- [intuic.0o.instinkto]
-
La kapablo senpere, kvazaŭ instinkte kompreni sen
konscia rezonado aŭ esploro:
la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo
faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito
de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon
vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj
Marta
;
interpreti la tekston sole laŭ sia lingva sento kaj
intuicio, fidante sian artisman geniecon, kaj
malrespektante la lingvosciencan studadon de
tradukotaĵo
[1];
li per genia intuicio ekkaptis novan sciencan leĝon.
subite gestoj ne respondas al vortoj de la persono, via intuo tuj eksaltas
[2];
pri kio li pensas? pri la akcidento? pri la estonto? patrina
intuo sugestis ke pri neniu el tiuj
[3].
Rim.:
PV, PIV1 kaj PIV2 donas ĉe „intuo“ difinon iom
alie vortigitajn, ol ĉe „intuicio“, sed la senco
de tia distingo ne estas klara. Krome, ĉiuj tri vortaroj
markas ĝin kiel terminon filozofian.
En la malmultaj realaj uzoj de la vorto „intuo“, kiujn ni
trovis, ĝi aperas kiel mallonga sinonimo de (la komunuza)
„intuicio“; la tradukaj vortaroj simple egaligas la
du vortojn (ankaŭ la Varingjena vortaro franca-esperanta).
[Sergio Pokrovskij]
1.
M. Malovec: Gramatiko de Esperanto,
Ĉap. 9a
2.
Gesto3.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978