stupor/o PIV1

stuporo

PSI Senmoveco, sensenteco pro spirita ŝoko, ekzemple pro mirego: la knabino eksentis stuporon [1]; oni povas imagi la stuporon de iuj tradiciaj lingvistoj kaj aliaj „kompetentuloj“ antaŭ verkoj kiel tiu ĉi vortaro de Krause, ĉar ili „scias“ jam „delonge kaj definitive“ nur pri la „povreta Esperanto kun kelkcentoj da vortoj“ [2]. VD:konsterno, perplekso
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 61a, p. 323a
2. Monato, Ignat F. Bociort: Bona por la eterneco, 2008
angle:
stupor
beloruse:
ступар, аслупяненьне
ĉeĥe:
stupor
ĉine:
惊愕 [jīngè], 驚愕 [jīngè], 僵化 [jiānghuà], 殭化 [jiānghuà]
france:
ahurissement, hébètement, stupéfaction, stupeur
germane:
Erstarrung, Betäubung, Starre
hungare:
stupor, eltompulás, megdermedés
nederlande:
stupor, verminderd bewustzijn
pole:
osłupienie, zdumienie
ruse:
ступор, оцепенение
slovake:
strnulosť
ukraine:
ступор, ступорозний стан, задерев’яніння, заціпеніння, остовпіння

stupora

Senreaga, sensenta pro stuporo; hebeta: mi trovis, ke mi dronas en stupora stato iom-post-iom, mi eĉ ne plu perceptis kion li demandas [3]; tute konsternite li trotetis en la dormoĉambron kaj stuporiĝis sur la sojlo […] sur lia frunto ekbrilis malgrandaj ŝvitgutetoj MkM .
3. [Miaohui?]: Venĝo, 2007-11-14
angle:
stupefied, dazed, stunned
beloruse:
агаломшаны, у ступары
ĉeĥe:
ustrnulý, znehybněný
ĉine:
目瞪口呆 [mùdèngkǒudāi], 木然 [mùrán], 惊呆 [jīngdāi], 驚呆 [jīngdāi]
france:
hébété, stupéfié
germane:
betäubt, erstarrt, benommen
pole:
osłupiały
slovake:
ustrnutý, znehybnený
ukraine:
задерев’янілий, заціпенілий, остовпілий

stupori

(ntr)
Resti senreaga pro spirita ŝoko: Rafo levis sin kaj stuporis antaŭ ŝia lito [4]. VD:gapi
4. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995:6, p. 27a
angle:
to be in a stupor
beloruse:
быць у ступары, аслупянець
ĉeĥe:
ustrnout, znehybnět
ĉine:
凝固 [nínggù]
france:
rester cloué sur place, être stupéfié
germane:
erstarren
hungare:
megdermed, eltompul, stuporba esik
pole:
głupieć
ruse:
быть в ступоре, оцепенеть
slovake:
znehybnieť
ukraine:
задерев’яніти, заціпеніти, остовпіти

administraj notoj