*konscii
(x)
- 1.
- Senpere scii sian propran sentadon aŭ penson: ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn [1]; kiel vive oni povas sonĝi kaj samtempe tamen konscii, ke tio estas nur sonĝo [2]! nun ĝi sentis kaj konsciis […] la ŝarĝon de sia malhumileco [3]; konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo Marta ; koni3, senti2
- 2.
- Kompreni sian propran staton en rilato al sia ĉirkaŭaĵo; kompreni la signifon de siaj sentoj kaj agoj rilate al la cirkonstancoj: ŝi konsciis […], kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj [4]; vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn Marta ; mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio […] nur tial, ke li en ĝi naskiĝis [5]; li ŝajnis neniamaniere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li [6]; ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago [7]. percepti, rimarki1
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:26
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905

- angle:
- be conscious
- beloruse:
- усьведамляць
- ĉeĥe:
- být při vědomí
- ĉine:
- 自覺 [zìjué], 意識 [yìshí], 心知肚明 [xīnzhīdùmíng], 明知 [míngzhī]
- france:
- être conscient de
- germane:
- sich einer Sache bewusst sein
- hungare:
- tudatánál van, tudatában van
- japane:
- 意識する [いしきする], 自覚する [じかくする]
- nederlande:
- zich bewust zijn
- pole:
- świadomym być, świadomość mieć, uświadamiać sobie
- portugale:
- ter consciência de , ser consciente de
- rumane:
- să fie conștienți, pentru a realiza
- ruse:
- сознавать
- slovake:
- byť pri vedomí
konscio
- 1.
- Kapablo de la menso scii siajn statojn kaj agojn: ŝi svenis, ŝi perdis la konscion [8]; [ŝi] denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj [9]; de la emocio li preskaŭ perdis la konscion [10]; la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn [11]. introspekto, percepto
- 2.
- Kompreno de sia propra stato en rilato al sia ĉirkaŭaĵo; kompreno de la signifo de siaj sentoj kaj agoj rilate al la cirkonstancoj: bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos [12]; per la leĝo venas konscio pri peko [13]; ĝi sciis ja, ke […] ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion [14]; ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos [15]; foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco Marta . konscienco
8.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 9a
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:11
13. La Nova Testamento, Romanoj 3:20
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV

- усьведамленьне, сьвядомасьць, прытомнасьць
- ĉeĥe:
- uvědomění, vědomí, vědomí
- ĉine:
- 自覺性 [zìjuéxìng], 覺悟 [juéwù], 神志 [shénzhì], 意識 [yìshí], 神智 [shénzhì], 精神 [jīngshén], 沒有失去知覺 [méiyǒushīqùzhījué]
- france:
- conscience
- germane:
- Bewusstsein, Besinnung
- hispane:
- consciencia
- hungare:
- tudat, öntudat
- japane:
- 意識 [いしき], 自覚 [じかく], 正気 [せいき]
- nederlande:
- bewustzijn
- pole:
- świadomość
- rumane:
- conștiență
- ruse:
- сознание
- slovake:
- (po)vedomie, uvedomenie
konscia
- Tia, ke oni konscias pri kio oni sentas, pensas, agas: ŝi, sur sia morta lito, tute konscia, dankis min, antaŭ ol ŝi spiris la lastan spiron [16]; Sargon ŝanceliĝis […], sed havis preskaŭ konsciajn okulojn [17]; estro de l' armeo devas esti plene konscia [18]; la unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! Marta ; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento Marta ; li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi [19]; nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton [20]; homo honesta […] ne volas konscie mensogi [21]; senkonscie vi agis, konscie vi pagos. PrV
16.
Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
19. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905

