(ntr)
- 1.
- [dec.0i.morale]
-
Esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al
la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco:
decas, ke vi vizitu vian instruiston;
ne decas fumi tie ĉi;
infanoj, obeu al viaj gepatroj [...] ĉar tio decas
[1];
ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite
[2]?
vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino
[3];
se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero,
decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj
[4];
ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la
hundetoj
[5];
ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato
[6].
- 2.
- [dec.0i.meriti]
-
Esti justa merito, rekompenco aŭ puno:
al li decas ne gratulo, sed mallaŭdo;
al vi decas ne seĝo, sed trono
[7];
forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu
[8];
la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo
[9];
ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li
[10].
meriti
- 3.
- [dec.0i.konveni]
- (evitinde)
Konveni:
tiu koloro ne decas al la brunulinoj.
kongrui,
sidi 5,
taŭgi
Rim.:
Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas simplan
juĝon aŭ konstaton:
ne decas, ke vi tiel laŭte krias.
Sed, se oni volas esprimi malpermeson, ordonon aŭ opinion
pri estonta ago, oni uzu la u-modon:
ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.
1.
La Nova Testamento, Efesanoj 6:12.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 11:133.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII5.
La Nova Testamento, Marko 7:276.
La Nova Testamento, Marko 6:187.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara8.
La Nova Testamento, La agoj 22:229.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro