ReVo
*nombr/o PV

*nombro

1.
MATVdE Matematika objekto esprimanta grandon aŭ mezuron: la nombro de ĉiuj […] liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri [1]; ĉiuj militkapablaj prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek [2]; oni instruis […] skribi la nombrojn [3]; la nombro 10 000 000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla DL . SUB:natura entjero, entjero, kardinalo, racionalo, neracionalo, reelo, komplekso. VD:numeralo, numero.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

plej kutimaj nombro-aroj
2.
(pp homoj) grupo kun certa kvanto da membroj: Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du (disĉiploj) [4]; granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro [5]; kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis [6]; mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l' vero [7]; kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis […] [8]; oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝuloj EE ; sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj Marta .
3.
Nedifinita kvanto: granda nombro da homoj, demandoj; granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem […] alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj [9]; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro [10]; antaŭ kelka nombro da jaroj [11]; el la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton [12].
4.
GRA Deklinacia aŭ konjugacia formo de vorto, montranta, ke ĝi rilatas al unu aŭ pluraj personoj aŭ aferoj: la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron [13]; ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj EE .
Rim.: Kompare kun la disaj naturismaj terminoj singularo, dualo, pluralo la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, estas ne nur pli radikŝpara, sed ankaŭ pli riĉa: ekzistas lingvoj kiuj gramatike markas „trinombron“ kaj „kvarnombron“, por kiuj en la naturisma serio mankas terminoj. Cetere, ununombro kaj multenombro estas zamenhofaj.
afrikanse:
aantal
albane:
numri
amhare:
ቁጥር
angle:
number
arabe:
عدد
armene:
թիվը
azerbajĝane:
sayı
beloruse:
1. лік 2. лік 3. лік, колькасьць 4. лік
bengale:
সংখ্যা
birme:
ဂဏန်း
bosne:
broj
bretone:
niver
bulgare:
число
ĉeĥe:
množství, počet
ĉine:
多少 [duōshǎo], 数字 [shùzì], 數字 [shùzì], 数目 [shùmù], 數目 [shùmù], 数目字 [shùmùzì], 數目字 [shùmùzì], 数 [shù], 數 [shù], 人数 [rénshù], 人數 [rénshù]
dane:
nummer
estone:
number
eŭske:
zenbakia
filipine:
numero
france:
nombre
galege:
número
germane:
1. Zahl 2. Anzahl (Gruppe) 3. Anzahl 4. Numerus, Zahlform
guĝarate:
નંબર
haitie:
nimewo
haŭse:
lambar
hinde:
संख्या
hispane:
número, cantidad
hungare:
szám (nyelvtani) 1. szám 3. szám (mennyiség)
igbe:
ọnụ ọgụgụ
indonezie:
1. bilangan 2. jumlah, kuantitas 3. jumlah, kuantitas
irlande:
líon
islande:
fjöldi
japane:
番号 [ばんごう]
jave:
nomer
jide:
נומער
jorube:
nọmba
kanare:
ಸಂಖ್ಯೆ
kartvele:
ნომერი
kazaĥe:
нөмір
kimre:
rhif
kirgize:
сан
kmere:
ចំនួន
koree:
korsike:
nùmeru
kose:
inani
kroate:
broj
kurde:
jimare
latine:
numerabitis
latve:
numurs
laŭe:
ຈໍານວນ
litove:
skaičius
makedone:
број
malagase:
isa
malaje:
bilangan
malajalame:
അക്കം
malte:
numru
maorie:
te tau
marate:
संख्या
monge:
muaj pes tsawg tus
mongole:
тоо
nederlande:
1. getal 3. aantal 4. getal
nepale:
नम्बर
njanĝe:
chiwerengero
okcidentfrise:
nûmer
panĝabe:
ਦਾ ਨੰਬਰ
paŝtue:
شمیر
pole:
1. liczba 2. ilość 3. ilość 4. liczba
portugale:
número, quantidade
ruande:
nimero
rumane:
cifră, număr
ruse:
число
samoe:
nūmera
sinde:
تعداد
sinhale:
සංඛ්යාව
skotgaele:
àireamh
slovake:
množstvo, počet
slovene:
številka
somale:
lambarka
ŝone:
nhamba
sote:
nomoro ya
sunde:
jumlah
svahile:
simu
taĝike:
шумора
taje:
จำนวน
tamile:
பல
tatare:
саны
telugue:
సంఖ్య
tibete:
མང་ཉུང་
tokipone:
nanpa
ukraine:
число
urdue:
تعداد
uzbeke:
soni
vjetname:
số
zulue:
inombolo

nombra

1.
Koncernanta la nombrojn: signoj hieroglifaj aŭ nombraj [14]; li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj FK ; kelkaj konsideras tiun principon nur kiel nombran aferon.
2.
(evitinde) Enhavanta iun nombron da unuoj: dekmilione nombra popolo; al la plinombra [familio] donu pli grandan posedaĵon [15]; kiom nombraj ili estas?
Rim.: Tiu senco estas neklara, evitinda kaj malofta (krom eble en kunmetaĵoj). PIV ĝin ne transprenis.
3.
(evitinde) Multnombra: nombraj konkurantoj partoprenis la konkurson; nombraj makuloj montriĝis sur la suno.
Rim.: Tiu senco estas neklara, nelogika, evitinda kaj neuzata. PIV ĝin ne konas.
angle:
numeric, numerical
beloruse:
лікавы, колькасны 3. шматлікі
bretone:
1. niverel
ĉeĥe:
numerický, početný, číselný
ĉine:
数值 [shùzhí], 數值 [shùzhí], 数词 [shùcí], 數詞 [shùcí]
france:
1. de nombre, numérique
germane:
1. Zahl(en)- 2. zählend 3. zahlreich
hungare:
1. szám-, numerikus 2. számos, -t számláló 3. számos
indonezie:
1. numerik, numeris 2. banyak sekali, sangat banyak
japane:
数の [すうの]
pole:
cyfrowy, liczbowy, numeryczny
portugale:
1. numérico
rumane:
digital, numeric
ruse:
1. числовой, численный, количественный
slovake:
početný
ukraine:
числовий