- сьвядомы, прытомны
- ĉeĥe:
- uvědomělý, vědomý
- ĉine:
- 自覺 [zìjué], 有意識 [yǒuyìshí], 有意識地 [yǒuyìshìde], 慎重地 [shènzhòngde], 有意識 [yǒuyìshì], 特意地 [tèyìde], 經過慎重考慮地 [jīngguòshènzhòngkǎolüde]
- france:
- conscient
- germane:
- bewusst sen~e: unbewusst.
- hispane:
- consciente
- hungare:
- tudatos, öntudatos sen~e: öntudatlanul.
- japane:
- 意識的な [いしきてきな]
- nederlande:
- bewust
- pole:
- poczytalny, świadomy
- rumane:
- responsabil, conștient
- ruse:
- сознательный, сознающий sen~e: бессознательно.
- slovake:
- uvedomelý, vedomý
konsciiĝi
(ntr)
- Iĝi konscia, klare ekkoni sin mem, sian staton, sian situacion: kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda [22]; longa tempo pasis antaŭ ol li tiom konsciiĝis, ke li povis preni la manon de Kristoforo kaj danki [23]; post la finita operacio li denove konsciiĝis – kaj ekvidis super si Ligian [24]; ĉio okazis tiel rapide kaj senkonsidere, ke li konsciiĝis pri sia faro nur, kiam […] ili jam staris sur la planko de la dancejo [25]; alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li [26].
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:1
23. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIII
25. Stellan Engholm: Al Torento, I.
26. C. Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976

- усьведамляць, станавіцца сьвядомым
- ĉine:
- 覺悟 [juéwù], 睡醒 [shuìxǐng], 寤 [wù], 覺醒 [juéxǐng], 意識到 [yìshídào], 覺 [jué]
- france:
- prendre conscience
- germane:
- sich bewusst werden, zu Bewusstsein kommen, aufwachen
- japane:
- 気がつく [きがつく]
rekonsciiĝi
- Reakiri la konscion: ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj [27]; ŝi perdis la konscion kaj kiam ŝi vekiĝis kaj rekonsciiĝis, ŝi estis sur bela herbejo [28]; malvarma pluvo frapis lian vizaĝon […], tiel ke li fine denove rekonsciiĝis [29]; nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis [30]; inter la festenantoj, kiuj jam rekonsciiĝis, komenciĝis murmuro [31]; kiam mi rekonsciiĝis, estis jam tago [32].
27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 8:47
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
32. B. von Suttner, trad. Kabe: Rakonto pri spiritoj, en: Internacia Krestomatio, 1907

- апрытомнець, ачуцца
- ĉine:
- 憬悟 [jǐngwù], 苏醒 [sūxǐng], 醒 [xǐng], 醒悟 [xǐngwù]
- france:
- reprendre connaissance, revenir à soi
- germane:
- wieder zu sich kommen, wieder zu Bewusstsein kommen, wieder zu Besinnung kommen
- hungare:
- felocsúdik, visszanyeri az öntudatát
- japane:
- 意識を取り戻す [いしきをとりもどす], 正気づく [しょうきづく]
- nederlande:
- tot bewustzijn komen
- pole:
- opamiętać się, otrzeźwieć
- rumane:
- trage sine împreună , sobru
- ruse:
- очнуться, прийти в себя
senkonscia
- Karakterizata per manko de konscio: Ramzes, duone senkonscia, elkuris [33]; li ŝajnis kuŝi senkonscia, li havis iom da ŝaŭmo en la buŝo, liaj okuloj montris la blankon [34]; la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia [35]; Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza Marta ; senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj [36]; por peko senkonscia puno nenia PrV .
33.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
35. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
36. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko

