stompi
(tr)
- 1.
- Iom post iom malpliintensigi la ombrumadon aŭ la helecon de desegno. dampi1, malakrigi, nebuligi2, ombrumi2, paligi
- 2.
- (figure) Iom post iom malpliintensigi, mildigi: la griza feliso ridetis por stompi sian hele verdan grimacon MMa ; la ebeno, pli malpli strikte kvadratita, estas stompita de la miksaĵo de staŭdoj kaj unujaraj plantoj [1]; kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa (obtuza) sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton MMa . kaŝi
- angle:
- dampen (drawing), soften (drawing), blend (drawing), smudge (drawing)
- ĉeĥe:
- stínovat, těrkovat
- france:
- estomper
- germane:
- 1. estompieren, lavieren, wischen 2. abmildern, verwischen
- hungare:
- csillapít 1. eldörzsöl, árnyal, kiárnyékol, összemos
- japane:
- 擦筆でぼかす [すふででぼかす], ぼかす
- nederlande:
- doezelen, verdoezelen
- pole:
- cieniować
- ruse:
- стушёвывать, стушевать, затушёвывать, затушевать
- slovake:
- zoslabovať tienenie v kresbe
- ukraine:
- розтушовувати, затушовувати, зм’якшувати
stompiĝi
(ntr)
- Paliĝi, ombrumiĝi, malnetiĝi, ricevi neprecizan formon: ĉiumomente la sono ŝanĝiĝis, stompiĝis por indiki ombron, kaj renetiĝis por sekvi linion pli precizan [2]; pasis kelkaj jaroj, stompiĝis la eventoj […] kaj poste forviŝiĝis el la memoro MkM .
2.
M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
- ĉine:
- 掉色 [diàosè], 褪 [tuì]
- france:
- s'estomper
- germane:
- verwischen, verblassen
- pole:
- zatrzeć się, zaciemnić
stompilo
- Ilo por stompi. skrapilo
3.
Stephhzz, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Estompe.JPG
- angle:
- tortillon, blending stick
- france:
- estompe
- germane:
- Papierwischer, Estompe
- hungare:
- dörzsölő, viser
- japane:
- 擦筆 [さっぴつ]
- pole:
- wiszer
- ruse:
- растушёвка (инструмент)
administraj notoj
~ilo:
Mankas verkindiko en fonto.