nombri

(tr)
1.
Difini, fiksi per kalkulo la suman nombron de iuj personoj aŭ aferoj: nombri la loĝantaron de urbo, la stelojn en la ĉielo; oni nombras en la lando cent mil senlaborulojn; vendisto de briketoj scipovas malbone nombri, sed bone kalkuli; oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco [16]; la programo nombras, kiom ofte la vorto aperis en la rubaj mesaĝoj, kaj kiom ofte en la nerubaj [17]; oni nombras, ke 300 000 infanoj estis viktimoj de tiu fraŭdo [18].
2.
Enhavi, atingi iun nombron da unuoj: la societo nombras preskaŭ 300 membrojn; libro nombranta 600 paĝojn; tiu tradicio nombras pli ol 300 jarojn; ĉirkaŭ 20 procentojn (1,2 miliardoj) nombras la islamanoj laŭ la menciita statistikaĵo [19];; laŭ statistikoj, en la nuna Ĉinio kamparanoj sen tero nombras ĉirkaŭ 40 milionojn [20]. VD:ampleksi, atingi
afrikanse:
tel
albane:
të llogarisë
amhare:
ቆጠራ
angle:
number, count
arabe:
عد
armene:
հաշվել
azerbajĝane:
saymaq
beloruse:
1. лічыць, зьлічыць, палічыць, зрахаваць 2. налічваць
bengale:
গণনা
birme:
ရေတွက်
bosne:
računati
bretone:
1. kontañ (niveriñ), niveriñ
bulgare:
броя
ĉeĥe:
odpočítávat, počítat, čítat (obsahovat počet)
ĉine:
計算 [jìsuàn], 计算 [jìsuàn], 数 [shǔ], 數 [shǔ]
dane:
tælle
estone:
loe
eŭske:
zenbatu
filipine:
bilangin
france:
compter, dénombrer
galege:
contar
germane:
zählen
guĝarate:
ગણતરી
haitie:
konte
hinde:
गिनती
hungare:
1. számol, megszámol 2. számlál
igbe:
ịgụ
indonezie:
1. membilang, mencacah, menghitung, memperhitungkan, menjumlah 2. berjumlah, sebanyak
irlande:
comhaireamh
islande:
telja
japane:
カウント
jide:
ציילן
jorube:
ka
kanare:
ಎಣಿಕೆ
kartvele:
იმედი
kazaĥe:
санау
kimre:
cyfrif
kirgize:
эсептөө
kmere:
រាប់
koree:
계산
korsike:
contani
kose:
bala
kroate:
računati
kurde:
jimartin
latve:
skaitīt
laŭe:
ນັບ
litove:
skaičiuoti
makedone:
смета
malagase:
manisa
malaje:
mengira
malajalame:
എണ്ണം
malte:
għadd
maorie:
tatau
marate:
मोजणे
monge:
suav
mongole:
тоо
nederlande:
tellen
nepale:
गणना
njanĝe:
kulengeseka
okcidentfrise:
telle
panĝabe:
ਗਿਣੋ
paŝtue:
حساب
pole:
liczyć, mierzyć, obliczać, ponumerować, wykonywać pomiary
portugale:
1. , dum 54 000 enhospitaliĝis kaj 6 mortis pro damaĝo en la renoj kaŭzita de melaminocontar
ruande:
kubara
rumane:
număra, măsura, calcula, efectuarea măsurătorilor
ruse:
1. считать, сосчитать, счесть 2. насчитывать
samoe:
faitau
sinde:
شمار
sinhale:
ගණන්
skotgaele:
a ‘cunntadh
slovake:
narátať, vymenovať, vypočítať, vyčísliť
slovene:
računati
somale:
tirin
ŝone:
verenga
sote:
bala
sunde:
ngitung
svahile:
kuhesabu
taĝike:
шумурдан
taje:
นับ
tamile:
எண்ண
tatare:
санагыз
telugue:
కౌంట్
tibete:
གྲངས་ཀ་གྱག་
ukraine:
вважати
urdue:
شمار
uzbeke:
hisoblash
vjetname:
tính
zulue:
ukubala

nombrebla

1.
Tia, ke eblas ĝin nombri: la ripoj sub ĝia taŭzita felo estis nombreblaj, la vertebroj ĉe la spino elstaris kiel la dentoj de segilo [21]; ĉio ne nombreblas, kaj estas bone, ke ne [22].
2.
GRAPIV2 (pri substantivo) Havanta plurnombron kaj reprezentanta aĵojn, kiujn oni povas mense apartigi kaj nombri: „homo(j)“, „libro(j)“, „monero(j)“ estas substantivoj nombreblaj; iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj PMEG . ANT:nenombrebla2
3.
MATMatVort =numerebla
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
22. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev
angle:
2. countable 3. denumerable, countable, discrete
beloruse:
1. зьлічальны 3. які паддаецца пералічэньню, дыскрэтны
bretone:
3. niveradus
bulgare:
изброим
ĉeĥe:
počitatelný, spočetný
ĉine:
1. 数得清 [shùdéqīng], 數得清 [shùdéqīng] 3. 可数 [kěshǔ], 可數 [kěshǔ], 离散 [lísàn], 離散 [lísàn]
france:
1. dénombrable 3. dénombrable, discret (math.)
germane:
1. zählbar 3. abzählbar, diskret
hungare:
1. megszámlálható 3. megszámlálható, diszkrét
indonezie:
dapat dihitung 3. diskret (matematika)
japane:
数えられる [かぞえられる], 可算の [かさんの]
nederlande:
telbaar
pole:
1. przeliczalny 2. przeliczalny, dyskretny 3. przeliczalny, dyskretny
portugale:
enumerável
rumane:
3. numărabile, discret
ruse:
1. исчислимый 2. исчисляемое (имя существительное) 3. счётный, перечислимый, дискретный
slovake:
počítateľný, spočítateľný
ukraine:
який можна перелічити, перерахувати

