Aldoni tradukojn al ReVo:

1element/o JED

elemento

serĉi 'elemento'
[elemen.0o]
1.
[elemen.0o.de_naturo]
Ĉiu el aro de bazaj partoj aŭ substancoj, el kies kombiniĝoj konsistas la materia naturo:
a)
[elemen.0o.FIL]
FIL Ĉiu el la bazaj ioj (substancoj, fenomenoj), el kiuj, laŭ kredo de la antikvuloj, konsistas aŭ estas farita la universo: grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron; la ĉina medicino klasifikas ĉiujn aferojn laŭ la kvin elementoj – metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero [1]; potenco kiu povas venki eĉ la praelementon, la fajron [2].
b)
[elemen.0o.medio]
Natura medio kiun konsistigas tia elemento1.a: en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos [3]; la akvo ekkovris al ili la kapon, […] ili sentis sin bone en la malseka elemento [4]; (figure) la societo babiladis pri […] vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento [5].
c)
[elemen.0o.kataklismo]
Natura forto perceptata kiel manifestigo de elementoj1.a (ventego, inundo, incendio, tertremo, erupcio ktp) kiel nehaltigebla kaj superhoma detrua natura fenomeno: la patrino […] provis gardi ilin kontraŭ la furiozantaj naturelementoj [6]; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj [7].
d)
[elemen.0o.KEM]
KEM Substanco supozata simpla, kaj konsistanta el samsubstancaj eroj: ne ĉiuj izotopoj de ĉiuj elementoj estas stabilaj [8]; per spektroskopio, astronomoj eĉ kapablas analizi, kiaj elementoj troviĝas sur tiuj planedoj, kaj ĉu ili posedas akvon [9]. ĥemiaj elementoj
URL: perioda tabelo de ĥemiaj elementoj
2.
[elemen.0o.de_sistemo]
Ĉiu el la bazaj konsistigaj partoj formantaj sistemon (abstraktan: teorion aŭ konkretan: aparaton), ideon, verkon ktp: la elementoj de elektra pilo; kompatemaj manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco Marta ; via voĉo kiaj viaj okuloj: […] tiuj du elementoj al mi sufiĉas, por ke mi rekonu homon [10]; alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj [11]; oni kelkfoje povas eviti konfuzon […] se oni faras tute, tute malgrandan paŭzeton inter la ĉefelemento kaj la flankelemento [12]; pro la karaktero de la parolarto, en kiu troviĝas tri elementoj, nome la oratoro, la publiko kaj la parolado mem, estas plej logike, ke la retoriko, do la teorio pri la parolarto, sekvu la saman dividon [13]; lingvo de Parizo, […] estas influata ne nur de la diversaj popollingvoj de Francio, sed ankaŭ de tute fremdaj, precipe ĝermanaj, elementoj [14]; lernolibro pri maŝinelementoj [15]; ĉu en miaj paroloj vi ne trovos elementojn por via defendo [16]; oni ne devas uzi, por juĝi liajn agojn, la samajn moralajn elementojn, kiel por aliaj homoj [17]; elementoj fizikaj kaj moralaj ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiun konsumadis kaj malfortigadis ŝian korpon Marta ; la konkreta karaktero de iu socia grupo dependas de multaj elementoj kaj eksteraj (la ĉirkaŭanta naturo) kaj internaj (la sociaj institucioj, kreitaj en la grupo mem en la daŭro de ĝia evoluo) [18]; la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj rasoj kaj nacioj [19]; en Glagolico […] la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda [20]; la proceso kontraŭ la generaloj estis ŝlosila elemento por alproksimigi Kroation al la komuna eŭropa familio [21].
a)
[elemen.0o.PED]
PED Ĉiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi: elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko; studadi la unuajn elementojn de la muziko [22]; donu al la junulo pere de instruado ĉiujn elementojn, kiujn li bezonos [23]. VD:aboco3, rudimento
b)
[elemen.0o.de_verko]
Ĉiu el la partoj, el kiuj komponiĝas artverko laŭ certaj principoj: la rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo [24]; Frederiko promenadis laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la malnova konstruaĵo, studante tre atente ĉiujn arĥitekturajn elementojn, ornamaĵojn, kornicojn, balkonojn kaj elstaraĵojn [25]; la ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo [26].
VD:aspekto2, ingredienco, konsistaĵo
3.
[elemen.0o.de_aro]
Ĉiu unuopa ero de ia aro, socio ktp: la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta elemento Metrop ! en la landon alfluis fremdaj elementoj [27]; vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj […] kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi [28]?
a)
[elemen.0o.MAT]
MAT[29] Ĉiu el la objektoj apartenantaj al aro: la aro signita per {a,b} enhavas du elementojn; la nombro π estas elemento de la aro de reeloj. VD:aparteni
b)
[elemen.0o.matrico]
MAT[30] (de (n,p)-matrico) Termo, koeficiento: (n,p)-matrico enhavas np elementojn; ĉiuj elementoj de nulmatrico egalas al 0.
