Aldoni tradukojn al ReVo:

1motiv/o JED

motivo

serĉi 'motivo'
[motiv.0o]
1.
[motiv.0o.kialo]
Tio, kio igas iun agi aŭ opinii iamaniere; kialo de agado: ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon [1]; ili prezentos siajn motivojn, mi miajn [2]; mi dezirus ekkoni la motivojn de la dekreto IK ; pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo [3]; [li] faris tiom da malsaĝaĵoj, sen (grava) motivo, por plezuro! [4]; unu piedon li levis sub sin por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado; [5] [ŝi] sciigis […], pro kia motivo ŝi tuŝis lin [6]; estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto [...] pro manko de motivo [7]; [ili] demandas pri la motivo de la espero en vi [8]; pro plej noblaj motivoj [9]; la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado [10].
2.
[motiv.0o.MUZ]
BELEMUZTEKS Strukture esenca stilfiguro de artverko: la pentrada ornamado de la manskribaĵo per tiuj miraklaj miniaturoj kun neniam ripetitaj motivoj el flaŭro kaj faŭno faras la libron majstraĵo [11]; motive dominas la stoika idealo de konstanteco […] kaj la samtempa motivo de Vanitas, la efemereco de la monda feliĉo [12]. VD:melodio, figuro, skemo, ŝablono3
angle:
motive 1. motivation, cause, incentive, reason, goal, purpose 2. motif
beloruse:
матыў
ĉeĥe:
důvod, motiv, pohnutka
ĉine:
心路 [xīnlù], 起見 [qǐjiàn], 起见 [qǐjiàn], 动机 [dòngjī], 動機 [dòngjī], 动因 [dòngyīn], 動因 [dòngyīn]
france:
motif
germane:
1. Motivation, Beweggrund, Antrieb 2. Motiv, Stilfigur
japane:
動機 [どうき], 理由 [りゆう], 根拠 [こんきょ], モチーフ, 主題 [しゅだい]
nederlande:
motief
pole:
motyw, powód
rumane:
motiv, pentru ce
ruse:
мотив
slovake:
dôvod, podnet, pohnútka, popud
tibete:
སྐུལ་སློང་
ukraine:
мотив, привід

motivi

serĉi 'motivi'
[motiv.0i]
(tr)
1.
[motiv.0i.io]
(io) Esti motivo por pravigo de io: tiu akcidento motivas mian proponon; la amikoj volu sendi al mi kiom eble pli motivite siajn opiniojn pri la diversaj punktoj [13].
2.
[motiv.0i.iu]
(iu) Motivigi: la usona registaro false provis motivi la militon [14]; Moskvo vivas sen iu ajn science motivita plano [15].
13. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, 1894
14. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton, 2004
15. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron, 2011
angle:
1. motivate 2. justify
beloruse:
1. ÑÐ»ÑƒÐ¶Ñ‹Ñ†ÑŒ матывам 2. Ð¼Ð°Ñ‚ываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
ĉeĥe:
být důvodem, motivovat, odůvodnit, zdůvodnit
france:
1. motiver (être le motif de) 2. motiver (justifier par des motifs)
germane:
1. ein Motiv haben 2. rechtfertigen
japane:
動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
nederlande:
1. rechtvaardigen
pole:
argumentować, umotywować, tłumaczyć
rumane:
argumentează, justifică, explică
ruse:
1. Ð¼Ð¾Ñ‚ивировать
slovake:
motivovať, odôvodniť, zdôvodniť
ukraine:
мотивувати, пояснювати причину, привід, обґрунтовувати

motivigi

serĉi 'motivigi'
[motiv.0igi]
(iu)
[motiv.0igi.KOMUNE]
Pravigi ion per: plene motivigita plendo; li per persista demandado kaj analizo […] de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn [16]; la vjetnama milito estis ĉiurilate misa, mismotivigita, misintencita, neniel kaj nenial pravigebla [17].
16. Monato, Stefan Macgill: Pli da kadavroj, 2004
17. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
angle:
justify
beloruse:
матываваць, абгрунтоўваць, апраўдваць (даваць матыў)
ĉeĥe:
motivovat, odůvodnit
ĉine:
不辜負 [bùgūfù], 不辜负 [bùgūfù], 表明自己是正确 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè], 表明自己是正確 [biǎomíngzìjǐshìzhèngquè]
france:
motiver (justifier par des motifs)
germane:
rechtfertigen
japane:
動機付ける [どうきつける], 理由付ける [りゆうつける]
nederlande:
motiveren
pole:
uzasadniać, motywować, usprawiedliwiać
rumane:
justifica, motiva
ruse:
мотивировать
slovake:
odôvodniť, zdôvodniť

ĉefmotivo

serĉi 'ĉefmotivo'
[motiv.cxef0o]
1.
[motiv.cxef0o.MUZ]
MUZ En opero, baleto, programa peco ktp: muzika penso, melodio asociata kun rolulo, rememoro, teravivaĵo aŭ abstakta nocio, ripetata ĉe ties apero sur la sceno aŭ mencio.
2.
[motiv.cxef0o.FIG]
(figure) BELE La ĉefa ideo, la baza penso, multfoje ripetata kaj emfazata: amo estas la ĉefmotivo, kiu regas en tiuj ĉi fabeloj [18]; la 200-jara jubileo de la alveno de la katolikismo en Koreo estas la ĉefmotivo de la papa vojaĝo en tiun landon [19]. VD:suĵeto
18. Totsche: Literatura Mondo, 1932, p. 96
19. Espero Katolika, 1984:4
angle:
leitmotif
beloruse:
1. Ð»ÐµÐ¹Ñ‚матыў 2. Ð»ÐµÐ¹Ñ‚матыў, кіраўнічая думка
ĉine:
主导动机 [zhǔdǎodòngjī], 主導動機 [zhǔdǎodòngjī]
germane:
Leitmotiv
ruse:
лейтмотив

administraj notoj

ĉef~o: Mankas verkindiko en fonto.