motivo
- 1.
- Tio, kio igas iun agi aŭ opinii iamaniere; kialo de agado: ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon [1]; ili prezentos siajn motivojn, mi miajn [2]; mi dezirus ekkoni la motivojn de la dekreto IK ; pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo [3]; [li] faris tiom da malsaĝaĵoj, sen (grava) motivo, por plezuro! [4]; unu piedon li levis sub sin por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado; [5] [ŝi] sciigis […], pro kia motivo ŝi tuŝis lin [6]; estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto [...] pro manko de motivo [7]; [ili] demandas pri la motivo de la espero en vi [8]; pro plej noblaj motivoj [9]; la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado [10].
- 2.
- Strukture esenca stilfiguro de artverko: la pentrada ornamado de la manskribaĵo per tiuj miraklaj miniaturoj kun neniam ripetitaj motivoj el flaŭro kaj faŭno faras la libron majstraĵo [11]; motive dominas la stoika idealo de konstanteco […] kaj la samtempa motivo de Vanitas, la efemereco de la monda feliĉo [12]. melodio, figuro, skemo, ŝablono3
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
6. La Nova Testamento, Luko 8:47
7. La Nova Testamento, La agoj 19:40
8. La Nova Testamento, I. Petro 3:15
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. Monato, Svetlana Milanović: Malnova monumento de la serba kulturo, 2008
12. Vikipedio, Andreas Gryphius
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
6. La Nova Testamento, Luko 8:47
7. La Nova Testamento, La agoj 19:40
8. La Nova Testamento, I. Petro 3:15
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. Monato, Svetlana Milanović: Malnova monumento de la serba kulturo, 2008
12. Vikipedio, Andreas Gryphius
- angle:
- motive 1. motivation, cause, incentive, reason, goal, purpose 2. motif
- beloruse:
- матыў
- ĉeĥe:
- důvod, motiv, pohnutka
- ĉine:
- 心路 [xīnlù], 起見 [qǐjiàn], 起见 [qǐjiàn], 动机 [dòngjī], 動機 [dòngjī], 动因 [dòngyīn], 動因 [dòngyīn]
- france:
- motif
- germane:
- 1. Motivation, Beweggrund, Antrieb 2. Motiv, Stilfigur
- japane:
- 動機 [どうき], 理由 [りゆう], 根拠 [こんきょ], モチーフ, 主題 [しゅだい]
- nederlande:
- motief
- pole:
- motyw, powód
- rumane:
- motiv, pentru ce
- ruse:
- мотив
- slovake:
- dôvod, podnet, pohnútka, popud
- tibete:
- སྐུལ་སློང་
- ukraine:
- мотив, привід
motivi
(tr)
- 1.
- (io) Esti motivo por pravigo de io: tiu akcidento motivas mian proponon; la amikoj volu sendi al mi kiom eble pli motivite siajn opiniojn pri la diversaj punktoj [13].
- 2.
- (iu) Motivigi: la usona registaro false provis motivi la militon [14]; Moskvo vivas sen iu ajn science motivita plano [15].
13.
Zamenhof: Pri
Reformoj en Esperanto, 1894
14. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton, 2004
15. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron, 2011
14. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton, 2004
15. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron, 2011
- angle:
- 1. motivate 2. justify
- beloruse:
- 1. служыць матывам 2. матываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
- ĉeĥe:
- být důvodem, motivovat, odůvodnit, zdůvodnit
- france:
- 1. motiver (être le motif de) 2. motiver (justifier par des motifs)
- germane:
- 1. ein Motiv haben 2. rechtfertigen
- japane:
- 動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
- nederlande:
- 1. rechtvaardigen
- pole:
- argumentować, umotywować, tłumaczyć
- rumane:
- argumentează, justifică, explică
- ruse:
- 1. мотивировать
- slovake:
- motivovať, odôvodniť, zdôvodniť
- ukraine:
- мотивувати, пояснювати причину, привід, обґрунтовувати
motivigi
(iu)
- Pravigi ion per: plene motivigita plendo; li per persista demandado kaj analizo […] de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn [16]; la vjetnama milito estis ĉiurilate misa, mismotivigita, misintencita, neniel kaj nenial pravigebla [17].
16.
Monato, Stefan Macgill: Pli da kadavroj, 2004
17. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
17. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
- angle:
- justify
- beloruse:
- матываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
- ĉeĥe:
- motivovat, odůvodnit
- ĉine:
- 不辜負 [bùgūfù], 不辜负 [bùgūfù], 表明自己是正确 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè], 表明自己是正確 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè]
- france:
- motiver (justifier par des motifs)
- germane:
- rechtfertigen
- japane:
- 動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
- nederlande:
- motiveren
- pole:
- uzasadniać, motywować, usprawiedliwiać
- rumane:
- justifica, motiva
- ruse:
- мотивировать
- slovake:
- odôvodniť, zdôvodniť
ĉefmotivo
- 1.
- En opero, baleto, programa peco ktp: muzika penso, melodio asociata kun rolulo, rememoro, teravivaĵo aŭ abstakta nocio, ripetata ĉe ties apero sur la sceno aŭ mencio.
- 2.
- (figure) La ĉefa ideo, la baza penso, multfoje ripetata kaj emfazata: amo estas la ĉefmotivo, kiu regas en tiuj ĉi fabeloj [18]; la 200-jara jubileo de la alveno de la katolikismo en Koreo estas la ĉefmotivo de la papa vojaĝo en tiun landon [19]. suĵeto
- angle:
- leitmotif
- beloruse:
- 1. лейтматыў 2. лейтматыў, кіраўнічая думка
- ĉine:
- 主导动机 [zhǔdǎodòngjī], 主導動機 [zhǔdǎodòngjī]
- germane:
- Leitmotiv
- ruse:
- лейтмотив
administraj notoj
ĉef~o:
Mankas verkindiko en fonto.