Rim.: Tiu internacia termino troviĝas ankaŭ en [31]. Estas la sama problemo kun ĝi, kiel estas kun „vico“, „opo“, „familio“ aŭ „polinomo“: la naciaj lingvoj uzas preskaŭ indiferente, sed nekohere inter si, terminojn de la tipo „termo“, „elemento“, „koeficiento“, „membro“ ks. „Elemento“ estas aparte malbonvena pro ĝia kolizio kun la arteoria senco, des pli ke gravas ne konfuzi opon aŭ matricon kun aro. „Termo“ ne plaĉas al la ĝerman- kaj slav-lingvanoj pro ĝia troa ligiteco kun adicio, same kiel aliajn ŝokus „faktoro“, dum ili facilanime akceptas „koeficiento“. Tamen ĉi-lasta ĝuste ŝokas, kiam ne plu klare aperas, al kiu grando, ĝi multiplike aplikiĝas (do uzi ĝin por matrico implicite resendas al „matrico de lineara ekvaciaro“, kio estas nur unu aplikkampo de matricoj). „Membro“, „ano“ aŭ eĉ „ero“, povus esti solvoj al tiu problemo, sed ŝajne ne estas uzataj.
1. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „ĉina medicino“, p. 274a
2. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
3. La Nova Testamento, II. Petro 3:10
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. Monato, Julia Sigmond: Cent fabeloj, 2015
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, dorna vojo de la honoro
8. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 2011
9. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio, 2013
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
11. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
15. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
17. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
20. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
21. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013
22. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
23. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
24. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
25. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
26. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo
28. La Nova Testamento, Galatoj 4:9
29. Plena Ilustrita Vortaro, aro
30. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14 (de determinanto)
31. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 25
afrikanse:
element
albane:
element
amhare:
ንጥረ ነገር
angle:
element 2.a element, foundation 2. component, element 3.a element (of a set) 3.b element (of a matrix), coefficient (of a matrix), entry (of a matrix)
arabe:
عنصر
armene:
տարր
beloruse:
1.a элемэнт, стыхія 1.b стыхія 1.c стыхія 1.d элемэнт 2.a элемэнт, аснова, пачатак 2.b элемэнт, складнік 3.a элемэнт 3.b элемэнт (матрыцы), кампанэнт (матрыцы), каэфіцыент (матрыцы)
bengale:
উপাদান
birme:
ဓါတ်
bosne:
element
ĉeĥe:
živel, dílec, element, prvek
ĉine:
因素 [yīnsù], 成份 [chéngfèn], 素 [sù], 元素 [yuánsù]
dane:
elementet
estone:
element
eŭske:
elementu
filipine:
elemento
france:
élément ŝlosila ~o: élément-clé . 3.a élément (d'un ensemble) 3.b élément (d'une matrice), coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice)
galege:
elemento
germane:
Element 1.d chemisches Element ŝlosila ~o: Schlüsselelement. 2. Baustein, elementarer Bestandteil 3.a Element (einer Menge) 3.b Element (einer Matrix), Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix)
guĝarate:
તત્વ
haitie:
eleman
haŭse:
kashi
hinde:
तत्व
hispane:
elemento
hungare:
elem
igbe:
mmewere
irlande:
eilimint
islande:
þáttur
japane:
要素 [ようそ]
jave:
unsur
jide:
עלעמענט
jorube:
ano
kanare:
ಅಂಶ
kartvele:
ელემენტი
kazaĥe:
элемент
kimre:
elfen
kirgize:
элемент
kmere:
ធាតុ
koree:
요소
korsike:
elimentu
kose:
isiqalelo
kroate:
element
kurde:
pêve
latine:
aliquid
latve:
elements
laŭe:
ອົງປະກອບຂອງ
litove:
elementas
makedone:
елемент
malagase:
singa
malaje:
elemen
malajalame:
മൂലകം
maorie:
huānga
marate:
घटक
monge:
keeb
mongole:
элемент
nederlande:
element
nepale:
तत्व
njanĝe:
amafotokozera
okcidentfrise:
elemint
panĝabe:
ਤੱਤ
paŝtue:
عنصر
pole:
1.a pierwiastek, żywioł 1.b żywioł 1.c żywioł 1.d pierwiastek 2.a element, podstawa 3.a element (zbioru) 3.b element (macierzy), współczynnik (macierzy)
portugale:
elemento 1.d elemento 2.a elemento 3.a elemento
ruse:
1.a элемент, стихия 1.b стихия 1.c стихия 1.d элемент 2.a основа, начаток, азы 3.a элемент (множества) 3.b элемент (матрицы), компонента (матрицы)
samoe:
tōtōga
sinde:
هدايت
sinhale:
මූලද්රව්යය
skotgaele:
eileamaid
slovake:
prvok, prvotná látka, prírodný živel
slovene:
elementa
ŝone:
eremendi
sote:
elements
sunde:
unsur
svahile:
kipengele
taĝike:
элемент
taje:
องค์ประกอบ
tamile:
உறுப்பு
tatare:
элемент
telugue:
మూలకం
turke:
1.d element
ukraine:
елемент
urdue:
عنصر
vjetname:
yếu tố
zulue:
isici

