*siPV *si serĉi 'si' [si.0] Resenda pronomo de la tria persono, uzata kiam ĝi rilatas al la subjekto de la propozicio atentante tamen, ke, en dependaj partoj de propozicio ne havantaj gramatikan subjekton, oni devas konsideri kiel subjekton ne la gramatikan subjekton de la dependiga propozicio, sed la logikan subjekton de la dependa parto: kvinope ili sin ĵetis sur min [1]; ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [2]; li mem lavas sin [3]; ŝi faris sin per tio pli rimarkebla [4]; ili sentas sin tre malfeliĉaj [5]; sian lingvon ĉiu uzu nur por si kaj ne altrudu ĝin al aliaj [6]; ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si [7]; post la falo oni fariĝas singarda PrV . Rim.: „la refleksivaj pronomoj (serio “si/sia”) rilatas nur la 3-an personon kaj resendas al la plej proksima subjekto, aŭ singulara aŭ plurala“ [8]. Rim. 1: La akuzativa sin estas ofte uzata kiel prefikso samsignifa kiel mem: sindefendo [9], sinregado [10], singarda [11], sindona [12], sintrotakseco [13]. La sin-kunmetoj (sinmortiga, sinfida) pli kaj pli ekradikis anstataŭ la originaj mem-kunmetoj (memmortiga, memfida). Nome, oni sentis la bezonon distingi inter la aktiva kaj pasiva formoj de „mem“. La ĝusta formo estus propre „si“ (*simortigo*, *sifido*); sed sendube la sin-formo estas pli belsona en kunmetoj kaj ankaŭ pli klara. Cetere, „sin“ en tiu ĉi funkcio tute perdis sian originan sencon kaj akiris la sencon de aktiva „mem“. En tia okazo „sin“ perdas ĉian ligitecon kun la tria persono: (mia sinfido, via fratina sindonemo [14] estas senfina). mem- 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 142. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 183. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino8. Rekomendoj De La Akademio, .I. Pri La Refleksivo, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 109. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo10. La Nova Testamento, La agoj 24:2511. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 190613. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII angle: himself, herself, itself, oneself, themselves beloruse: сабе, сябе pri ~: пра сябе. por ~: для сябе. apud ~: побач з сабой. ĉeĥe: zvr. zájmeno "se" ĉine: 自身 [zìshēn], 一己 [yījǐ], 它本身 [tāběnshēn] finne: (3. pers. refleksiivipronomini)itse(nsä) ~n: itsensä, itseään. apud ~: vieressään. france: se, s', soi germane: sich pri ~: um sich. por ~: für sich. apud ~: bei sich. hispane: uno mismo, sí mismo, se hungare: maga pri ~: magáról. ~n: magát. apud ~: maga mellett. japane: 自分 [じぶん] nederlande: zich pole: się (zaimek) ruse: себе, себя pri ~: о себе. ~n: себя. por ~: для себя. apud ~: рядом с собой. slovake: zvratné zámeno "si" volapuke: -ok *sia [15]serĉi 'sia' [si.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Poseda adjektivo resendanta al la gramatika subjekto de la propozicio aŭ al la logika subjekto de la dependa propoziciparto en samaj okazoj kaj laŭ samaj reguloj, kiel la pronomo si: timulo timas eĉ sian propran ombron [16]; el ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [17]; [tiuj] konsideroj […] igis [lin] eldoni sian grandiozan pazigrafian provon [18]; ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn [19]; li ekvidis la anĝelon […] starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano [20]; prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion […] kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem [21]; la juna artisto […] per sia unua publika ludado komencis sian muzikan karieron [22]; ĉiu besto zorgas pri sia nesto PrV . 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Kvalifika adjektivo samsignifa kiel propra1: [li] al ĉiu ordonis ripeti lian rakonton, ili ripetis fidele ĉiu la sian [23]; amo al sia […] hejmo estas afero tute natura [24]; al ĉiu lian siaĵon (donu) [25]; ĉio sur sian ĝustan lokon Fab3 ! ĉiu afero havas sian tempon [26]; sia estas kara pli ol la najbara PrV ; ĉio sia estas plej ĉarma (vosto, nesto) PrV . Rim. 1: Pri la uzado de si kaj sia, vd la raporton oficialan de W. Lippmann al la Edinburga kongreso (1926). Rim. 2: En la esprimo siatempe, la pronomo sia, preskaŭ tute perdinte sian originan signifon, ricevas jen la sencon de konvena, ĝusta, taŭga: vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe (kiam ilia tempo alvenis) [27]; siatempe estas dirate […] al Izrael, kion faras Dio [28]; jen simple la sencon de antaŭa, pasinta, tiu (Ev.): La grandan miron, ⫽ Kun kiu mi rigardis siatempe (tiutempe, tiam) ⫽ Tiujn heroojn [29]; mi volis siatempe (tiam) eĉ proponi komunan regulon [30]; per poŝta karto mi siatempe (tiam) respondis al vi je via leteroPV . La regulaj sia-kunmetoj koncernas nur la trian personon (miaflanke, viaflanke, siaflanke). 