nombrilo

1.
KOMP Variablo, memorĉelo aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo ktp. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo kreskas: ne ĉiu gejgera nombrilo kapablas detekti alfa- aŭ beta-radiadon [23].
2.
TEK Aparato mezuranta kaj esprimanta per nombro la suman kvanton de kontinua trafluo (de akvo, elektro ktp).
Rim.: Ĉar la nocio „nombro“ kovras kaj entjerojn, kaj reelojn, estas racie unuecigi la terminojn por la nombriloj entjeraj kaj reelaj.
angle:
1. counter 2. meter
beloruse:
лічыльнік
bretone:
konter (muzulier)
bulgare:
брояч
ĉeĥe:
počítadlo (např. otáček), střadač, čítač
ĉine:
計數器 [jìshùqì], 计数器 [jìshùqì]
france:
compteur
germane:
Zähler
hungare:
1. számláló 2. számláló, mérőóra
indonezie:
1. pembilang, penghitung, penjumlah 2. meteran
japane:
数取り器 [すうとりうつわ], 計数器 [けいすうき], カウンター [かうんたー], 計数管 [けいすうかん]
nederlande:
1. teller 2. teller, meter (instrument)
pole:
licznik (maszyna)
portugale:
contador
rumane:
ghișeu (mașină)
ruse:
счётчик
slovake:
počítadlo, čítač

nombristo

1.
Ĝenerale, persono kies okupo estas nombri: la cirklonombristoj nombras la plenumitajn cirklojn de maksimume 4 konkursantoj, ĉe kur- aŭ marŝdistancoj pli longaj ol 1500 m [24]
2.
Speciale, persono registranta datumojn pri individuaj enloĝantoj dum popolnombrado: en la anonima enketilo (popolnombrada), kun kiu la ŝtataj nombristoj vizitos ĉiujn hejmojn en la lando, povos foresti la tradicia demando pri la gepatra lingvo [25].
24. T. Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, 1972
25. V. Seguru: Kiu etno? Esperantista, La Ondo de Esperanto, 2002:8–9 (94)
angle:
2. census-taker, enumerator
beloruse:
лічыльшчык, падліковец, рахаўнік
ĉine:
2. 統計員 [tǒngjìyuán], 统计员 [tǒngjìyuán], 統計學家 [tǒngjìxuéjiā], 统计学家 [tǒngjìxuéjiā]
france:
2. recenseur
germane:
1. Zähler 2. Volkszähler, Statistiker
indonezie:
1. pembilang, penghitung, penjumlah 2. pencacah sensus, penyensus, enumerator, pengenumerasi
pole:
rachmistrz
rumane:
numărător
ruse:
счётчик

nombrono

Ono 1: li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj [26].
angle:
fraction
beloruse:
дроб, доля
ĉeĥe:
díl z množství, zlomek
ĉine:
分数 [fēnshù], 分數 [fēnshù]
germane:
Bruch, gebrochene Zahl
indonezie:
pecahan
japane:
分数 [ぶんすう]
pole:
ułamek
rumane:
fracție
slovake:
zlomok, časť z množstva

dunombro

GRA Gramatika nombro4 kiu en kelkaj lingvoj (i.a. greka, hebrea, Slavono, slovena) estas uzata, kiam oni parolas pri du personoj aŭ du aferoj; dualo1: la motlava havas plurajn ecojn tipajn de oceaniaj lingvoj: ĝia pronoma sistemo distingas kvar nombrojn (ununombro, dunombro, trinombro kaj multenombro) [27].
angle:
dual (grammatical)
beloruse:
парны лік
bretone:
niver-daou (yezhadur)
bulgare:
дуал (двойствено число)
ĉine:
双数 [shuāngshù], 雙數 [shuāngshù]
france:
duel (nombre)
germane:
Dual (Grammatik), Zweizahl (Grammatik)
hispane:
dual
hungare:
kettős szám, duális
indonezie:
dualis, ganda (gramatika)
pole:
liczba podwójna, dualis
rumane:
dual (gramatică)
ruse:
двойственное число

