*kaŭz/i

*kaŭzi

(tr)
Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi: tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon [1]; malamo kaŭzas malpacon [2]; kolerema homo kaŭzas malpacon [3]; parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado DL ; ŝi ne povas kompreni tiun ĝojon, kiun kaŭzas al ŝia bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj FK ; deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego FK ; [tio] al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn [4]; bedaŭrinde tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon [5]; pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon Marta ; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron [6]; ŝi kredeble kaŭzas al vi multajn suferojn IK ; malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj ― doloron PrV . VD:alporti, enporti, estigi, kuntreni, naski, rezultatigi, sekvigi2, veki, venigi, voki
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:18
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
cause
beloruse:
спрычыніцца , вызваць (штосьці)
bretone:
bezañ abeg (da), bezañ kaoz (da)
ĉine:
[yóu], 誘發 [yòufā], 造成 [zàochéng], 引起 [yǐnqǐ]
france:
causer, donner lieu (à), déclencher (occasionner), entraîner (occasionner), motiver (causer), occasionner, produire (occasionner), provoquer (causer)
germane:
begründen, verursachen
hungare:
okoz, előidéz
indonezie:
mendatangkan, menyebabkan, menimbulkan
nederlande:
veroorzaken
perse:
سبب شدن، باعث شدن
pole:
powodować, przyczyniać się do czegoś, być przyczyną czegoś, wyrządzać, sprawiać
ruse:
вызывать (что-л.), причинять (что-л.), повлечь за собой (что-л.), стать причиной (чего-л.)
svede:
orsaka
ukraine:
спричиняти, спричинювати, бути причиною, заподіювати, викликати

*kaŭzo [7]

1.
Tio, pro kio io okazas; kialo: la kaŭzo de malsano Hamlet ; la kaŭzojn de la ribeloj mi konas sen esploro [8]; [li] vidis klare la kaŭzojn de la malgrandiĝo de la reĝaj enspezoj [9]; la ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke [ili] havas tri rikoltojn dum unu jaro [10]; tiam min malben’ ne miakaŭza (kies kaŭzo ne estas mi) // Subite kaptis kaj min apartigis // De la amatoj Ifigenio ; se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [11]; la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj Marta ; famo ne flugas, se kaŭzo ne estas PrV ; ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava PrV .
2.
Tio, pro kio oni faras ian agon, havas iun senton ks: punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado DL ; insulti sen kaŭzo DL ; vi havas nenian kaŭzon plendi FK ; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi FK ; mi havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro FK ; mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke […] BdV ; ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi Marta . VD:fonto, motivo, pravigo, radiko3
Rim.: La distingo inter tiuj du sencoj 1 kaj 2 fakte baziĝas sur la supozo, ke en la naturo la kaŭzo neprigas la sekvon dum homo estas libera agi kaj senti reage al kaŭza kondiĉo aŭ alternative rezisti ĝin. La moderna cerboscienco iom kontestas la verecon de tiu supozo, sed ja eventuale la indikita kaŭzo estas nura preteksto. [Wolfram Diestel]
3.
FIL Tio, pro kio io estas aŭ iĝas tia, kiel ĝi estas: Aristotelo distingis kvar specojn de kaŭzoj: causa formalis ― formkaŭzo, causa finalis ― celkaŭzo, causa materialis ― materialkaŭzo kaj causa efficiens ― efikkaŭzo. oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de la bestoj FK . VD:elemento1.a, esenco1, origino2, principo1
afrikanse:
oorsaak
albane:
shkaku
amhare:
መንስኤ
arabe:
السبب
armene:
պատճառը
azerbajĝane:
səbəb
beloruse:
прычына
bengale:
কারণ
birme:
အကွောငျး
bosne:
uzrok
bretone:
abeg, arbenn (abeg), kaoz (abeg), pennabeg, pennkaoz
ĉine:
緣由 [yuányóu], 因 [yīn], 由 [yóu], 原因 [yuányīn], 成因 [chéngyīn], 根由 [gēnyóu], 緣故 [yuángù], 事由 [shìyóu], 來由 [láiyóu], 緣 [yuán]
dane:
årsag
estone:
põhjus
eŭske:
kausa
filipine:
dahilan
france:
cause, motif (cause), origine (cause), pourquoi (subst., cause), raison (cause) miakaŭza: de mon fait.
galege:
causa
germane:
1. Ursache 2. Grund 3. Prinzip
guĝarate:
કારણ
haitie:
kòz
haŭse:
sabili
hinde:
कारण
hungare:
ok
igbe:
kpatara
indonezie:
1. sebab, penyebab 2. motif, alasan 3. prinsip
irlande:
faoi deara
islande:
orsök
japane:
原因 [げんいん]
jave:
sabab
jide:
גרונט
jorube:
fa
kanare:
ಕಾರಣ
kartvele:
მიზეზი
katalune:
causa
kazaĥe:
себеп
kimre:
achos
kirgize:
себеп
kmere:
មូលហេតុ
koree:
원인
korsike:
a causa
kose:
unobangela
kroate:
uzrok
kurde:
semed
latine:
causa
latinece:
3. causa
latve:
cēlonis
laŭe:
ສາເຫດ
litove:
priežastis
makedone:
причина
malagase:
antony
malaje:
punca
malajalame:
കാരണം
malnovgreke:
3. αίτιον
malte:
kawża
maorie:
take
marate:
कारण
monge:
ua
mongole:
шалтгаан нь
nederlande:
oorzaak, reden
nepale:
कारण
njanĝe:
chifukwa
okcidentfrise:
oarsaak
okcitane:
causa
panĝabe:
ਕਾਰਨ
paŝtue:
لامل
perse:
علت، سبب، دلیل
pole:
powód, przyczyna
ruande:
impamvu
rumane:
cauza
ruse:
причина
samoe:
ala
sinde:
سبب
sinhale:
හේතුව
skotgaele:
aobhar
slovene:
vzrok
somale:
sababta
ŝone:
chikonzero
sote:
etsa hore
sunde:
sabab
svahile:
sababu
svede:
orsak
taĝike:
сабаб
taje:
สาเหตุ
tamile:
காரணம்
tatare:
сәбәп
telugue:
కారణం
tibete:
རྒྱུང་མཚན་
ukraine:
причиною
urdue:
وجہ
uzbeke:
sabab
vjetname:
nguyên nhân
zulue:
kwesizathu

