intuicio, intuo
- La kapablo senpere, kvazaŭ instinkte kompreni sen konscia rezonado aŭ esploro: la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj Marta ; interpreti la tekston sole laŭ sia lingva sento kaj intuicio, fidante sian artisman geniecon, kaj malrespektante la lingvosciencan studadon de tradukotaĵo [1]; li per genia intuicio ekkaptis novan sciencan leĝon. subite gestoj ne respondas al vortoj de la persono, via intuo tuj eksaltas [2]; pri kio li pensas? pri la akcidento? pri la estonto? patrina intuo sugestis ke pri neniu el tiuj [3].
Rim.:
PV, PIV1 kaj PIV2 donas ĉe „intuo“ difinon iom
alie vortigitajn, ol ĉe „intuicio“, sed la senco
de tia distingo ne estas klara. Krome, ĉiuj tri vortaroj
markas ĝin kiel terminon filozofian.
En la malmultaj realaj uzoj de la vorto „intuo“, kiujn ni
trovis, ĝi aperas kiel mallonga sinonimo de (la komunuza)
„intuicio“; la tradukaj vortaroj simple egaligas la
du vortojn (ankaŭ la Varingjena vortaro franca-esperanta).
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- intuition
- beloruse:
- інтуіцыя
- bulgare:
- интуиция
- ĉeĥe:
- instinktivní poznání, intuice, vnuknutí
- ĉine:
- 直覺 [zhíjué]
- france:
- intuition
- germane:
- Intuition, instinktives Erfassen
- hispane:
- intuición
- hungare:
- intuíció, ösztönös megérzés
- itale:
- intuizione (capacità), intuito
- japane:
- 直観 [ちょっかん], 直感 [ちょっかん], 勘 [かん]
- katalune:
- intuïció
- nederlande:
- intuïtie
- pole:
- intuicja
- portugale:
- intuição
- ruse:
- интуиция
- slovake:
- intuícia
- ukraine:
- інтуїція, передчуття
intuicia, intua
- Karakterizata per intuicio: intuicia kono, veraĵo; intuicia karaktero; por anstataŭigi la racian latinan lingvon per intuicia lingvo, la aŭtoro proponas Esperanton [4]; rapida, facile alirebla kaj intuicia en la uzado, la internacia retejo entenas entute 200 000 filmetojn: ĉiu el ili respondas al unuopa signo, malantaŭ kiu kaŝiĝas vortoj, ĉiutagaj frazoj kaj nombroj [5]; agrabla, grafika kaj intua interfaco [6]; Fajrfokso estas […] rekodita por esti rapida, malpeza, intua kaj etendebla [7].
4.
Monato, Guido Van Damme: Edikto el oriento?, 2009
5. Monato, Roberto Pigro: Vortaro intuicia, horizonto internacia, 2014
6. Linukso kaj Esperanto paralele
7. Fajrfokso
5. Monato, Roberto Pigro: Vortaro intuicia, horizonto internacia, 2014
6. Linukso kaj Esperanto paralele
7. Fajrfokso
- angle:
- intuitive
- beloruse:
- інтуітыўны
- bulgare:
- интуитивен
- ĉine:
- 直覺 [zhíjué]
- france:
- intuitif
- germane:
- intuitiv
- hispane:
- intuitivo
- hungare:
- intuitív, ösztönös
- itale:
- intuitivo
- japane:
- 直感的な [ちょっかんてきな], 勘の鋭い [かんのするどい], 直観的な [ちょっかんてきな]
- katalune:
- intuïtiu
- nederlande:
- intuïtief
- pole:
- intuicyjny
- portugale:
- intuitivo
- ruse:
- интуитивный
- ukraine:
- інтуїтивний
intuicie, intue
- Laŭ, per intuicio: li nur intuicie, ne komprenante sin mem, konstruis novan teorion; nur troviĝis iu nekaptebla, intuicie atendata antaŭsento de io [8]; li intuicie divenis, ke homaj ecoj ne povas esti egale fortaj [9]; vizitante Sovetion en 1923, li intue sentas, ke la revolucio fiaskos. Nur dek jarojn poste lian intuicion pravigas faktoj kaŝitaj sed nekontesteblaj [10].
8.
Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
9. Monato, Dmitrio Lytov: Novaj ideoj jungitaj al malnovaj teorioj, 2003
10. G. Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992:2,3
9. Monato, Dmitrio Lytov: Novaj ideoj jungitaj al malnovaj teorioj, 2003
10. G. Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992:2,3
- germane:
- intuitiv
- japane:
- 直観的に [ちょっかんてきに], 直感的に [ちょっかんてきに]
- ukraine:
- інтуїтивно
intuicii, intui
(tr)
- Kompreni per intuicio: ni klare intuicias nun, ke la mondo maltrankvilige similas al la ŝajne neraciaj „pragaj koŝmaroj“, certe ĉar ili ne estis fantaziaĵoj, sed simplaj speguloj de la efektivo [11]; Laura intuicias la veron: […] [12]; vi, kiuj amas la poezion [laŭ] titolo de mia prelego, rapide intuas, ke mi intencas paroladi pri Antonio Machado, unu el la plej elstaraj poetoj de nia epoko [13].
11.
Mauro Nervi: Kafka en Prago. Kiel oni vivas en kaĝo sen
kradoj,
IKU 1996, Prago
12. Trevor Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. 2000 - La poeto de la intimismaj kolokvoj - Antonio Marco Botella
12. Trevor Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. 2000 - La poeto de la intimismaj kolokvoj - Antonio Marco Botella
- angle:
- intuit
- ĉeĥe:
- mít intuici
- germane:
- erfassen (intuitiv)
- itale:
- intuire
- japane:
- 直観する [ちょっかんする], 直感する [ちょっかんする]
- katalune:
- intuir
- portugale:
- intuir
- ruse:
- интуитивно понять
- slovake:
- mať intuíciu
- ukraine:
- сприймати інтуїтивно