grandnombra

Estanta en granda nombro, tre multa: mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn [28]; grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li [29]; Dio longigu vian vivon kaj […] Li donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn [30].
angle:
numerous
beloruse:
шматлікі
bretone:
niverus
ĉeĥe:
početný
ĉine:
[mǐ], 众多 [zhòngduō], 眾多 [zhòngduō], 很多 [hěnduō]
france:
nombreux
germane:
zahlreich
hispane:
numeroso
hungare:
nagyszámú, számos
indonezie:
banyak sekali, sangat banyak
japane:
多数の [たすうの]
nederlande:
talrijk
pole:
liczny
portugale:
numeroso
rumane:
frecvent
ruse:
многочисленный
slovake:
početný
ukraine:
численний

meznombro, *mezonombro [31]

MAT[32]
En aro el `n` nombroj, nombro situanta inter la plej granda kaj la plej malgranda, kaj iasence tipa de la koncerna aro: ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn FK ; aritmetika meznombro (ilia sumo dividita per `n`); geometria meznombro (la `n`-a radiko de ilia produto); harmona meznombro (inverso de la aritmetika meznombro de la inversoj); pesita meznombro MatVort (de `n` nombroj `(x_i)` provizitaj per respektivaj koeficientoj `(alpha_i)`: la kvociento de la sumo de la produtoj de ĉiu nombro per la responda koeficiento, per la sumo de la koeficientoj; simb. `sum alpha_i c_i // sum alpha_i`); la geometria meznombro de du nombroj estas tiu nombro, al kiu la unua rilatas kiel ĝi mem rilatas al la dua. SUB:averaĝo
Rim.: Bricard [33] ĉi-sence uzis nur „mezo“, kio en difinita kunteksto estas sufiĉe klara, sed ial ne enradikiĝis en la uzon.
angle:
average, mean aritmetika mez~o: arithmetic average, arithmetic mean. geometria mez~o: geometric average, geometric mean. harmona mez~o: harmonic average, harmonic mean. pesita mez~o: weighted average, weighted mean.
beloruse:
сярэдні лік, сярэдняе, сярэдняя велічыня aritmetika mez~o: сярэдняе арытмэтычнае. geometria mez~o: сярэдняе геамэтрычнае. harmona mez~o: сярэдняе гарманічнае. pesita mez~o: сярэдняе ўзважанае.
bretone:
keidenn aritmetika mez~o: keidenn aritmetikel. geometria mez~o: keidenn c'heometrek. harmona mez~o: keidenn harmonikel. pesita mez~o: keidenn liveet.
bulgare:
средна стайност
ĉeĥe:
průměr, střední hodnota pesita mez~o: vážený průměr.
ĉine:
中常 [zhōngcháng], 平均 [píngjūn], 平均数 [píngjūnshù], 平均數 [píngjūnshù], 平均值 [píngjūnzhí]
france:
moyenne aritmetika mez~o: moyenne arithmétique. geometria mez~o: moyenne géométrique. harmona mez~o: moyenne harmonique. pesita mez~o: moyenne pondérée.
germane:
Mittel aritmetika mez~o: arithmetisches Mittel. geometria mez~o: geometrisches Mittel. harmona mez~o: harmonisches Mittel. pesita mez~o: gewogenes Mittel, gewichtetes Mittel.
hispane:
aritmetika mez~o: promedio, media (aritmética, geométrica, ponderada, armónica).
hungare:
átlag, középérték aritmetika mez~o: számtani közép. geometria mez~o: mértani közép. harmona mez~o: harmonikus közép. pesita mez~o: súlyozott átlag.
indonezie:
rata-rata
japane:
平均 [へいきん]
pole:
średnia liczbowa, wartość średnia, przeciętna aritmetika mez~o: średnia arytmetyczna. geometria mez~o: średnia geometryczna. harmona mez~o: średnia harmoniczna. pesita mez~o: średnia ważona.
portugale:
média
rumane:
medie numerică, valoare medie, medie aritmetika mez~o: medie aritmetică. geometria mez~o: medie geometrică. harmona mez~o: medie armonică. pesita mez~o: medie ponderată.
ruse:
среднее aritmetika mez~o: среднее арифметическое. geometria mez~o: среднее геометрическое. harmona mez~o: среднее гармоническое. pesita mez~o: взвешенное среднее.
slovake:
priemer, priemerný počet
ukraine:
середнє (ім.)

