2mild/a PV mildaserĉi 'milda' [mild.0a] 1.[mild.0a.sense] Malakre impresanta la sentumojn: komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo [1]; ili troviĝis en plej ĉarma milda aero, tiel freŝa kiel sur la montoj, tiel aroma kiel ĉe la rozoj [2]; la kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj ĉarma, kiel la voĉo de lia patrino [3]; ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron [4]? milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin [5]; eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo Marta ; likvoro, dolĉa kaj milda trinkaĵo [6]; la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo [7]; milde leviĝanta deklivo [8]. delikata, facila2, modera 2.[mild.0a.anime] Plaĉanta al koro aŭ spirito, afabla, malsevera: mi klopodis interpreti mian dankemon per milda rideto [9]; ne forgesu la gardiston – ŝi diris kun substrekita, milda ironio [10]; milda respondo kvietigas koleron [11]; kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo [12]; lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila [13]; la saĝeco […] estas unue ĉasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo [14]; li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj [15]; Sara vartadis, flegadis, laboradis, [ŝi estis] milda kaj pia, beno en la malriĉa domo [16]. afabla1, dolĉa3, tenera 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Konkurso de saltado5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:112. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 11:1913. La Nova Testamento, Mateo 11:2914. La Nova Testamento, Jakobo 3:1715. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino angle: gentle, mild beloruse: 1. мяккі, ціхі, далікатны 2. мяккі, ціхі, лагодны, рахманы ĉeĥe: jemný, lahodný, mírný ĉine: 温和 [wēnhé], 溫和 [wēnhé], 柔和 [róuhé], 輕輕 [qīngqīng], 轻轻 [qīngqīng], 和緩 [héhuǎn], 和缓 [héhuǎn], 温馨 [wēnxīn], 溫馨 [wēnxīn] france: doux germane: mild, milde, leicht 1. lau hispane: suave hungare: enyhe, lágy, gyengéd, szelíd japane: 温和な [おんわな], 優しい [やさしい], 穏やかな [おだやかな], もの柔らかな [ものやわらかな] katalune: suau 1. suau, lleu, subtil ~e: suaument. 2. amorós, tendre nederlande: mild, zacht (mild) pole: łagodny, potulny portugale: ameno, brando, doce, suave, temperado (suave), benigno (suave), dócil, manso rumane: benign, docil ruse: 1. мягкий, тихий 2. мягкий, тихий, кроткий slovake: jemný, lahodný, mierny ukraine: лагідний, тихий, помірний, м’який mildecoserĉi 'mildeco' [mild.0eco] [mild.0eco.KOMUNE] Agrabla malforteco, malakreco, malabrupteco: mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn [17]; [ili] kondutis je li kun tiel granda mildeco, preskaŭ gepatra koreco [18]; beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino Marta . 17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:418. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X angle: gentleness, mildness beloruse: мяккасьць, лагоднасьць, далікатнасьць ĉeĥe: jemnost, mírnost ĉine: 柔和 [róuhé], 温和 [wēnhé], 溫和 [wēnhé] france: douceur hispane: suavidad japane: 優しさ [やさしさ], 穏やかさ [おだやかさ] katalune: suavitat, tendresa pole: łagodność rumane: blândețe, gentilețe slovake: jemnosť, miernosť ukraine: лагідність mildigiserĉi 'mildigi' [mild.0igi] (tr) [mild.0igi.KOMUNE] Igi milda: malkontenteco, mildigata de sincera kompato Marta ; la voĉo povas soni martele bate, […] sed oni povas ankaŭ mildigi ĝin al preskaŭ veluraj susuroj [19]; mian malesperon mildigis nur la certa scio, ke […] [20]; ĉu ne por tio estas destinita la religia kredo, ke ĝi mildigu la suferojn [21]; la fakto, ke […] mildigis la verdikton [22]; la atmosferon ne plu povis mildigi ĉarma gesto de novjorkaj SAT-anoj, kiuj organizis monkolekton [23]. kvietigi, malseverigi, stompi2 19. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto20. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro21. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro22. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 2523. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto angle: soften beloruse: зьмякчаць, улагоджваць ĉeĥe: mírnit, zmírnit, zmírňovat ĉine: 緩和 [huǎnhé], 缓和 [huǎnhé], 减轻 [jiǎnqīng], 減輕 [jiǎnqīng], 緩解 [huǎnjiě], 缓解 [huǎnjiě], 韖 [róu] france: adoucir, apaiser germane: mildern, besänftigen, abschwächen, abmildern hispane: suavizar hungare: enyhít, szelidít, lágyít, csillapít, mérsékel japane: 和らげる [やわらげる], 静める [しずめる], 軽減する [けいげんする] katalune: suavitzar, apaivagar nederlande: verzachten pole: łagodzić, gasić, przytłumiać, tuszować, uśmierzać rumane: atenua, cumpăta, modera, înăbuși, mușamaliza ruse: смягчать, смягчить slovake: uľaviť, zmierniť ukraine: пом’якшувати, зменшувати, полегшувати, послабляти malmildaserĉi 'malmilda' [mild.mal0a] [mild.mal0a.KOMUNE] Akre, malafable impresanta, senindulga: en la lastaj tagoj […] homoj estos sinamantaj, […] nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj [24]; per malmilda bato li vekas la virinon [25]; la bona onklino havis ian kreskaĵon […] kiel ajn malmilda estus la vintro [26]; malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en la hejmo [27]. bruska, drasta, kruda 24. La Nova Testamento, II. Timoteo 3:325. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo27. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo angle: hard, harsh, severe, stringent beloruse: грубы ĉeĥe: drsný, nevlídný (čl.), příkrý, přísný ĉine: 严酷 [yánkù], 嚴酷 [yánkù], 詻 [è], 严厉 [yánlì], 嚴厲 [yánlì] france: brutal, dur germane: rau, barsch hispane: brusco, duro hungare: durva, nyers, vad japane: 厳しい [きびしい], 荒々しい [あらあらしい] katalune: aspre, brusc nederlande: hard (niet mild), scherp (niet mild) pole: ostry, nieprzyjemny rumane: iute, neplăcut, neagreat ruse: грубый, суровый slovake: drsný, krutý, tvrdý ukraine: суворий, грубий, черствий administraj notoj