averaĝ/o PIV1

averaĝo

MAT Aritmetika meznombro: la averaĝo de la licencpagoj en la lastaj dek jaroj [1]; la kapa malneta nacia produkto en la aliĝontaj landoj malsuperas duonon de la EU-averaĝo [2]; 224 libroj […] rimarkeble superas la averaĝon de la antaŭaj 12 jaroj [3].
1. Raporto de la UEA-komisiono pri financo al la komitato, Eventoj, n-ro 0056, 2/junio 1994
2. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
3. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
beloruse:
сярэдняе арытмэтычнае, сярэдняя велічыня
ĉine:
百分位数 [bǎifēnwèishù], 百分位數 [bǎifēnwèishù], 平均率 [píngjūnshuài]
france:
moyenne
germane:
Durchschnitt
hebree:
מְמוּצָע
hispane:
media aritmética, promedio
nederlande:
gemiddelde
pole:
średnia
ukraine:
середнє арифметичне

averaĝa

Reprezentanta la averaĝon: TEJO estas reprezentanta averaĝan nombron de 18 mil membroj [4]; averaĝaj homoj ne povas koncentriĝi longe sur la sama tasko [5]; Seamus Finnigan bone reprezentas la averaĝan nacian devenon en Britio [6]; la filmo tuj iĝis propagandeca, enhavanta ĉion, pri kio sonĝas averaĝa esperantisto [7]; laŭ statistiko, la averaĝa kvanto de uzebla akvo por ĉiu loĝanto en Pekino estas nur malpli ol 200 kubmetroj jare [8]. VD:meza, mezkvalita, modera
beloruse:
сярэдні (аб ліку, значэньні)
germane:
durchschnittlich
japane:
平均の [へいきんの]

averaĝulo

Ordinara homo: averaĝulo eble ne scias […] ke akompanas ĉiun satelitan televidprogramon pluraj sonkanaloj [9]. VD:mezkvalitulo, mediokrulo, normalulo, ordinarulo
9. Simono Pejno: Radio, Monato, n-ro 04/1995
beloruse:
сярэдні чалавек
ĉine:
凡胎 [fántāi], 庸才 [yōngcái], 普通老百姓 [pǔtōnglǎobǎixìng], 俗物 [súwù]
germane:
Durchschnittsmensch, Durchschnittsbürger
hispane:
ciudadano medio
nederlande:
doorsnee (-persoon), middelmaat (persoon)
pole:
zwykły człowiek, przeciętny śmiertelnik

administraj notoj