multnombra, multenombra

Grandnombra: ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo [34]; Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon [35]; kursoj kun multenombra lernantaro [36].
angle:
numerous
beloruse:
шматлікі
bretone:
niverus
ĉeĥe:
mnohočetný, početný, četný
ĉine:
[fēn], 纷 [fēn], 濔 [mǐ], 众多 [zhòngduō], 眾多 [zhòngduō], 很多 [hěnduō]
france:
nombreux
germane:
zahlreich
hispane:
numeroso
hungare:
nagyszámú, számos
indonezie:
banyak sekali, sangat banyak
japane:
多数の [たすうの]
nederlande:
talrijk
pole:
mnogi, rzęsisty, tłumny
portugale:
numeroso
rumane:
plural, abundent, aglomerat
ruse:
многочисленный
slovake:
mnohopočetný, početný
ukraine:
численний

multnombri, multenombri

(ntr)
Esti multnombra: kiam la hobitoj ankoraŭ multnombris kaj prosperis [37]; plej multnombris afrikaj landoj [38]; multenombris la malgrandaj bestoj, kiuj kaptiĝis de la rapide ĵetita maŝo [39].
37. J. R. R. Tolkien (tr. Christopher Gledhill): La Hobito, Ĉapitro I
38. Adjé Adjévi: Revuo Esperanto, Sukcesa Tago de Afriko
39. Edgar Rice Borroughs (tr. Donald J. Harlow): Tarzan de la simioj, Ĉap. 8
angle:
be numerous, be many
beloruse:
быць шматлікім
indonezie:
banyak sekali, sangat banyak
pole:
być licznym

multenombro, plurnombro

GRA
Formo montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj; pluralo: tre simile sonantaj vortoj […] fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t.e. kun s en la fino EE ; teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon [40].
angle:
plural (grammar)
beloruse:
множны лік
bretone:
liester
ĉeĥe:
číslo množné, množné číslo
ĉine:
众数 [zhòngshǔ], 眾數 [zhòngshǔ]
france:
pluriel
germane:
Mehrzahl, Plural
hispane:
plural
hungare:
többes szám, plurális
indonezie:
pluralis, jamak (gramatika)
japane:
複数 [ふくすう]
nederlande:
meervoud
pole:
liczba mnoga
rumane:
plural
ruse:
множественное число
slovake:
množné číslo
turke:
cem, çoğul
ukraine:
множина,

natura nombro

MAT[41]
Natura entjero: ĉiu primo pli granda ol 3 estas de formo `6n-1``6n+1` por iu natura nombro n [42].
angle:
natural number
beloruse:
натуральны лік
bretone:
niver anterin naturel
bulgare:
естествено число
ĉine:
自然数 [zìránshù], 自然數 [zìránshù], 雍容 [yōngróng]
france:
entier naturel
germane:
natürliche Zahl
hungare:
természetes szám
indonezie:
bilangan asli
japane:
自然数 [しぜんすう]
pole:
liczba naturalna
rumane:
numar natural
ruse:
натуральное число

nenombrebla

1.
sennombra grandega arbo kovrita per nenombreblaj floroj [43]; uzante la vastan nombron da radikoj, afiksoj kaj partikuloj, oni facile povas formi nenombreblan kvanton da vortoj [44].
2.
GRAPIV2 (pri substantivo) Reprezentanta aĵon konceptatan kiel amaso sen individuaj anoj: „lakto“, „fero“, „inko“, „mono“, „glacio“ estas substantivoj nenombreblaj; Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj PMEG . ANT:nombrebla2
angle:
2. uncountable (noun), mass (noun)
beloruse:
незьлічоны
ĉine:
2. 不可数 [bùkěshǔ], 不可數 [bùkěshǔ], 不可数集 [bùkěshuòjí], 不可數集 [bùkěshuòjí]
indonezie:
tak dapat dihitung
japane:
数えきれない [かぞえきれない], 不可算の [ふかさんの]
pole:
1. nieprzeliczalny 2. niepoliczalny
ruse:
1. несметный, неисчислимый 2. неисчисляемое (имя существительное)
ukraine:
незліченний, незчисленний