elementa

serĉi 'elementa'
[elemen.0a]
1.
[elemen.0a.nemalkomponebla]
Konsistiga kaj simpla, nemalkomponebla: la elementaj korpoj; li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj [32]; en iliaj lingvoj ofte mankas nomoj eĉ por elementaj koloroj [33].
2.
[elemen.0a.baza]
Rilata al elemento1.a aŭ elemento1.b: la elementaj fortoj de la vivo; inundoj, uraganoj kaj aliaj elementaj katastrofoj; (figure) mia ĝojo […] per elementa forto disrompis la barilojn [34]; [al] la rozakrucanoj [iuj] atribuis […] la povon aliigi metalojn, superregi elementajn spiritojn […] [35].
3.
[elemen.0a.komenca]
Fundamenta, baza, plej simpla, unuagrada: elementaj lecionoj de pentrado Marta ; Esperanto estas instruata en aro da elementaj (vd bazlernejo), mezgradaj kaj superaj lernejoj kaj universitatoj [36]; milionoj da homoj malfacile batalas […] por la plej elementa homa libereco [37]; ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco [38]; tiu ĉi libreto estas […] nur elementa kaj enkonduka [39]; post la elementaj klarigoj de Johano li provis solvi la taskojn sen helpo [40].
angle:
basic, elemental
beloruse:
элемэнтарны
ĉeĥe:
elementární, základní
ĉine:
自然力 [zìránlì], 不可抗拒 [bùkěkàngjù], 基本 [jīběn]
france:
élémentaire
germane:
elementar
hebree:
יסודי
hispane:
elemental
hungare:
elemi, elementáris
japane:
初歩的な [しょほてきな], 基本的な [きほんてきな], , 元素の [げんその], 要素の [ようその]
nederlande:
elementair
pole:
elementarny
ruse:
1. элементарный 2. стихийный 3. начальный
slovake:
elementárny, prvopočiatočný, základný
ukraine:
елементний, елементарний, початковий

elemente

serĉi 'elemente'
[elemen.0e]
Simple, baze: la personeco, kvankam nur elemente konata, pli klare konturiĝis [41].
angle:
elementarily, basically, simply, fundamentally
beloruse:
элемэнтарна, проста
germane:
elementar
hebree:
ביסודיות
hungare:
elemien
nederlande:
eenvoudig
pole:
elementarnie
ruse:
элементарно
ukraine:
елементарно

parolelemento PIV1

serĉi 'parolelemento'
[elemen.parol0o]
[elemen.parol0o.GRA]
GRA Baza vortospeco, ariganta vortojn laŭ unuecaj funkcioj gramatikaj (kapablo servi kiel iuj frazpartoj, ekzemple kiel subjekto por substantivo), morfologiaj (fleksia sistemo: deklinacio ĉe la substantivoj, konjugacio ĉe la verboj ktp), ĝenerala ĉefkoncepto semantika (agoj ĉe la verboj, objektoj ĉe la substantivoj).
Rim.: La terminoj „parolelemento“ kaj „vortospeco“ ofte estas uzataj sinonime, tamen laŭ sia konstruo la unua implicas elementan simplecon, purecon, dum „vortospeco“ povas esti hibrida, malsimpla. En Esperanto do la substantivoj, adjektivoj, verboj, adverboj estas tipaj parolelementoj, dum la pronomoj aŭ la nombronomoj aŭ la tabelvortoj estas malsimplaj kaj neunuecaj vortospecoj (ekzemple, komparu senkazan numeralon „tri“ kun substantivaj nombronomoj „miliono“ kaj „dekono“). [Sergio Pokrovskij]
angle:
part of speech
beloruse:
часьціна мовы
france:
partie du discours
germane:
Redeteil, lexikalische Kategorie
hebree:
אלמנט דיבור
hungare:
beszédelem, szófaj
japane:
品詞 [ひんし]
pole:
część mowy
ruse:
часть речи
ukraine:
частина мови

administraj notoj

parol~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.