*17special/a

*speciala

Destinita por iu aparta celo, neĝenerala, nekomuna: pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos EE ; kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj […] kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon […] [1]; homo de tute speciala speco [2]; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj [3]; vi estas tiel malbela, ke vi havas specialan belecon kaj plaĉas al ni [4]; vi havas specialan talenton por vagado [5]; tute specialan gravecon li atribuis al la historio [6]; ĉiu havas sian specialan bonecon, ĝi diris, ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn [7]; se oni forliberigus ŝin por tiu lernohoro, tio ĉe la aliaj infanoj eble povus veki malkontentecon kaj iajn specialajn pensojn, tial ŝi restadis [8]. ANT:ĝenerala
Rim.: Kp aparta, faka, precipa: Speciala montras destinon por difinita celo: oni uzas por tio specialan maŝinon; mi venis speciale por la festo. Aparta montras malkunecon, diferencon: ni pritraktos la du aferojn aparte; li tenis sin aparte. Ofte ĝi montras elstarecon, eminentecon, distingindecon: la lasta ero en la programo estis aparte (precipe) ŝatinda. Precipa rilatas al grado de kompara graveco: mi atentigas vin precipe pri tio; mi ŝatis precipe lian lastan verkon; ĉiuj devos iri, sed precipe la plej junaj.
afrikanse:
spesiale
albane:
të veçantë
amhare:
ልዩ
angle:
special
arabe:
خاص
armene:
հատուկ
azerbajĝane:
xüsusi
beloruse:
спэцыяльны, адмысловы
bengale:
বিশেষ
birme:
အထူး
bosne:
posebnim
ĉeĥe:
speciální, výběrový, zvláštní
ĉine:
专门 [zhuānmén], 專門 [zhuānmén], 特定 [tèdìng], 专长 [zhuāncháng], 專長 [zhuāncháng]
dane:
særlige
estone:
erilist
eŭske:
bereziak
filipine:
espesyal na
france:
spécial
galege:
especial
germane:
speziell
guĝarate:
ખાસ
haitie:
espesyal
haŭse:
na musamman
hinde:
विशेष
hispane:
especial
hungare:
speciális, sajátos, külön
igbe:
pụrụ iche
irlande:
speisialta
islande:
sérstakt
japane:
特別 [とくべつ]
jave:
khusus
jide:
ספּעציעל
jorube:
pataki
kanare:
ವಿಶೇಷ
kartvele:
სპეციალური
katalune:
especial
kazaĥe:
арнаулы
kimre:
arbennig
kirgize:
атайын
kmere:
ពិសេស
koree:
특수
korsike:
spiciali
kose:
ezikhethekileyo
kroate:
poseban
kurde:
taybetî
latine:
peculiarem
latve:
īpašs
laŭe:
ພິເສດ
litove:
ypatingą
makedone:
специјални
malagase:
manokana
malaje:
khas
malajalame:
പ്രത്യേക
malte:
speċjali
maorie:
motuhake
marate:
विशेष
monge:
tshwj xeeb
mongole:
тусгай
nederlande:
speciaal
njanĝe:
wapadera
okcidentfrise:
spesjaal
panĝabe:
ਵਿਸ਼ੇਸ਼
paŝtue:
ځانګړې
perse:
ویژه، مخصوص، خاص
pole:
specjalny, szczególny, specjalistyczny
ruande:
idasanzwe
ruse:
специальный
samoe:
faʻapitoa
sinde:
خاص
sinhale:
විශේෂ
skotgaele:
sònraichte
slovake:
výberový, zvláštny, špeciálny
slovene:
posebna
somale:
gaarka ah
ŝone:
chaiwo
sote:
khethehileng
sunde:
istimewa
svahile:
maalum
taĝike:
махсус
taje:
พิเศษ
tamile:
சிறப்பு
tatare:
махсус
telugue:
ప్రత్యేక
tibete:
དམིགས་བསལ་
ukraine:
спеціальна
urdue:
خصوصی
uzbeke:
maxsus
vjetname:
đặc biệt
zulue:
ekhethekile

*speciale

Laŭ speciala maniero: certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino [9]! lingvo internacia apartenas speciale al neniu nacio FK ; li iris hejmen, preskaŭ speciale por esti batmortigita [10]; por ili kvazaŭ speciale pretigita [11]; al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion [12]; li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante [13]; pureco estas por mi tute speciale sentebla [14]; mia patrujo mi nomas tiun regnon, aŭ en granda regno ankoraŭ speciale tiun provincon, en kiu mi naskiĝis [15].
beloruse:
спэцыяльна, адмыслова
ĉeĥe:
obzvláště, především, zejména, zvláště
ĉine:
特別 [tèbié], 特别 [tèbié], 特地 [tèdì], 格外 [géwài]
france:
spécialement
germane:
speziell, besonders
hispane:
especialmente
hungare:
speciálisan, sajátosan, különösen, külön
japane:
特別に [とくべつに], 特に [とくに]
katalune:
especialment
nederlande:
speciaal
perse:
بویژه، بخصوص
pole:
specjalnie, w sposób specjalny, szczególnie, w szczególności
ruse:
специально
slovake:
hlavne, obzvlášť
ukraine:
спеціально, особливо, зокрема

specialiĝo, specialo

Aparta, malĝenerala eduko; fako: la […] egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj […], produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn […], ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn [16]; labordivido kaj specialiĝo [17]; la merkato estas decida por la grado de specialiĝo [18]; la nuna scienco ŝajnas esti neeviteble limigita pro ekscesa specialiĝo [19].
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
17. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
18. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
19. Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Malgravaj lingvoj gravas, 2013/01, p. 26Monato
beloruse:
спэцыялізацыя
ĉine:
专业化 [zhuānyèhuà], 專業化 [zhuānyèhuà], 专长 [zhuāncháng], 專長 [zhuāncháng], 专门化 [zhuānménhuà], 專門化 [zhuānménhuà], 特化 [tèhuà], 业务培训 [yèwùpéixùn], 業務培訓 [yèwùpéixùn]
germane:
Spezialisierung, Fachausbildung
japane:
専門 [せんもん], 専門分野 [せんもんぶんや]
pole:
specjalizacja

specialisto

Profesia fakulo: li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj [20]; estas bone havi inter la juĝantaro unu specialiston [21]; ĉiu laboris en sia metio, kiel lertaj specialistoj ili havis grandan klientaron [22]; aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj [23]; li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto VivZam ; tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco [24].
angle:
specialist
beloruse:
спэцыяліст, адмысловец
ĉeĥe:
odborník, specialista
ĉine:
专人 [zhuānrén], 專人 [zhuānrén], 专家 [zhuānjiā], 專家 [zhuānjiā], 专门家 [zhuānménjiā], 專門家 [zhuānménjiā], 专才 [zhuāncái], 專才 [zhuāncái]
france:
spécialiste
germane:
Spezialist, Fachmann, Profi
hispane:
especialista
hungare:
szakember, specialista
japane:
専門家 [せんもんか]
katalune:
especialista
nederlande:
specialist
perse:
متخصص، کارشناس، ویژه‌کار
pole:
specjalista
ruse:
специалист
slovake:
odborník
ukraine:
фахівець, спеціаліст, знавець

administraj notoj