1kvalit/o JED kvalito serĉi 'kvalito' [kvalit.0o] 1.[kvalit.0o.eco] Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sentumojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc: odoro kaj koloro estas kvalitoj de la korpoj; la vortoj „tia, kia“ ĉiam montras la kvaliton; nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn [1]. ecoatributo1 2.[kvalit.0o.boneco] Grado de boneco, perfekteco, delikateco de io: unuaranga kvalito [2]; li havu ĉion de la plej bona kvalito [3]; mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj [4]; vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj [5]; brava junulo, via frato, eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito [6]; kvalito bona ne bezonas admonon PrV ; ne kvanto sed kvalito decidas pri merito PrV . valoro1, virto 3.[kvalit.0o.povo] Speciala povo; propra efiko de io: la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron; [la] spegulo […] havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [7]; [li] prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado [8]. propreco, kapablo 4.[kvalit.0o.karaktera] Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj inklinoj, kiuj konsistigas la staton de ies animo: la mensogemo, la malkuraĝo, la perfidemo, jen estas liaj ĉefaj kvalitoj; la malhumilo instigas nin malestimi la bonajn kvalitojn kiuj mankas al ni; por fariĝi oratoro fakte ne estas postulataj apartaj fizikaj kvalitoj [9]; la intelektajn kaj moralajn kvalitojn oni ne povas mezuri per ciferoj [10]; ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn [11]. karaktero, personeco 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Stranga Butiko6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro angle: quality beloruse: якасьць 3. уласьцівасьць bulgare: 2. качество ĉine: 質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 質素 [zhìsù], 质素 [zhìsù], 品位 [pǐnwèi], 質 [zhì], 质 [zhì], 質地 [zhìdì], 质地 [zhìdì], 档次 [dàngcì], 檔次 [dàngcì] france: qualité 3. propriété germane: Beschaffenheit 1. Qualität, Kennzeichen, Eigenschaft 2. Qualität, Tugend 3. Kennzeichen, Eigenschaft 4. Kennzeichen, Eigenschaft hispane: 1. cualidad, calidad 2. cualidad, virtud 3. capacidad, propiedad 4. cualidad humana hungare: 1. tulajdonság, jellemző 2. minőség 3. sajátosság, jellemző 4. tulajdonság, jellemző japane: 質 [しち], 品質 [ひんしつ], 特性 [とくせい], 特質 [とくしつ] nederlande: 1. kwaliteit 2. kwaliteit 3. eigenschap 4. eigenschap pole: cecha (rodzaj), jakość, przymiot portugale: qualidade rumane: calitate ruse: качество 3. свойство tibete: སྤུས་ཀ་ ukraine: якість, властивість, ґатунок, сорт kvalita serĉi 'kvalita' [kvalit.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Rilata al kvalito: kvalita adjektivo (kontraste al personaj, posesivaj, montraj, nombraj kaj nedifinaj); [ĉu] oni povus trovi ian matematikan mezon, kiu iamaniere respegulus la kvalitan tutecon de la publiko [12]; atingi kvalitan elstarecon [13]; abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo de la verkoj [14]; restas oftaj kvalitaj problemoj, ĉar la produktantoj plejparte estas kamparanaj familioj [15]. 2.[kvalit.0a.altkvalita] Altkvalita: per pli ampleksa kaj kvalita agado formiĝos […] prestiĝa premgrupo [16]; [li] portis iom tro kvalitajn vestaĵojn [17]; la posedantoj de kinoretoj ne taksis la filmon sufiĉe kvalita [18]. 12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto14. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko15. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 200416. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto18. Monato, Grigorij Arosev: Filmo ukraina, 2003 angle: quality, qualifying beloruse: якасны ĉine: 質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí], 优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高質量 [gāozhìliàng], 高质量 [gāozhìliàng] france: qualitatif, de qualité germane: qualitativ 2. wertig hispane: de calidad hungare: minőségi, kvalitatív japane: 質の [しちの], 質的な [しつてきな] nederlande: kwalitatief, bepalend pole: jakościowy rumane: calitativ ruse: качественный ukraine: якісний kvalitigi serĉi 'kvalitigi' [kvalit.0igi] kvalifiki angle: to qualify beloruse: кваліфікаваць france: qualifier germane: qualifizieren, kennzeichnen hispane: calificar, capacitar hungare: minősít, osztályoz nederlande: kwalificeren pole: kwalifikować rumane: clasifica ruse: квалифицировать ukraine: кваліфікувати, визначати якість altkvalita serĉi 'altkvalita' [kvalit.alt0a] De kvalita kvalito: altkvalita servistaro […] paradis en silkaj ŝtrumpoj Fab3 ; li havas en Kopenhago tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro [19]; homoj […] altkvalitaj per nobeleco de la spirito [20]; cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo [21]; serio de kulture kaj literature altkvalitaj revuoj [22]; ili ne ricevos la plej altkvalitan edukon, nek honoron [23]. distinga2, fajna, kara3, nobla, rafinita, sublima, valora2 19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado21. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto23. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses beloruse: высакаякасны, высокагатунковы ĉine: 优质 [yōuzhì], 優質 [yōuzhì], 高品位 [gāopǐnwèi], 高質 [gāozhì], 高质 [gāozhì], 高品質 [gāopǐnzhì], 高品质 [gāopǐnzhì], 高层 [gāocéng], 高層 [gāocéng], 高精 [gāojīng], 高級 [gāojí], 高级 [gāojí] germane: hochwertig, wertig, von hoher Qualität japane: 上質の [じょうしつの], 高品質の [こうひんしつの] pole: wysokogatunkowy, wysokiej jakości mezkvalita serĉi 'mezkvalita' [kvalit.mez0a] De meza kvalito: mezkvalita brando [24]; apud la bonegaj KDoj (el ĉiuj vidpunktoj) de Kajto, Persone, Jacques Yvart, troviĝas bedaŭrinde perfekte mezkvalita albumo [25]; la muziko estas vere mezkvalita kaj averaĝa [26]. averaĝa, meza 24. Monato, last: Averaĝa litovo, 200725. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)26. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69) beloruse: сярэдняй якасьці, пасрэдны ĉine: 比上不足比下有余 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 比上不足比下有餘 [bǐshàngbùzúbǐxiàyǒuyú], 公平合理 [gōngpínghélǐ], 平平 [píngpíng], 庸常 [yōngcháng], 平均來說 [píngjūnláishuō], 平均来说 [píngjūnláishuō], 平均地 [píngjūndì], 平均而言 [píngjūnéryán], 平均計算 [píngjūnjìsuàn], 平均计算 [píngjūnjìsuàn], 按平均計算 [ànpíngjūnjìsuàn], 按平均计算 [ànpíngjūnjìsuàn], 庸 [yōng], 普普通通 [pǔpǔtōngtōng], 馬馬虎虎 [mǎmahǔhu], 马马虎虎 [mǎmahǔhu] germane: mittelmäßig, durchschnittlich (Güte) japane: 並の [なみの], 中質の [ちゅうしちの] pole: średni, powszedni, przeciętny mezkvalitulo serĉi 'mezkvalitulo' [kvalit.mez0ulo] Homo kiu ne elstaras en iu kapablo, mediokrulo: ĉie ajn regas mezkvalituloj sen entuziasmigaj ideoj [27]. 27. Monato, El mia vidpunkto, 93/08 beloruse: звычайны чалавек, пасрэднасьць ĉine: 一般人 [yìbānrén], 普通人 [pǔtōngrén], 一般人 [yībānrén] germane: Durchschnittsbürger, Mittelmäßiger, Durchschnittsmensch pole: przeciętniak, średniak administraj notoj ~igi : Mankas dua fontindiko. ~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.