- непрытомны, несьвядомы, бесьсьвядомы, самлелы
- ĉeĥe:
- bez sebe, bezvědomý, v bezvědomí
- ĉine:
- 无意识 [wúyìshì], 失去知覺 [shīqùzhījué], 昏倒 [hūndǎo], 不随意 [bùsuíyì], 沒有知覺 [méiyǒuzhījué], 不察覺 [bùchájué], 失去意識 [shīqùyìshì], 昏迷 [hūnmí]
- france:
- inconscient (adj.)
- germane:
- bewusstlos, besinnungslos, ohne Bewusstsein, ohne Besinnung
- hispane:
- inconsciente
- hungare:
- öntudatlan, tudat alatti
- japane:
- 意識を失った [いしきをうしなった], 無意識の [むいしきの], 自覚のない [じかくのない]
- nederlande:
- bewusteloos, onbewust
- pole:
- bezwiedny, machinalny, nieprzytomny, nieświadomy
- rumane:
- necunoscut, mecanic, inconștient
- ruse:
- бессознательный
- slovake:
- bezvedomý
senkonsciiĝi
- Perdi la konscion, ekzemple svenante: [ili] ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas [37]; ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis, li senkonsciiĝis [38]; ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciiĝis [39].
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:7
38. C. Piron: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
39. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
38. C. Piron: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
39. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
- beloruse:
- зьнепрытомнець, самлець
- ĉine:
- 昏 [hūn], 晕 [yūn], 厥 [jué]
- france:
- perdre conscience, perdre connaissance, s'évanouir
- germane:
- bewusstlos werden, besinnungslos werden, das Bewusstsein verlieren, die Besinnung verlieren
- hungare:
- elveszíti az öntudatát, öntudatlanná válik
- japane:
- 意識を失う [いしきをうしなう], 気を失う [きをうしなう]
- nederlande:
- bewusteloos worden
- pole:
- świadomość stracić
- rumane:
- pierde cunoștința
- ruse:
- потерять сознание
subkonscio
- Parto de la menso, kiu ne estas konscia: dum ŝia dormo ŝia subkonscio bone deĵoris por filtri kaj enlasi nur tiujn bruojn, kiuj rilatas rekte al ŝia profesio [40]; ŝajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco [41]; lia inspiro ŝajnas fonti el tiu plej profunda parto de la psiko, kie kuniĝas la individua kaj la kolektiva, tuthomara subkonscioj [42]; ie, en la subkonscio de l’ francoj, flagras la ideo, ke la spontana vorto, la infane kreita, ne estas la ĝusta, ĉar ĝi sonas tro simple [43]. instinkto, intuicio
40.
Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:1
41. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 22
42. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
43. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
41. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 22
42. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
43. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
- beloruse:
- падсьвядомасьць
- ĉeĥe:
- podvědomí
- ĉine:
- 潛在意識 [qiánzàiyìshì], 潛意識 [qiányìshì], 下意識 [xiàyìshí]
- france:
- subconscient (subst.)
- germane:
- Unterbewusstsein, Unbewusstes
- hispane:
- subconsciencia
- japane:
- 潜在意識 [せんざいいしき]
- pole:
- podświadomość
- rumane:
- subconștient
- slovake:
- podvedomie
celkonscia
- Celanta ion difinitan kaj konsekvence aganta por ĝin atingi: li estis kalkulema kaj celkonscia [44]; la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli [45]; Cart lanĉis la sloganon „Ni fosu nian sulkon!“ por instigi al celkonscia laboro [46]; se ni […] estus nur iom pli bone organizitaj, kunordigitaj kaj celkonsciaj... kian taskon ni ne povus realigi [47]?
44.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
45. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
46. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
47. P. Fiocchi: Pikniko ĉe la Ĉiela Altaro, El Popola Ĉinio, 2013-09-25

- мэтанакіраваны
- ĉeĥe:
- cílevědomý
- ĉine:
- 執著追求 [zhízhuózhuīqiú], 坚定 [jiāndìng], 有决心 [yǒujuéxīn], 有目的 [yǒumùde]
- germane:
- zielsicher, zielstrebig
- japane:
- 目的意識のはっきりした [もくてきいしきのはっきりした], 目的意識をもった [もくてきいしきをもった]
- pole:
- celowy
- rumane:
- intenționat
- slovake:
- cieľavedomý
duonkonscia
- Havanta ne plenan, nur nebulan konscion: kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li [48]; momenton li staris kvazaŭ duonkonscia, poste li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon [49]; al rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke la ordo de tago kaj nokto estas ankaŭ konfuzita [50]; dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto [51]; artistaj blufuloj […] scias tiel lerte melki duonkonsciajn ŝtatajn kulturoficistojn [52]. hebeta, stuporaduondorma, somnoli
48.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
49. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
50. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIV
51. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII
52. T. Haecker, trad. V. Oŝlak: Vergilio, la Patro de Okcidento, 1998

- паўсьвядомы
- ĉine:
- 困地 [kùnde], 睡过头 [shuìguòtóu], 瞌 [kē], 静寂地 [jìngjíde]
- france:
- demi-conscient
- germane:
- benommen, verschlafen, benebelt, schläfrig
- pole:
- półświadomy
- rumane:
- semiconștient
memkonscio
- Konscio2: memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio [53]; bazo de ĉiu sukceso estas la disciplino, ordo kaj memkonscio [54]; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo, sed tiun momenton ŝi jam travivis, per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Marta . identeco3, introspekto
53.
Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
54. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
54. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
- angle:
- self-awareness, self-consciousness
- beloruse:
- самасьвядомасьць
- ĉine:
- 自我意識 [zìwǒyìshí], 自信心 [zìxìnxīn]
- germane:
- Selbstbewusstsein
- japane:
- 自覚 [じかく], 自意識 [じいしき]