*konsisti
(ntr)
- 1.
- Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [1]; el dudek geroj konsistu la siklo [2]; rondeto, konsistanta el ne malpli ol 10 personoj [3]; la regimento konsistis el du mil homoj Kandid ; ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando [4]; lingvo konsistas ne sole el gramatiko EE ; lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, EE ; ĉiuj milionoj konsistas el milonoj PrV .
- 2.
- Havi kiel ĉefan, kernan parton: vidu, en kio konsistas lia granda forto [5]; laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia [6]; [ilia] tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon [7]; la unuaj dek jaroj […] konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado [8]; mi vidis Parizon, ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj: ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin Kandid .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:25
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:5
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:25
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:5
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
- angle:
- consist
- beloruse:
- складацца
- ĉeĥe:
- sestávat, skládat se, skládat se z ...
- ĉine:
- 包括 [bāokuò] 1. 考試通過 [kǎoshìtōngguò]
- france:
- être composé de, consister en, être constitué de
- germane:
- 1. bestehen (aus), beschaffen sein (aus) 2. bestehen (in)
- hispane:
- consistir
- itale:
- consistere
- japane:
- ~から成り立つ [からなりたつ], ~でできている, ~にある
- nederlande:
- bestaan (uit, in)
- pole:
- składać się
- portugale:
- consistir
- rumane:
- consta
- ruse:
- состоять (из чего-л.)
- slovake:
- pozostávať, skladať sa
konsisto
- Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: io […] de miksita konsisto [9]; krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo Kandid ; eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj EE ; viroj kun via spirita konsisto neniel povas kompreni la animpozicion de […] virinoj Iŝtar ; de la talento de la oratoro dependas ĉu, konsidere la konsiston de la aŭdantaro, li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj Ret . aranĝo, konsistenco, organizo, strukturo1
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:41
- beloruse:
- склад
- ĉeĥe:
- sestava, složení
- ĉine:
- 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù], 核心部件 [héxīnbùjiàn], 質量 [zhìliàng], 格局 [géjú], 一致性 [yīzhìxìng]
- france:
- composition (organisation), organisation
- germane:
- Beschaffenheit, Konsistenz, Zusammensetzung
- hispane:
- consistencia
- japane:
- 構成 [こうせい], 組成 [そせい]
- nederlande:
- samenstelling
- pole:
- skład
- rumane:
- compoziție, constituție
- ruse:
- состав
- slovake:
- zloženie
konsista
- Konsistiga; de ia konsisto: la apartaj konsistaj partoj de la vortoj FK ; tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la aĉetantoj Marta ; tiu rezigno […] estas unu el la konsistaj ecoj de la oratora kuraĝo Ret ; nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia Ret . tektona1
- beloruse:
- складаючы
- ĉeĥe:
- složený
- france:
- constitutif
- germane:
- bildend
- hispane:
- constituyente
- japane:
- 構成する [こうせいする]
- pole:
- składowy
- rumane:
- constituent
- ruse:
- составной, составляющий
- slovake:
- zložený
konsistaĵo
- Konsistiga parto: li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj [de la ensorĉilo], kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado [10]; verda teo enhavas substancon, nomatan „EGCG“ (epigalokateĥino-3-galato), kiu estas unu el la konsistaĵoj de kateĥino [11]; la 40-metra areo kun la tomboj estos ĉirkaŭbetonita [kaj] fariĝos konsistaĵo de la nova konstruaĵo [12]. ingredienco, komponanto2.aelemento2ero, fragmento, parto1, peco2
10.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
11. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
12. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
11. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
12. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
- beloruse:
- складовая частка, складнік
- ĉine:
- 成分 [chéngfèn], 成份 [chéngfèn], 元件 [yuánjiàn], 配料 [pèiliào], 塔内构件 [tǎnèigòujiàn], 制作材料 [zhìzuòcáiliào]
- france:
- composant, constituant, ingrédient
- germane:
- Bestandteil, Zutat, Inhaltstoff, Ingredienz
- hispane:
- componente
- itale:
- componente, costituente, ingrediente
- japane:
- 構成要素 [こうせいようそ]
- pole:
- składnik, komponent
- rumane:
- element, component
- ruse:
- составная часть
konsistigi
- 1.
- Estigi, kuniĝante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas [malmulte] FK ; ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se necese ĉasantaron Kandid ; la ĉefaj pastroj […] kune konsistigis la plej grandan kaj la efektivan potencon de la regno Iŝtar ; sep membroj konsistigas la Gvidan Komitaton EeP .
- 2.
- Doni al tutaĵo, partoprenante ĝin, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: ne estis facile iri al Kajeno […] profundegoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn Kandid ; alproksimiĝis la karnavalo, kiu konsistigas unu el la plej longaj inter la libertempoj en Brazilo Kon11 . konstitui
- beloruse:
- складаць, фармаваць
- ĉeĥe:
- skládat, tvořit, utvářet, zakládat
- ĉine:
- 构成 [gòuchéng], 占 [zhàn], 結成 [jiéchéng]
- france:
- composer (constituer), constituer
- germane:
- 1. bilden, formen 2. bilden, ausmachen (bilden)
- itale:
- costituire
- japane:
- 構成する [こうせいする], ~となる
- nederlande:
- 1. uitmaken 2. vormen
- pole:
- konstytuować
- rumane:
- constituie, forma
- ruse:
- составлять
- slovake:
- zakladať, zložiť, zostaviť