*diferenc/i UV *diferenci serĉi 'diferenci' [difere.0i] (ntr) [difere.0i.KLA] Esti malsama: per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, ho belulino [1]? la najbaraj landoj diferencis […] en ĉiuj rilatoj [2]; konstruita en la stilo ĥaldea [ĝi] tute diferencis de la egiptaj temploj [3]; ĉiuj similas unu alian […] kaj diferencas nur per la mezuroj [4]; tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo Marta ; se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj [5]? pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto [6]; la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura [7]; sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro PrV . egalidekliniĝi, distingiĝi, devii, diverĝi, diversi, kontrasti, varii 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 5:92. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912 afrikanse: verskil albane: ndryshoj amhare: ይለያል angle: to differ arabe: اختلف armene: տարբերվել azerbajĝane: fərqlənir beloruse: розьніцца, адрозьнівацца bengale: পৃথক birme: ကွဲပြားခြားနား bosne: razlikuju ĉeĥe: lišit se, rozlišovat se, tvořit rozdíl ĉine: 相差 [xiāngchà], 有分歧 [yǒufènqí] dane: afvige estone: erinevad eŭske: datoz filipine: mag-iba france: différer, être différent galege: diferir germane: abweichen, sich unterscheiden, differieren guĝarate: અલગ haitie: diferan haŭse: bambanta hebree: להיות שונה hinde: अलग igbe: iche internaci-signolingve: irlande: difriúil islande: mismunandi japane: 異なる [ことなる] jave: beda-beda jide: אַנדערש זייַן jorube: yato kanare: ಭಿನ್ನವಾಗಿರುತ್ತವೆ kartvele: განსხვავდება kazaĥe: әр түрлі kimre: yn wahanol kirgize: ар кандай kmere: ខុសគ្នា koree: 차이 korsike: differ kose: kwahluka kroate: razlikuju kurde: cuda latine: differunt latve: atšķiras laŭe: ຄວາມແຕກຕ່າງກັນ litove: skiriasi makedone: разликуваат malagase: mitovy malaje: berbeza malajalame: ഭിന്നത malte: differenti maorie: rerekē marate: भिन्न monge: txawv mongole: өөр өөр nepale: फरक njanĝe: amasiyana okcidentfrise: ferskille panĝabe: ਵੱਖਰੇ ਹਨ paŝtue: توپير لري pole: różnić się, odróżniać się, wyróżniać się portugale: diferir, ser diferente ruande: bitandukanye ruse: различаться, разниться, отличаться samoe: eseese signune: d@39- sinde: اختلاف sinhale: වෙනස් skotgaele: eadar-dhealaichte slovake: rozlišovať sa, tvoriť rozdiel slovene: razlikujejo somale: kala duwan ŝone: wakasiyana sote: fapana sunde: béda svahile: tofauti taĝike: фарқ taje: แตกต่าง tamile: வேறுபடுகின்றன tatare: төрле telugue: తేడా ukraine: відрізняються urdue: اختلاف uzbeke: farq vjetname: khác nhau zulue: ihluke diferencaserĉi 'diferenca' [difere.0a] [difere.0a.KLA] Malsama: ni ne devas tiel severe juĝi homojn tiel diferencajn de ni, tute diferencajn [8]; la fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj [9]; Rika tamen aĉetas tri [fajfilojn] de diferenca longeco [10]; kiel diferenca ŝi estas de mi [11]! io diferenca (aparta) kaj stranga estas en ilia morto [12]; pli-malpli diferencaj opinioj pri negravaj detaloj, sed preskaŭ la sama fundamenta koncepto [13]; diversaj juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado [14]; kun la evoluo de la homaro […] en diferencajn kaj poste eĉ antagonismajn klasojn, rompiĝis ankaŭ la lingvo [15]. egalaalia, diversa, fremda, malproksima, speciala 8. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III9. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IX12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIX13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III14. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: different beloruse: розны, адрозны ĉeĥe: odlišný, rozdílný ĉine: 参 [cān], 时大时小 [shídàshíxiǎo], 悬殊 [xuánshū] france: différent germane: unterschiedlich, abweichend, differierend hebree: שונה hispane: diferente japane: 違った [ちがった], 異なった [ことなった] pole: różny, odmienny, inny ruse: разный, отличающийся slovake: odlišný, rozdielny tibete: ཁག་ཁག་ diferencoserĉi 'diferenco' [difere.0o] 1.[difere.0o.KLA] Malsameco: la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj [16]; estas dezirinde fari diferencon (distingon) inter la ambaŭ kazoj [17]; ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj [18]; vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li [19]; por la amo ne ekzistas diferenco [20]; ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon [21]; la preleginto prezentis […] la strukturan diferencon inter UN kaj Ligo de Nacioj [22]; inter scii kaj fari estas diferenco [23]; malgraŭ diverssenco ne estas diferenco (t.e. homonimo) [24]. distanco, diverseco, malkonsento, nuanco 2.[difere.0o.MAT] a)[difere.0o.subtraho] [25] Rezulto de subtraho: la diferenco inter 10 kaj 6 estas 4. Rim.: Bricard sugestas, ke laŭ ĝia signo eblas nomi la diferencon „manko“ aŭ „troo“. Oni ĉiuokaze ne imitu iujn naciajn lingvojn, kiuj parolas pri la „resto“ de subtraho. b)[difere.0o.progresio] (de aritmetika progresio) La konstanta diferenco 2.a inter ĉiu termo de ĝi kaj la antaŭa. Rim.: Ĉi tiu termino estas paralela al „kvociento de geometria progresio“, tamen ni ne trovis fonton por ĝi. Bricard [26] ambaŭokaze uzas la francecan „racio“, kiu ne enradikiĝis. c)[difere.0o.de_aroj] [27] (inter aroj `bb E` kaj `bb F`) Aro, konsistanta el la elementoj de `bb E`, kiuj ne apartenas al `bb F`: la diferencon inter `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E-bb F` aŭ `bb E\\bb F` (legu: e minus fo); la diferenco inter la aro de reeloj kaj tiu de racionaloj estas la aro de neracionaloj; la diferencon `(bb E uu bb F)\\(bb E nn bb F)` oni nomas simetria diferenco de `bb E` kaj `bb F` kaj signas per `bb E /_\ bb F` (legu: e delta fo). 16. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 5:1119. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:1820. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ne Estas Diferenco25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 926. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 1027. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §79 angle: 2.a difference (in subtraction) 2.b difference (of an arithmetic progression) 2.c difference (of sets E and F) simetria ~o: symmetric[al] difference. beloruse: 1. розьніца, адрозьненьне 2.a рознасьць 2.b рознасьць (арытмэтычнай прагрэсіі) 2.c рознасьць (мностваў) simetria ~o: сымэтрычная рознасьць. bulgare: 1. разлика ĉeĥe: rozdíl, diference 1. rozdíl ĉine: 1. 差异 [chāyì], 差分 [chāfēn], 差距 [chājù], 区别 [qūbié] france: 1. différence (ce qui distingue) 2.a différence (de deux nombres) 2.b raison (d'une progression arithmétique) 2.c différence (entre les ensembles E et F) simetria ~o: différence symétrique. germane: 1. Unterschied, Abweichung 2.a Differenz (bei der Subtraktion) 2.b Differenz (einer arithmetischen Progression) 2.c Differenz (von Mengen E und F) simetria ~o: symmetrische Differenz. 2. Differenz hebree: הֶבדֵל hispane: diferencia japane: ちがい, 差異 [さい], 相違 [そうい], 差 [さし] pole: 1. różnica, odmienność 2.a różnica (liczb) 2.b różnica (ciągu arytmetycznego) 2.c różnica (zbiorów) simetria ~o: różnica symetryczna. ruse: 1. различие, разница 2.a разность 2.b разность (аригметической прогрэссии) 2.c разность (множеств A и B) simetria ~o: симметрическая разность. slovake: odlišnosť, rozdiel tibete: ཁྱད་པར་ tokipone: 1. ante ukraine: різниця, розходження diferencigiserĉi 'diferencigi' [difere.0igi] (tr) 1.[difere.0igi.sxangxi] Igi malsamaj, apartaj: Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj, nur kelkaj tagoj ilin diferencigas [28]; la trafiko diferencigis ilin unu de la alia [29]. apartigi, dividi1 2.[difere.0igi.KLA] Distingi, malkonfuzi; evidentigi diferencon: vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo [30]; antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, […] malfacile bone ĝin diferencigi [31]; sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu [32]; multo da vortoj […] fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia [33]. 28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria29. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 10:1031. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro32. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua33. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V angle: 1. to differentiate 2. to distinguish beloruse: адрозьніваць ĉeĥe: diferencovat, odlišit, rozlišovat, činit rozdíl ĉine: 不同寻常 [bùtóngxúncháng], 有区别 [yǒuqūbié], 辩别 [biànbié], 辨 [biàn] france: 1. rendre différents 2. différencier (distinguer), distinguer germane: unterscheiden 1. trennen 2. auseinander halten hebree: להבדיל japane: 差をつける [さをつける], 区別する [くべつする] pole: 1. wyróżniać 2. odróżniać ruse: различать, отличать slovake: rozlišovať, rozoznať, rozpoznať ukraine: розрізняти, відрізняти, розпізнавати diferencigiloserĉi 'diferencigilo' [difere.0igilo] [difere.0igilo.KLA] Eco per kiu oni povas diferencigi: ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo [34]. distingilo, karakterizo, trajto 34. Z. Tišljar: Eŭropa identeco, 1998 angle: distinction, differentiation beloruse: адзначальная прымета, асаблівая рыса, адзнака pole: wyróżnik sendiferencaserĉi 'sendiferenca' [difere.sen0a] [difere.sen0a.KLA] Prezentanta nenian diferencon: aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn... [35]; justo kaj vero estas en lia spirito du sinonimaj vortoj, kiujn li sendiference uzas unu por la alia [36]; kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon, gondoliston [37]; ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo [38]. egala, indiferenta, sama, simila 35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3036. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado37. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV38. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II angle: undifferentiated beloruse: індыфэрэнтны, аднакавы, аднастайны ĉeĥe: nerozdílný france: indifférent, indifférencié pole: nieodróżnialny, identyczny, tożsamy slovake: nerozdielny diference deserĉi 'diference de' [difere.0ede] (prepoziciaĵo) [difere.0ede.KOMUNE] Malsame, malsimile al, kontraste al: diference de prakrito, lingvo popola, „pleba“, Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj [39]; tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvoformiĝo en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia, kvankam kondiĉita [40]; la alia ekzemplo koncernas sukcesan laboron sur loka nivelo en lando, kiu, diference de Bulgarujo, estas unu el la grandpotencoj [41]. 39. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto40. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto41. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974 angle: different from, unlike, differently than beloruse: у адрозьненьне ад france: à la différence de pole: w odróżnieniu od (kogoś, czegoś), w przeciwieństwie do (kogoś, czegoś) administraj notoj