Aldoni tradukojn al ReVo:

*konsist/i UV

*konsisti

serĉi 'konsisti'
[konsis.0i]
(ntr)
1.
[konsis.0i.el]
Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [1]; el dudek geroj konsistu la siklo [2]; rondeto, konsistanta el ne malpli ol 10 personoj [3]; la regimento konsistis el du mil homoj Kandid ; ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando [4]; lingvo konsistas ne sole el gramatiko EE ; lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, EE ; ĉiuj milionoj konsistas el milonoj PrV .
2.
[konsis.0i.en]
Havi kiel ĉefan, kernan parton: vidu, en kio konsistas lia granda forto [5]; laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia [6]; [ilia] tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon [7]; la unuaj dek jaroj […] konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado [8]; mi vidis Parizon, ĝi konsistas el ĉiuj tiuj ecoj: ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu trovas ĝin Kandid .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:25
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:5
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aÅ­gusto 1907
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
angle:
consist
beloruse:
складацца
ĉeĥe:
sestávat, skládat se, skládat se z ...
ĉine:
包括 [bāokuò] 1. è€ƒè©¦é€šéŽ [kǎoshìtōngguò]
france:
être composé de, consister en, être constitué de
germane:
1. bestehen (aus), beschaffen sein (aus) 2. bestehen (in)
hispane:
consistir
itale:
consistere
japane:
~から成り立つ [からなりたつ], ~でできている, ~にある
nederlande:
bestaan (uit, in)
pole:
składać się
portugale:
consistir
rumane:
consta
ruse:
состоять (из чего-л.)
slovake:
pozostávať, skladať sa

konsisto

serĉi 'konsisto'
[konsis.0o]
[konsis.0o.KOMUNE]
Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: io […] de miksita konsisto [9]; krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo Kandid ; eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj EE ; viroj kun via spirita konsisto neniel povas kompreni la animpozicion de […] virinoj Iŝtar ; de la talento de la oratoro dependas ĉu, konsidere la konsiston de la aŭdantaro, li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj Ret . VD:aranĝo, konsistenco, organizo, strukturo1
beloruse:
склад
ĉeĥe:
sestava, složení
ĉine:
質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù], 核心部件 [héxīnbùjiàn], 質量 [zhìliàng], 格局 [géjú], 一致性 [yīzhìxìng]
france:
composition (organisation), organisation
germane:
Beschaffenheit, Konsistenz, Zusammensetzung
hispane:
consistencia
japane:
構成 [こうせい], 組成 [そせい]
nederlande:
samenstelling
pole:
skład
rumane:
compoziție, constituție
ruse:
состав
slovake:
zloženie

konsista

serĉi 'konsista'
[konsis.0a]
[konsis.0a.KOMUNE]
Konsistiga; de ia konsisto: la apartaj konsistaj partoj de la vortoj FK ; tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la aĉetantoj Marta ; tiu rezigno […] estas unu el la konsistaj ecoj de la oratora kuraĝo Ret ; nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia Ret . VD:tektona1
beloruse:
складаючы
ĉeĥe:
složený
france:
constitutif
germane:
bildend
hispane:
constituyente
japane:
構成する [こうせいする]
pole:
składowy
rumane:
constituent
ruse:
составной, составляющий
slovake:
zložený

konsistaĵo

serĉi 'konsistaĵo'
[konsis.0ajxo]
[konsis.0ajxo.KOMUNE]
Konsistiga parto: li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj [de la ensorĉilo], kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado [10]; verda teo enhavas substancon, nomatan „EGCG“ (epigalokateĥino-3-galato), kiu estas unu el la konsistaĵoj de kateĥino [11]; la 40-metra areo kun la tomboj estos ĉirkaŭbetonita [kaj] fariĝos konsistaĵo de la nova konstruaĵo [12]. SIN:ingredienco, komponanto2.aVD:elemento1, ero, fragmento, parto1, peco2
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
11. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
12. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
beloruse:
складовая частка
ĉine:
成分 [chéngfèn], 成份 [chéngfèn], 元件 [yuánjiàn], 配料 [pèiliào], 塔内构件 [tǎnèigòujiàn], 制作材料 [zhìzuòcáiliào]
france:
composant, constituant, ingrédient
germane:
Bestandteil, Zutat, Inhaltstoff, Ingredienz
hispane:
componente
itale:
componente, costituente, ingrediente
japane:
構成要素 [こうせいようそ]
pole:
składnik, komponent
rumane:
element, component
ruse:
составная часть

konsistigi

serĉi 'konsistigi'
[konsis.0igi]
1.
[konsis.0igi.kune]
Estigi, kuniĝante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas [malmulte] FK ; ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se necese ĉasantaron Kandid ; la ĉefaj pastroj […] kune konsistigis la plej grandan kaj la efektivan potencon de la regno Iŝtar ; sep membroj konsistigas la Gvidan Komitaton EeP .
2.
[konsis.0igi.esence]
Doni al tutaĵo, partoprenante ĝin, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: ne estis facile iri al Kajeno […] profundegoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn Kandid ; alproksimiĝis la karnavalo, kiu konsistigas unu el la plej longaj inter la libertempoj en Brazilo Kon11 . SIN:konstitui
beloruse:
складаць, фармаваць
ĉeĥe:
skládat, tvořit, utvářet, zakládat
ĉine:
构成 [gòuchéng], 占 [zhàn], 結成 [jiéchéng]
france:
composer (constituer), constituer
germane:
1. bilden, formen 2. bilden, ausmachen (bilden)
itale:
costituire
japane:
構成する [こうせいする], ~となる
nederlande:
1. uitmaken 2. vormen
pole:
konstytuować
rumane:
constituie, forma
ruse:
составлять
slovake:
zakladať, zložiť, zostaviť

administraj notoj