konsistenc/o PIV1 konsistencoserĉi 'konsistenco' [konsistenc.0o] [konsistenc.0o.SUB] Fizika strukturo de solida, amorfa aŭ likva substanco, karakterizata per tiaj ecoj, kiel moleco, rigideco, elasteco, viskozeco, kompakteco ktp: boligi sukon ĝis la konsistenco de densa siropo; alŝutu al la spicita legomkaĉo farunon por ricevi konsistencon de pasto [1]; nuksa lakto […] similas al besta lakto laŭ koloro, konsistenco, iom laŭ gusto [2]; la konsistenco de koto, butero, ĵeleo, granito, lakto; konsistenco likva, pasta, elasta, spongeca, kompakta. konsisto, teksturo Rim.: Oni ne uzu „konsistenco“n por esprimi ideon de harmonia, konsekvenca, senkontraŭdira tuto: ĉi tiun ideon en Esperanto tradicie esprimas kohero. Ekz-e al la angla „consistent theory“ respondas „kohera teorio“. [Sergio Pokrovskij] 1. J. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj, Vegetarismo: komforto sen perforto2. Nuksa lakto beloruse: кансыстэнцыя ĉeĥe: konzistence ĉine: 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù], 質量 [zhìliàng], 一致性 [yīzhìxìng] france: consistence germane: Konsistenz, Beschaffenheit hungare: állag, konzisztencia nederlande: consistentie, dichtheid pole: konsystencja portugale: consistência rumane: consistență ruse: консистенция slovake: konzistencia administraj notoj