adapti
(tr)
- 1.
- Ŝanĝi, korekti la formon aŭ enhavon de io tiel, ke ĝi konformas al io alia: adapti robon al la figuro; adapti seruron al pordo; oni starigis etaĝaldonojn kaj kioskojn aŭ adaptis ejojn por vendejoj [1]; [ili] adaptis la grekan alfabeton al la necesoj de la slava fonologio, por traduki la Biblion [2]; programoj por adapti litertipojn [3]. la teksto ne estis verkita por movadanoj, kaj […] la aŭtoro tre bone konsciis tion, kaj lerte adaptis sian tekston [4]. alfari, alĝustigikonvenigi
- 2.
- (figure) Alkonformigi sintenon, konduton, procedon, organizon ktp tiel, ke ĝi akordas kun iu aŭ io: Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio [5]; finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa [6]; ni koniĝis en Pambo, ekvivis amike, adaptis sin unu al la alia kaj estas kontentaj FdO ; vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj [7]; adapti ne nur la rapidecon kaj la intensecon, sed ankaŭ la altecon de sia voĉo al la enhavo de la frazo [8]; li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko [9]; adapti ĝian subjektivan sintenon al la objektivaj kondiĉoj [10]; adapti la kongresojn al la postulatoj de la moderna vivo [11]; adapti sian strategion [12]; urĝe necesas adapti la iamajn interkonsentojn al la aktualaj problemoj [13]; ne eblas, kiel en profesiaj programoj, adapti tiun programon al la personaj preferoj [14]. akordigi, akomodi, harmoniigiagordi
1.
Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj,
somero 2000
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ..., 2011
3. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
4. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA, 2007
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
12. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
13. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ..., 2011
3. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
4. Monato, Petro Desmet': Politika historio de la neŭtrala UEA, 2007
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
12. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
13. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, 2010
14. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
- angle:
- 1. adapt, fit 2. adapt, adjust
- beloruse:
- прыладзіць, прыстасаваць, адаптаваць
- ĉeĥe:
- adaptovat, přizpůsobit, zadaptovat
- ĉine:
- 2. 入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú], 入乡随俗 [rùxiāngsuísú], 入鄉隨俗 [rùxiāngsuísú], 因地制宜 [yīndìzhìyí], 坒 [bì]
- france:
- adapter, approprier, ajuster, assortir, conformer
- germane:
- anpassen 1. einpassen, zuschneiden
- hebree:
- לְהִסְתָגֵל
- hispane:
- adaptar
- hungare:
- adaptál, alkalmassá tesz, hozzáigazít
- itale:
- adattare
- japane:
- 適合させる [てきごうさせる], 適応させる [てきおうさせる], 合わせる [あわせる], 脚色する [きゃくしょくする]
- katalune:
- adaptar 1. incorporar, incloure, ajustar 2. adaptar
- nederlande:
- aanpassen
- pole:
- adaptować, przystosować
- portugale:
- adaptar, ajustar 1. adaptar, ajustar, ajeitar, acomodar
- ruse:
- приспосабливать, прилаживать, подгонять
- slovake:
- prispôsobiť, upraviť 2. prispôsobiť
- svede:
- 2. anpassa
- ukraine:
- адаптувати, приладжувати, пристосовувати, підганяти, модифікувати
adapto
- Ago adapti; rezulto de tiu ago: povanta plu daŭri nur per propra adapto [15]; konkretigo de revo ĉiam postulas adapton al la limoj, kiujn ĝi trudas [16]; tradukaĵo-adapto el Ezopo [17]; la nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro [18]; tiu parto bezonos plenan readapton por ĉiu aparta nacia eldono [19]; leĝo, kiu kun etaj adaptoj pli malpli ĝis hodiaŭ estas uzata [20].
15.
Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
16. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
18. Monato, La nova granda Bildvortaro en Esperanto jam furoras, 2012
19. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
20. Monato, Wolfram Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), 2006
16. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
18. Monato, La nova granda Bildvortaro en Esperanto jam furoras, 2012
19. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
20. Monato, Wolfram Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), 2006
- angle:
- adaptation
- beloruse:
- прыстасаваньне, адаптацыя
- france:
- ajustement
- germane:
- Anpassung, Adaption, Überarbeitung
- japane:
- 適合 [てきごう], 適応 [てきおう], 脚色 [きゃくしょく]
- pole:
- adaptacja, dopasowanie, przystosowanie
adaptebla
- Tia, ke oni povas adapti ĝin, tie, ke oni antaŭzorgis la eblecon adapti: [la] teleskopa ĉefspegulo estas ekipita kun adaptebla optika sistemo [21]; konservi en la Statuto la fundamentajn principojn kaj transigi la detalojn kaj precizigojn en la Ĝeneralan kaj Kongresan Regularojn, kiuj estas pli facile […] adapteblaj al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj [22].
21.
Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema
planedo, 2006
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- beloruse:
- адаптавальны
- germane:
- anpassbar
- pole:
- adaptacyjny, dostosowalny, przystosowalny
adaptiĝi
(ntr)
- Akordiĝi al io, konformiĝi al premo, al cirkonstanco: estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj [23]; [li] adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias, kion li volas [24]; lingvo […] devas adaptiĝi al […] novaj bezonoj [25]; la titolado devas adaptiĝi al la karaktero de la parolado [26]. akomodiĝi, kongrui
23.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
25. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- adapt, adjust
- beloruse:
- адаптавацца, прыстасоўвацца
- ĉine:
- 入境問俗 [rùjìngwènsú], 入境问俗 [rùjìngwènsú]
- france:
- s'adapter
- germane:
- sich anpassen, sich einstellen auf
- hebree:
- להסתגל
- japane:
- 適合する [てきごうする], 適応する [てきおうする]
- katalune:
- adaptar-se
- pole:
- adaptować się, przystosować się
- ukraine:
- адаптуватися, приладитися, пристосуватися
adaptilo
-
Aranĝaĵo
destinita por ebligi kunan laboron de diversaj aparatoj,
cirkvitoj, organoj de
maŝino aŭ komputilo ktp:
ekrana adaptilo SVGA;
[la aplikaĵo] enhavos datumbazon kaj adaptilon por konverti
dokumentojn de WordPerfect
[27].
Rim.: Adaptilo estas pli inteligenta interfaco ol simpla junto, konvertanta signalojn aŭ adaptanta fizikajn parametrojn de la kunigataj aparatoj.
27.
Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por
Microsoft Office, 2005
- angle:
- adapter, controller
- beloruse:
- адаптар, кантролер
- bulgare:
- адаптор
- ĉeĥe:
- adaptér, přizpůsobovací zařízení, redukce
- france:
- adaptateur (dispositif)
- germane:
- Adapter, Konverter
- hebree:
- מַתאֵם
- hispane:
- adaptador
- hungare:
- adapter
- japane:
- アダプター
- katalune:
- adaptador
- nederlande:
- adapter
- pole:
- adapter, przetwornik
- ruse:
- адаптер, контроллер
- slovake:
- adaptér, redukcia
- tibete:
- གློག་ཤུགས་བཅོག་ཡག་
- ukraine:
- сполучна трубка, патрубок, ніпель, перехідник