15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, si'a16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3717. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1018. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:3121. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 191022. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko26. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 3727. La Nova Testamento, Luko 1:2028. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 23:2329. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko angle: his own, her own, its own, one's own, their own beloruse: свой ĉeĥe: svůj, svůj finne: 1. -nsa, -nsä 2. oma(nsa), -nsa, -nsä france: son, sa, ses (propre) germane: sein [Possesivpronomen] sein [gram.mask. Possesivpronomen], ihr [gram.fem. Possesivpronomen], sein [gram.neutr. Possesivpronomen] al ĉiu lian ~aĵon: jedem das Seine. ĉiu afero havas ~an tempon: alles hat seine Zeit. hispane: su hungare: saját al ĉiu lian ~aĵon: mindenkinek, ami jár. japane: 自分自身の [じぶんじしんの] pole: swój, swoja, swoje, swoi ruse: свой al ĉiu lian ~aĵon: каждому своё. slovake: privlast. zámeno svoj ukraine: займ. свій siauloserĉi 'siaulo' [si.0aulo] (malofte) [si.0aulo.KOMUNE] Familiano, gentano, proksimulo, kontraste al fremdulo: li pledis por la vivo de siauloj [31]. 31. -, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964 beloruse: свой (наз., нехта не чужы) ĉine: 眷属 [juànshǔ], 眷屬 [juànshǔ] france: sien (subst. les siens) hispane: suyo pole: swojak inter siserĉi 'inter si' [si.inter0] [si.inter0.KOMUNE] Iuj kun aliaj, reciproke: du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si (reciproke) oni neniel devas [32]; [ili] dividu inter si egalparte la monon [33]; du viroj kverelas inter si [34]; libere komunikiĝadi inter si [35]. Rim.: Ĉar la esprimo inter si havas apartan propran sencon, ĝi estas konsiderata kaj uzata kiel unuvorta adverbo kaj ne obeas la regulojn pri uzado de si. 32. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:3534. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 25:1135. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906 beloruse:[si.inter0.RIM_GRAM] паміжсобку, узаемна ĉeĥe: mezi sebou finne: keskenään france: entre eux hispane: entre sí hungare: egymás között japane: たがいに pole: między sobą ruse: между собой slovake: medzi sebou per si memserĉi 'per si mem' [si.per0mem] [si.per0mem.KOMUNE] Proprakulpe, proprakaŭze, propraefike, propraforte, propramove: Volapük ne estis venkita de Esperanto, […] ĝi pereis per si mem [36]; [tiu] aranĝo […] per si mem ne ŝanĝos la iradon de la afero [37]; ili vidu, ke ili estas bruto per si mem [38]; la piedoj moviĝadis per si mem [39]; tiaj fabeloj […] venas tute per si mem, ili frapetas al mi sur la frunto kaj diras: jen mi estas [40]! ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [41]; la unua bato […], negrava per si mem, […] havis nemezureblajn sekvojn [42]. izolite, mem, memstare, senhelpe, sole2Rim.: Ĉar la esprimo per si mem havas apartan propran sencon, ĝi estas konsiderata kaj uzata kiel unuvorta adverbo kaj ne obeas la regulojn pri uzado de si. 36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 191137. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 191138. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:1839. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto41. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2842. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII beloruse:[si.per0mem.RIM_GRAM] сам па сабе ĉine: 不由自主的 [bùyóuzìzhǔde] finne: itsestään france: par soi même germane: von selbst, von sich aus, von alleine, für sich genommen, aus sich selbst heraus hispane: por sí mismo hungare: magától, önmagában japane: ひとりでに, 自然に [しぜんに], 自分自身で [じぶんじしんで], それ自体で [それじたいで] pole: sam z siebie, samoistnie ruse: сам по себе administraj notoj