9ŝoki
(tr)
- Konsterni per maldececo, malkonveneco: [la] necesaj longaj klarigoj, […] kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon [1]; tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, […] forte min ŝokis [2]; ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris […] tiujn, kiuj sopiris al io nova [3]; personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon [4]; li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton [5]; per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia ĝentileca hipokrito Waringhien ne malofte konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn [6]. skandali
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 19
4. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Averto
5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 14
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 19
4. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, Averto
5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 14
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- angle:
- shock
- beloruse:
- шакаваць
- ĉine:
- 震悚 [zhènsǒng], 震动 [zhèndòng], 震動 [zhèndòng], 受惊吓 [shòujīngxià], 受驚嚇 [shòujīngxià], 烦乱 [fánluàn], 煩亂 [fánluàn], 震撼 [zhènhàn]
- france:
- choquer
- germane:
- schockieren
- hispane:
- impactar, desconcertar, sorprender, chocar
- hungare:
- sokkol
- itale:
- scioccare
- japane:
- 精神的な衝撃を与える [せいしんてきなしょうげきをあたえる], ショックを与える [しょっくをあたえる], ぎょっとさせる
- nederlande:
- aanstoot geven, kwetsen, shockeren
- pole:
- szokować, gorszyć
- portugale:
- chocar
- ruse:
- шокировать, коробить (кого-л.), покоробить (кого-л.), смущать, смутить
- ukraine:
- шокувати, викликати шок, потрясати, неприємно вражати, приводити в шоковий стан
ŝoka
- 1.
- Kiu ŝokas, kiu surprizas pro malkonveno: mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn [7]; la tuto estis tre stranga, [sed] multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj [8].
- 2.
- Kiu rilatas traŭmaton aŭ staton de ŝoko1.a aŭ 1.b.
7.
L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el
Bervalo, 1974
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
- angle:
- shocking
- beloruse:
- шокавы, шакуюючы
- ĉine:
- 不像話 [bùxiànghuà], 不像话 [bùxiànghuà], 駭人 [hàirén], 骇人 [hàirén], 震撼性 [zhènhànxìng], 駭人聽聞 [hàiréntīngwén], 骇人听闻 [hàiréntīngwén], 惊讶 [jīngyà], 驚訝 [jīngyà]
- france:
- choquant
- germane:
- schockierend
- hispane:
- desconcertante, chocante, impactante
- itale:
- scioccante
- japane:
- ショッキングな [しょっきんぐな], 衝撃的な [しょうげきてきな]
- pole:
- szokujący
- ukraine:
- шокуючий
9ŝoko PIV1
-
Ago ŝoki kaj ties rezulto:
li havis veran ŝokon kiam Profesoro Setälä venis al li kaj diris: „ĉu vi
faros al mi komplezon, sinjoro?“
[9];
juna Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco
de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso
[10];
estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron
[11];
la plej granda ŝoko de tiuj ĉi balotoj estas tamen ŝanĝo ĉe la maldekstra
flanko
[12];
tuj post la atakoj regis nur ŝoko kaj ĉagreno
[13];
(figure)
preza ŝoko en la merkato de kruda petrolo
[14].
- a)
- Kolapso de sangofluo kaj sekve manko da oksigeno en la organismo, pro fizika aŭ psika kaŭzo: la edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis [15]; devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto [16]!
- b)
- Traŭmato, kiu povas esti ankaŭ intenca por kuraca celo: kora defibrilacio per elektra ŝoko [17]; ŝokterapio.
9.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
11. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
12. Monato, Paweł Fischer-Kotowski: Platformo por reformo, 2011
13. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
14. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 11
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
17. Dictionnaire médical Espéranto-français
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
11. Monato, Nikolao Gudskov: Interna pejzaĝo de alia virino, 2004
12. Monato, Paweł Fischer-Kotowski: Platformo por reformo, 2011
13. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
14. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
15. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 11
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
17. Dictionnaire médical Espéranto-français
- angle:
- shock
- beloruse:
- шок
- ĉine:
- 休克 [xiūkè]
- france:
- choc kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversion (choc électrique).
- germane:
- Schock
- hispane:
- sorpresa, choque, shock, impacto
- itale:
- choc, shock kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversione, defibrillazione (elettrica). ŝokterapio: terapia d'urto.
- japane:
- ショック [しょっく], 衝撃 [しょうげき]
- pole:
- szok
- ukraine:
- шок, потрясіння
elektroŝoko
- Forta elektra bato: elektroŝoko de 17 500 V [18].
- beloruse:
- электрашок
- ĉine:
- 电击 [diànjī], 電擊 [diànjī]
- france:
- électrochoc
- hispane:
- electrochoque, electroshock
- itale:
- elettrochoc, elettroshock
- japane:
- 電気ショック [でんきショック]
- pole:
- szok elektryczny
- ukraine:
- електрошок