Aldoni tradukojn al ReVo:

1tendenc/o

tendenco

serĉi 'tendenco'
[tenden1.0o]
1.
[tenden1.0o.PSI]
PSI Daŭra inklino al io difinita: en la cerbo de l' homo la mistika tendenco batalas kontraŭ la racia; la reformemaj tendencoj de unu partio [1]; [lia] juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj [2]; la diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj [3]; inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro [4]; venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis [5]; li havis iajn samseksemajn tendencojn [6]; kia ajn estu la origino de la lingvo, ĝia unua tendenco devis celi al senfina varieco [7]; tiuj tendencoj kaŝi sian personecon kreskis ĉe Zamenhof kun la jaroj [8]; unuflanke troviĝas la tendenco al universalismo kaj aliflanke la tendenco al egoisma regionismo [9]. VD:kutimo1, strebo
2.
[tenden1.0o.BELE]
BELE Daŭra emo disvastigi iun ideon rekomendante ĝin pli aŭ malpli malkaŝe en sia verko: la poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota [10]; reveninte Parizon li fondas la gazeton „La tribune de peuples“ kun tendenco demokrata [11]; la juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco [12]. VD:dekliniĝo2, devio, influo, fluo2, misio, modo
3.
[tenden1.0o.evoluo]
SCI Preferata direkto de iu evoluo, de statistiko ks: en la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco [13]; min interesas la tendenco en evoluo de nia proksimeco Metrop ; analizoj pri la evoluo de lingvoj rivelas, kien kondukas la naturaj tendencoj de lingvouzado [14]; financ-ĵonglistoj tutmonde jam longe antaŭe flaras estontajn tendencojn [kiuj] promesos novajn gajnojn [15]; la garantia nivelo de mineralaj riĉaĵoj al la ĉina ekonomio kaj socio ekhavos falantan tendencon [16].
angle:
tendency
beloruse:
тэндэнцыя
bulgare:
тенденция
ĉeĥe:
ráz, tendence, zabarvení, zaměření, zaujatost, záměr
france:
tendance
germane:
Neigung, Tendenz 2. Einschlag (Tendenz), Touch (Tendenz) 3. Trend
hispane:
tendencia
hungare:
tendencia, irányzat, irányulás
japane:
傾向 [けいこう], 風潮 [ふうちょう], 性向 [せいこう], 性癖 [せいへき], 意図的傾向 [いとてきけいこう]
katalune:
tendència
nederlande:
1. neiging, tendens
pole:
tendencja, dążność, kierunek, skłonność
portugale:
tendência
ruse:
тенденция
slovake:
snaha, tendencia, zámer, úmysel
ukraine:
тенденція, віяння

tendenca

serĉi 'tendenca'
[tenden1.0a]
Strebanta al io specifa; partieca, neneŭtrala: tendenca dramo; tendenca raporto. al ĉio aliri kun la tendenca vidpunkto Metrop ; regis la ideo, ke Esperanto estas en si mem politike tendenca [17]; la rakonto ne celas esti tendenca en la kutima senco de la vorto [18]; serioza pritrakto de tia temo ne bezonas tendencajn ilustraĵojn tiajn [19]; serbaj amasinformiloj […] nomis la verdikton tendenca [20]; la kvalifikon de kritiko ankaŭ ne meritas la tendencaj kaj ofte skandalemaj komentoj kaj intence misgvidaj interpretoj [21]. ANT:objektiva1
beloruse:
тэндэнцыйны
bulgare:
~a: тенденциозен .
germane:
tendenziös ~a: tendenziös.
hungare:
~a dramo: iránydráma. ~a: tendenciózus, irányzatos.
japane:
傾向をおびた [けいこうをおびた], かたよった, 偏向的な [へんこうてきな]
katalune:
~a: tendenciós.
pole:
tendencyjny, skłonny ~a: tendencyjny, jednostronny.
ruse:
~a: тенденциозный .

tendenci

serĉi 'tendenci'
[tenden1.0i]
Montri tendencon, strebi al io: la samo koncernas […] ideojn bazitajn nur sur specifaj naciaj aŭ pli vastaj regionaj konceptoj, se ili tendencas altrudiĝi kiel ĝeneralaj [22]; la lingvo, kiun ni unue akiras kiel infanoj, tendencas gvidi niajn pensojn laŭ siaj reloj [23]; la membronombro daŭre tendencas malgrandiĝi [24]; la japana politiko tendencas al kreo de du grandaj blokoj koste de pli malgrandaj partioj [25]; en medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn [26]; esploroj montras ankaŭ, ke loĝantoj tendencas fuĝi el urboj kamparen [27].
angle:
tend
beloruse:
мець тэндэнцыю, імкнуцца, схіляцца (да чагосьці)
germane:
tendieren
pole:
dążyć, zmierzać, skłaniać się

administraj notoj