karakterizi
(tr)
- 1.
- Prezenti, priskribi la karakteron de io aŭ iu: delonge establiĝis la kutimo karakterizi diversajn grupojn da verkistoj per la esprimo „skolo“ [1]; la rolo de Zamenhof […] de tiu tempo apartenis jam al historio, jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon […] malakceptante […] la tutan politike-filozofian idearon [2]; ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno [3]. atribui3, emfazi3, skizi, specifi
- 2.
- Konsistigi, estigi la karakteron, tipan econ, de io: la paleozoikon, ĝis antaŭ ĉ. 170 jarmilionoj, karakterizas senvertebruloj, fiŝoj kaj amfibioj [4]; kun obstino, kiu karakterizas la maljunulojn [5]; la nunan tumulton karakterizis flama, minaca indigno [6]. distingi, marki, signi, stampi
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. Ernest Drezen: Zamenhof, Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
2. Ernest Drezen: Zamenhof, Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
- angle:
- 1. to characterize (usone), characterise (brite) 2. characterize
- beloruse:
- характарызаваць, даваць характарыстыку
- france:
- caractériser, définir (caractériser), dénoter
- germane:
- 1. charakterisieren, bezeichnen 2. charakterisieren, kennzeichnen
- hispane:
- 1. describir 2. caracterizar
- hungare:
- jellemez, karakterizál
- japane:
- 特色づける [とくしょくづける], 特徴づける [とくちょうづける], 特徴を描写する [とくちょうをびょうしゃする]
- katalune:
- caracteritzar
- nederlande:
- kenmerken
- pole:
- charakteryzować
- rumane:
- caracteriza
- ruse:
- характеризовать
- slovake:
- vystihnúť
- taje:
- บ่งบอกลักษณะ
- ukraine:
- характеризувати, визначати характер, давати характеристику
karakteriza
-
Karakterizanta:
ĉiuj vortoj de la „interrilata tabelo“ konsistas el du partoj: a) radiko, b)
karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp
[7];
tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro
ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton
[8];
nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda
cirkonstanco
[9];
la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la
karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la morto
[10];
karakteriza anekdoto […] la romia imperiestro Tiberio
[11].
Rim.: En malnova verko aperas samsence la formo karakteristika: la karakteristikaj diferencoj inter la homoj [12].
7.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
8. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
9. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo
8. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
9. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
10. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, impresoj de svedoj, vojaĝantaj en Rusujo
- angle:
- characteristic
- beloruse:
- характэрны, уласьцівы
- ĉeĥe:
- charakteristický, rázovitý, typický
- ĉine:
- 特有 [tèyǒu]
- france:
- caractéristique (adj.)
- germane:
- charakteristisch, bezeichnend, kennzeichnend
- hispane:
- característica (adj.)
- hungare:
- jellemző, karakterisztikus
- japane:
- 独特の [どくとくの], 特徴的な [とくちょうてきな], 特性の [とくせいの]
- katalune:
- característic, caracteritzat
- nederlande:
- kenmerkend
- pole:
- charakterystyczny
- rumane:
- caracteristic
- ruse:
- характерный
- slovake:
- charakteristický, svojrázny
- ukraine:
- характерний. характеристичний
karakterizo, karakterizaĵo
- Eco, kiu karakterizas; parto de karaktero: en tipologia klasifiko oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj [13]; „ĉu vi aŭdis“, mi demandis, „kiom da bonaj karakterizaĵoj la vivo de malbonulo havas?“ [14]; Stalin nun ĉesis toleri liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj dum la transira periodo, forĝante la karakterizaĵojn de tutsoveta patriotismo [15]; Esperanto jam de sia eknasko celis al adekvata prezento de literaturo kaj poezio, karakterizaĵo, kiu distingas ĝin de iu kaj iu alia planlingvo [16]. apartaĵo2, diferencigilo, distingilo, specifaĵo2, trajto
13.
J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
14. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
16. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
14. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
16. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
- angle:
- characteristic, characterization (usone, laŭ karakterizi 2.), characterisation (brite, karakterizi 2)
- beloruse:
- характарыстыка
- ĉine:
- 特征 [tèzhēng], 特性 [tèxìng], 特質 [tèzhì], 特征 [tèzhēng], 特性 [tèxìng], 特質 [tèzhì], 特点 [tèdiǎn]
- france:
- caractéristique (subst.)
- hispane:
- característica (subst.)
- japane:
- 特色 [とくしょく], 特徴 [とくちょう], 特性 [とくせい]
- katalune:
- característica
- pole:
- charakterystyka, cecha
- rumane:
- caracteristică
- ukraine:
- характеристика
karakterizilo
- Io per kies helpo oni karakterizas ion alian: laŭ la terminologio de Plena Gramatiko, tiu substantivo konsistigas la kernovorton, dum la ceteraj karakteriziloj povas esti artikolo, demonstrativo, numeralo, epiteto, aŭ suplemento de tiu [17].
17.
John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso
- beloruse:
- характэрная рыса, прыкмета
- japane:
- 指標 [しひょう]