sennombra

(figure) Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton: simile al akridoj […] ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin [45]; ĉirkaŭis min suferoj sennombraj [46]; la dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn IK . SIN:nenombrebla1
angle:
countless
beloruse:
незьлічоны
bretone:
diniver
bulgare:
неизброим
ĉine:
无数 [wúshù], 無數 [wúshù], 数不尽 [shǔbujìn], 數不盡 [shǔbujìn], 数不清 [shǔbùqīng], 數不清 [shǔbùqīng], 成千上万 [chéngqiānshàngwàn], 成千上萬 [chéngqiānshàngwàn], 上万 [shàngwàn], 上萬 [shàngwàn], 不可勝數 [bùkěshèngshǔ], 不可胜数 [bùkěshèngshǔ], 数不胜数 [shǔbùshèngshǔ], 數不勝數 [shǔbùshèngshǔ]
france:
innombrable
germane:
unzählig
hungare:
számtalan
indonezie:
tak terhitung, tak terbilang
japane:
無数の [むすうの]
nederlande:
talloos
pole:
nieprzeliczalny, niezliczony
portugale:
inúmeros
rumane:
nenumărabil
ruse:
бесчисленный
ukraine:
незліченний, незчисленний

trinombro

GRA Gramatika nombro4 kiu en kelkaj lingvoj (i.a. en la pronomoj de la aŭstroneziaj lingvoj) estas uzata, kiam oni parolas pri tri personoj aŭ tri aferoj; trialo1: pliaj nekutimaj gramatikaj nombroj estas la trinombro kaj malmultenombro [47].
angle:
trial (grammatical)
beloruse:
траісты лік
france:
triel (nombre)
germane:
Trial, Dreizahl
hispane:
trial
indonezie:
trialis
nederlande:
trialis, drievoud
pole:
liczba potrójna
rumane:
număr triplu
ruse:
тройственное число

*ununombro

GRA Gramatika nombro4 indikanta, ke temas pri unu persono aŭ afero; singularo: ĉe O-vortoj kaj A-vortoj oni devas distingi inter unu-nombro kaj multe-nombro [48]; la adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo [49].
48. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bazaj reguloj por nombro
49. H. Seppik: La tuta Esperanto, Tria leciono, Ekzercaro, §18
angle:
singular (grammatical)
beloruse:
адзіночны лік
bretone:
unander
bulgare:
единствено число
ĉeĥe:
číslo jednotné, jednotné číslo
ĉine:
单数 [dānshù], 單數 [dānshù]
france:
singulier
germane:
Einzahl, Singular
hispane:
singular
hungare:
egyes szám
indonezie:
singularis, tunggal (gramatika)
nederlande:
enkelvoud
pole:
liczba pojedyncza
rumane:
singular
ruse:
единственное число
slovake:
jednotné číslo
turke:
tek
ukraine:
однина

ununombra

GRA Kiu estas en ununombro: la adjektivo estas ununombra, kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multnombra substantivo indikas: granda kaj malgranda domoj [50].
50. H. Seppik: La tuta Esperanto, Oka leciono, Ekzercaro, §56
beloruse:
у адзіночным ліку
indonezie:
singularis, tunggal (gramatika)
pole:
pojedynczy
rumane:
unic
ruse:
в единственном числе

