konsistenco
- Fizika strukturo de solida, amorfa aŭ likva substanco, karakterizata per tiaj ecoj, kiel moleco, rigideco, elasto, viskozeco, kompakteco ktp: la konsistenco de koto, butero, ĵeleo, granito, lakto; konsistenco likva, pasta, elasta, spongeca, kompakta; boligi sukon ĝis la konsistenco de densa siropo; alŝutu al la spicita legomkaĉo farunon por ricevi konsistencon de pasto [1]. teksturo
Rim.:
Oni ne uzu „konsistenco“n por esprimi ideon de
harmonia, konsekvenca, senkontraŭdira tuto: ĉi tiun ideon en
Esperanto tradicie esprimas kohero.
Ekz-e al la angla „consistent theory“ respondas
„kohera teorio“.
[Sergio Pokrovskij]
1.
J. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj,
Vegetarismo: komforto sen perforto
- beloruse:
- кансыстэнцыя
- ĉeĥe:
- konzistence
- ĉine:
- 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù], 質量 [zhìliàng], 一致性 [yīzhìxìng]
- france:
- consistence
- germane:
- Konsistenz, Beschaffenheit
- hungare:
- állag, konzisztencia
- nederlande:
- consistentie, dichtheid
- pole:
- konsystencja
- portugale:
- consistência
- rumane:
- consistență
- ruse:
- консистенция
- slovake:
- konzistencia