*virt/o

*virto

1.
Konstanta emo fari bonon: li kredis al la Eternulo kaj tio estis kalkulita al li kiel virto [1]; la virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon [2]; minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo [3]; se ili ankoraŭ ne kaŝis ŝin de mi, kredeble ili ne multe zorgas pri ŝia virto [4]; kune kun la ĉasteco forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo [5]; la virto sin mem rekompencas [6]; pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro PrV ; beleco logas, virto apogas PrV ; el la neceseco oni devas fari virton (oni devas akiri meriton farante propramove tion, kion oni ne povas eviti) PrV . VD:bonfaro, fido2
2.
Ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo: modesteco estas bela virto [7]; ŝi estis edukata, [kaj] lernadis ĉiujn reĝajn virtojn [8]; la dioj favoris vin per plej granda virto, per prudenta humileco [9]; beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino Marta ; mi citadis miajn virtojn (aŭ pli ĝuste mi fanfaronis pri malesto de malvirtoj) [10]; [siajn] tri filojn […] li zorge edukis, admoninstruante al ili ĉian virton [11]. VD:kvalito4
angle:
virtue
beloruse:
цнота
bulgare:
добродетел
ĉeĥe:
ctnost
ĉine:
美德 [měidé], 德 [dé]
france:
vertu
germane:
Tugend el la neceseco oni devas fari ~on: aus der Not eine Tugend machen.
hispane:
virtud
hungare:
erény
japane:
[とく], 徳性 [とくせい], 美徳 [びとく], 美点 [びてん]
katalune:
virtut
nederlande:
deugd
pole:
cnota
portugale:
virtude
ruse:
добродетель
slovake:
cnosť, čnosť
tibete:
དགེ་བ་
ukraine:
чеснота, доброчесність

virta

1.
Posedanta virton, virtojn: Noa estis homo virta kaj senmakula [12]; ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta [13]; Knabinoj virtaj en kameroj | Sin riglis dum ni preterbolis [14]; virta virino straton ne konas PrV ; por virta orelo ne danĝeras vorto malbela PrV .
2.
Konforma al virto: virta ekzemplo [15]; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj [16]; ŝi konservis patrinan aŭtoritaton sufiĉe grandan, por facile rekonduki sian filinon en la virtan vojon [17].
VD:brava, ĉasta, deca1, honesta3.a, nobla, solida4
angle:
virtuous
beloruse:
цнатлівы, дабрадзейны
bulgare:
добродетелен
ĉeĥe:
ctnostný
ĉine:
[xián], 贤 [xián], 有德行 [yǒudéxíng], 腆 [tiǎn], 懿 [yì], 賢淑 [xiánshū], 贤淑 [xiánshū]
france:
vertueux
germane:
tugendhaft
hispane:
virtuoso
hungare:
erényes
japane:
徳の高い [とくのたかい], 有徳の [ゆうとくの]
katalune:
virtuós
nederlande:
deugdzaam
pole:
cnotliwy, zacny
portugale:
virtuoso
ruse:
добродетельный
slovake:
cnostný, čnostný
ukraine:
доброчесний

virtulo

Tiu, kiu posedas virton, kiu volonte agas bone: virtulo kompatos la vivon de sia bruto [18]; amikeco kun virtuloj estas ĉiam fruktoplena; tial oni loĝu ĉiam kun la virtuloj [19].
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:10
19. -, trad. I. J. Sorabji: La historio de Savitri, en: Orienta Almanako, 1913
ĉine:
君子 [jūnzǐ]
france:
homme de bien
japane:
有徳者 [ゆうとくしゃ]

malvirto

1.
Konstanta emo fari malbonon: via interno estas plena de rabado kaj malvirto [20]; la laboro forigas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron [21]; la malvirto disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero [22].
2.
Ĉiu el malbonaj inklinoj de la animo: kiam mi volas kaŝi miajn malvirtojn, mi kulpigas pri ĉio miajn senkulpajn infanojn [23]; li ja partoprenis en la malvirtoj kaj diboĉoj de la cezaro [24]; malriĉeco ne estas malvirto PrV ; senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj PrV .
angle:
vice
beloruse:
загана, няцнота
bulgare:
заместник
ĉeĥe:
nepravost, neřest, zhýralost
ĉine:
恶习 [èxí], 惡習 [èxí]
france:
vice senlaboreco estas patrino de ĉiuj mal~oj: l'oisiveté est la mère de tous les vices.
germane:
Laster, Untugend senlaboreco estas patrino de ĉiuj mal~oj: Müßiggang ist aller Laster Anfang.
hungare:
bűn, vétek
japane:
悪徳 [あくとく], 悪行 [あくぎょう], 欠点 [けってん], 不品行 [ふひんこう]
katalune:
vilesa, vici
nederlande:
ondeugd
pole:
nieprawość, występek
portugale:
perversão
ruse:
порок
slovake:
necnosť, neresť, zlozvyk, zlá vlastnosť
ukraine:
порок

malvirta

Posedanta malvirton, malvirtojn; nekonforma al virto: sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li [25]; el la koro de homoj eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj [26]; ŝi rimarkis la malvirtan konduton de ŝia amikino, kaj ŝia honesteco ne ĝin aprobis [27]; [ĉu] oni tuj donis kredon al tia malvirta kalumnio [28]? VD:fia, malnobla, perversaVD:gangreni, korupti2
angle:
vicious
beloruse:
нецнатлівы, заганны
bulgare:
порочен
ĉeĥe:
neřestný, zhýralý
ĉine:
[yǒu]
france:
pervers (adj.), vicieux
germane:
lasterhaft
hungare:
bűnös, erkölcstelen
japane:
悪徳の [あくとくの], 堕落した [だらくした]
katalune:
vil, pervers
nederlande:
ondeugdzaam
pole:
nieprawy, występny
portugale:
perverso
ruse:
порочный
slovake:
nerestný
tibete:
སྐྱག་ལང་ཤོར་
ukraine:
порочний

malvirtulo

Tiu, kiu estas malvirta, kiu volonte agas malbone: Jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj eĉ adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de malvirtuloj [29].
VD:fiulo
beloruse:
нягоднік
ĉine:
坏人 [huàirén], 壞人 [huàirén], 色鬼 [sèguǐ]
france:
pervers (subst.), scélérat

administraj notoj

mal~ulo : Mankas dua fontindiko.