popolnombrado

POL Periode okazanta ŝtata aranĝo, kiu konsistas en kolektado, analizo kaj publikigo de demografiaj informoj pri la loĝantaro de la tuta ŝtato aŭ ĝia administra unuo laŭ la stato je difinita dato: laŭ la popolnombrado de 1991 (en Sudafriko), 21,9% parolas denaske la zuluan, 17% la ksosan, 15% la afrikansan, 9,6% la nord-sotan, kaj 9% la anglan [51]; se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj, konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj urboj [52].
51. H. Tonkin: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio, 2004
52. H. Alos i Font: La katalunaMonato
angle:
census
beloruse:
перапіс насельніцтва
bulgare:
преброяване на населението
ĉeĥe:
sčítání lidu, sčítání lidu
ĉine:
人口普查 [rénkǒupǔchá], 人口調查 [rénkǒudiàochá], 人口调查 [rénkǒudiàochá]
france:
recensement (de la population)
germane:
Volkszählung
indonezie:
cacah jiwa, sensus
japane:
人口調査 [じんこうちょうさ], 国勢調査 [こくせいちょうさ]
pole:
spis statystyczny
rumane:
recensământ
ruse:
перепись населения
slovake:
sčítanie ľudu
ukraine:
перепис населення

nombronomo

GRA
Numeralo: la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj FK ; nombro en ciferoj: 10 374 ‐ nombronomo en vortoj: dekmil tricent sepdek kvar [53].
angle:
name for a number
beloruse:
лічэбнік
bretone:
ger niveriñ
ĉeĥe:
číslovka
germane:
Zahlwort
hispane:
numeral
hungare:
számnév
indonezie:
nama bilangan
japane:
数詞 [すうし]
pole:
liczebnik
rumane:
numeral
ruse:
числительное
slovake:
číslovka

nombrosistemo

MATKOMPMatVort
Sistema maniero por prezenti nombrojn per ciferoj: la romia nombrosistemo; pozicia nombrosistemo (en kiu oni prezentas nombrojn per n-umaj prezentoj); la homoj preferas uzi la dekuman nombrosistemon, la komputiloj pli facile operacias en la duuma nombrosistemo; la maniero nombri po 60 sekundojn en minuto kaj po 60 minutojn en horo aŭ grado estas heredaĵo de la sesdekuma nombrosistemo ĥaldea; vi skribas pri miliardoj kaj bilionoj (da dolaroj) laŭ du malsamaj nombrosistemoj [54]; „Unu, du, tri ... multo!” ‐ preter tiu modesta nombra sistemo ili ne kapablas progresi [55]. VD:bazo 5.a, -um 2.a
Rim.: Bricard [56] konas la terminon sub formo „nombradsistemo“.
angle:
number system number system pozicia ~osistemo: place value system.
beloruse:
сыстэма зьлічэньня
bretone:
niveradur
bulgare:
бройна система
ĉeĥe:
číselná soustava, číselný systém
ĉine:
数字系统 [shùzìxìtǒng], 數字系統 [shùzìxìtǒng]
france:
numération pozicia ~osistemo: numération de position.
germane:
Zahlensystem Zahlensystem pozicia ~osistemo: Stellenwertsystem.
hispane:
sistema numérica
hungare:
számrendszer pozicia ~osistemo: helyiértékes számrendszer.
indonezie:
sistem bilangan
nederlande:
getallenstelsel
pole:
system liczbowy pozicia ~osistemo: system pozycyjny.
rumane:
sistem pozițional de notare, sistem de numerație
ruse:
система счисления pozicia ~osistemo: позиционная система счисления.
slovake:
číselná sústava

administraj notoj

pri ~a 2.:
      Ŝajnas al mi, ke tiu uzo ne estas tiom evitinda. Certe la
      difino estas neklara kaj eble mi skribus ilin alimaniere:
      "kiom~a", "dekmilion~a",... ĉar temas pri adjektivaj
      kunmetaĵoj, ne pri uzo de "~a". [MB]
    
pri ~a 2.:
      En kunmetaĵoj la radiko funkcias alie ol en aparta
      adjektivo, kaj se oni volas prezenti la rolon de la radiko en
      kunmetaĵoj oni ne faru tion per adjektivo.  Simile, "pli~a"
      estas mislokita ĉi tie, ĉar ĝi estas alia vorto
      ol "~a".
      [Sergio]