perturbi
(tr)
- Kaŭzi malordon, malbonan funkciadon: li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon [1]; la morto de ŝia ĉefo ŝin profunde perturbis [2]; la abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron kaj vekas lin meze de la nokto [3]; ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton [4]; neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn […] ol la polico [5]; kiel eblas ke Vin, Giganton de la Penso, tiom perturbas la artikoletoj kaj misrecenzoj de memproklamita goljato [6]? la parfuma odoro de lia haŭto iom perturbis min [7]; fia vermo Sasser penetris en mian komputilon, perturbis ĉion kaj kaŭzis damaĝojn, tiel ke dum multaj tagoj mi ne povis normale uzi ĝin [8]. disturbiembarasi, ĝeni, iriti2, konfuzi, malekvilibrigi, malfunkciigi, malhelpi, maloportuni, maltrankviligi
1.
Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 4
2. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Poton taksu laŭ sono
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 7
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
7. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
8. Monato, Stefan Maul: Bela komputila mondo, 2004
2. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Poton taksu laŭ sono
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kain kaj Abel
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 7
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
7. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
8. Monato, Stefan Maul: Bela komputila mondo, 2004
- angle:
- disturb, interfere with, perturb
- beloruse:
- выклікаць збой, разладжваць, перашкаджаць
- ĉeĥe:
- pokazit, poškodit, rušit, způsobit poruchu
- ĉine:
- 扰乱 [rǎoluàn], 擾亂 [rǎoluàn], 打扰 [dǎrǎo], 打擾 [dǎrǎo], 干扰 [gānrǎo], 干擾 [gānrǎo], 碍 [ài], 礙 [ài], 扰 [rǎo], 擾 [rǎo]
- france:
- gêner, perturber
- germane:
- stören, durcheinander bringen, aufwühlen
- hungare:
- megzavar, zavart okoz, üzemzavart idéz elő
- japane:
- 混乱させる [こんらんさせる], 調子を狂わす [ちょうしをくるわす]
- nederlande:
- storen
- pole:
- zakłócać
- rumane:
- deranja
- ruse:
- вызвать сбой, вызвать расстройство
- slovake:
- pokaziť, poškodiť, rušiť
- ukraine:
- спричиняти безладдя, розлад, порушувати порядок
perturbo
-
Misfunkciado pro ia malordo:
la militajn perturbojn sekvis en 1922 periodo de vigla aktivado por Esperanto
[9];
lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj
[10].
- a)
- Malordo en maŝino, sistemo: dum jardekoj oni profitas de bone sekurigita elektra reto, kiu apenaŭ konis perturbojn [11]. incidento, paneo
- b)
- Malordo en la homa korpo pro malbona funkcio de iu organo: alergiajn perturbojn kaŭzas al ŝi laktuko, cepoj kaj multaj aliaj legomoj [12]; subite la skribo fariĝis malregula, ateste pri fortega psika perturbo [13]; dupolusa perturbo [14]; aflatoksino […] kaŭzas hepatajn malsanojn, digestajn perturbojn [15]. anoreksio, dispepsio, fobio1, neŭrozo, psikozo
- c)
- Anima ĝeno, malagrablaĵo pro iu penso aŭ imago: liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon [16]; sub ĉio estis sento de perturbo: estis ia malagrablaĵo, kiun mi ne volis pripensi [17]. afekcio
9.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 11
11. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
12. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
13. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 29
14. Vikipedio, Dupolusa perturbo
15. P. S. Viana: Danĝeraj arakidoj, Monato, 2002
16. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 12
17. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
10. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 11
11. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
12. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
13. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 29
14. Vikipedio, Dupolusa perturbo
15. P. S. Viana: Danĝeraj arakidoj, Monato, 2002
16. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 12
17. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
- angle:
- disorder, disturbance, interference, perturbation 1.b disorder dupolusa ~o: bipolar disorder.
- beloruse:
- збой, разлад, дысфункцыя
- ĉeĥe:
- porucha
- ĉine:
- 扰乱 [rǎoluàn], 擾亂 [rǎoluàn], 風波 [fēngbō], 风波 [fēngbō], 干涉 [gānshè], 騷動 [sāodòng], 骚动 [sāodòng]
- france:
- dérangement, perturbation 1.b trouble
- germane:
- Störung dupolusa ~o: bipolare Störung.
- hungare:
- 1.a üzemzavar 1.b zavar, diszfunkció
- japane:
- 混乱 [こんらん], 動揺 [どうよう], 障害 [しょうがい], 撹乱 [かくらん], 擾乱 [じょうらん], 摂動 [せつどう], 外乱 [がいらん], 妨害 [ぼうがい]
- nederlande:
- storing
- pole:
- perturbacja, zaburzenie, zakłócenie
- portugale:
- defeito, falha, enguiço 1.b perturbação
- rumane:
- perturbare, dezordine, deranja
- ruse:
- 1.a сбой 1.b расстройство, дисфункция
- slovake:
- porucha
- ukraine:
- пертурбація, безладдя, порушення, розлад, пошкодження (органа), неполадки, перешкода
perturbiĝi
- Havi perturbojn: mi perturbiĝis, konsiderante la danĝeron [18]; [tiel] la normala monkonsumo en ĉiu tereno perturbiĝus [19]; civitanoj tra la unio neniel perturbiĝos, se la kverelemaj, postulemaj britoj retiriĝos [20]; mi komencas forgesi aferojn, kiujn mi malkovris aŭ lernis antaŭ multaj jaroj, [sed] mi rifuzas tro perturbiĝi [21].
18.
Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIII
19. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Hedenvind Eriksson
20. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
21. Monato, Paul Gubbins: Ne plu kunsidu - kunstaru!, 2014
19. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Gustav Hedenvind Eriksson
20. Monato, Paul Gubbins: Referendumo ena-ekstera, 2013
21. Monato, Paul Gubbins: Ne plu kunsidu - kunstaru!, 2014
- angle:
- get disturbed, get perturbed
- beloruse:
- разладжвацца, даваць збой
- ĉine:
- 七上八下 [qīshàngbāxià]
- france:
- se dérégler, se troubler
- germane:
- durcheinander geraten, sich beunruhigen
- hungare:
- zavar keletkezik, üzemzavar lép fel
- japane:
- 混乱する [こんらんする], 調子を狂わす [ちょうしをくるわす]
- nederlande:
- gestoord zijn
- pole:
- ulegać zakłóceniom, ulegać zaburzeniom
- rumane:
- îndepărtează perturbările, împiedică perturbarea
- ruse:
- сбиться, расстроиться
- ukraine:
- мати розлад, неполадки, перешкоди і т.п.