la separatisma partio [32]; ja dum pli ol 40 jaroj li okupis ŝlosilajn poziciojn […] kiel prezidanto aŭ estrarano de TEJO kaj UEA [33]; la teknikan funkciigon faris [li] kadre de sia agado kiel estrarano de Universala Esperanto-Asocio pri informado [34]; li […] volas silentigi la kritikon per revizio de la interna regularo pri la estraranoj de Japana Banko [35]; estontece 35 % de la estraranoj estu virinoj [36].
32. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
33. Monato, Nikolao Gudskov: Opinioj plej kompetentaj, 2007
34. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, 2004
35. Monato, Hori Jasuo: Prezidanto de la japana centra banko profitis, 2006
36. Monato, Evgeni Georgiev: Koalicia kompromiso, 2011
angle:
board member, director
beloruse:
чалец рады дырэктараў
ĉine:
董事 [dǒngshì], 董事会成员 [dǒngshìhuìchéngyuán]
japane:
役員 [やくいん], 理事 [りじ]
nederlande:
bestuurslid
ukraine:
член правління

administraj notoj