senkaŭze

Sen komprenebla motivo aŭ kialo: ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi malbonon [12]; kial do vi volas […] mortigi Davidon senkaŭze [13]? ha, vidu! ne senkaŭze oni faris ĉe ni tian tumulton [14].
beloruse:
без прычыны, беспрычынна, беспадстаўна
ĉine:
沒有原因 [méiyǒuyuányīn], 无端 [wúduān], 无正当理由 [wúzhèngdānglǐyóu], 凭空 [píngkōng], 无动机 [wúdòngjī]
germane:
grundlos, ohne Grund
indonezie:
tanpa sebab
ukraine:
безпричинно, без причини, безпідставно, даремно, дурно

kaŭze de

(prepoziciaĵo)
Pro senpera efiko de: la vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo [15]; oni tamen ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado [16]; kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis [17]; la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro [18]; la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio Marta . VD:fare de, per
Rim.: Oni komprenu „kaŭze de“ laŭ pasiva senco „kaŭzate de“. Plej multaj prepoziciaĵoj funkcias aktive, kiel ekzemple la samsenca „sekve de“. [ĵv]
beloruse:
з прычыны, з-за
bretone:
abalamour da, en abeg da, en arbenn (a, da, eus)
ĉine:
出于 [chūyú], 由于 [yóuyú], 因 [yīn]
france:
à cause de, du fait de, par
germane:
auf Grund von, wegen
indonezie:
karena, lantaran, disebabkan, dikarenakan
katalune:
a causa de
nederlande:
veroorzaakt door
okcitane:
a causa de
pole:
z powodu, przez
ukraine:
через

kaŭzeco

FIL Rilato inter la kaŭzo kaj ĝia efiko: principo pri kaŭzeco (laŭ kiu ĉio, kio ekzistas, havas kaŭzon). se advokato, ekzemple, estas devigata pritrakti la demandon de kaŭzeco inter la vundo kaj la morto de la viktimo, por pruvi, ke la viktimo ne mortis pro la ricevita vundo, sed pro alia kaŭzo, li devas trastudi gravan parton de […] medicino Ret .
beloruse:
прычыннасьць
bretone:
arbennelezh
ĉine:
因果 [yīnguǒ], 因果关系 [yīnguǒguānxi]
france:
causalité
germane:
Kausalität, Ursache-Wirkungsbeziehung
hungare:
okság principo pri ~eco: oksági elv.
indonezie:
kausalitas
nederlande:
causaliteit
perse:
علیّت
pole:
przyczynowość, związek przyczynowo-skutkowy
ruse:
причинность
ukraine:
причинність

administraj notoj

~eco: Mankas dua fontindiko.