2konflikt/o JED konfliktoserĉi 'konflikto' [konfli.0o] 1.[konfli.0o.interhoma] Malkonsento inter homoj, kaŭzita de kontraŭeco de iliaj deziroj aŭ opinioj: prediki […] meze de granda konflikto [1]; [tiuj politikaj principoj estas] konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj [2]; mi tre timas konflikton inter la reĝo kaj la ĉefpastroj [3]; konflikto (kaŭzita) de interesoj, pasioj; konflikto kun la propra konsciencoB (kp animkonflikto); la instruitaj personoj jam ofte toleras […] malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj, sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava VivZam ; armita konflikto inter la opozicio kaj la registaro [4]; oni akuzis Collins pri intereskonflikto: ŝi kunsidis kun ĉefoj de kompanio, kiu donacis milojn da dolaroj [5]; (frazaĵo) veni en konflikton (ekkonflikti). antagonismo, malakordo, batalo, kolizio, kverelo, milito 2.[konfli.0o.FIG] (figure) Nekongrueco, kontraŭeco: la filmo Guasha prenis tiun terapion kiel la ĉefan intrigon [...] por montri la konflikton de la ĉina kaj usona kulturoj [6]; vi […] elportis grandan konflikton de suferoj (kp animkonflikto) [7]. 1. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 2:22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, 3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 144. Monato, Walter Klag: Hejmen la blukaskuloj, 20135. Monato, D. E. Rogers: Momento de vero en naciaj elektoj, 20146. Ĉina filmo GUASHA kaj la ĉina tradicia skrap-terapio, Ĉina Radio Internacia7. La Nova Testamento, Hebreoj 10:32 angle: conflict, antagonism, clash beloruse: канфлікт ĉeĥe: konflikt, pře, rozpor, roztržka, spor, střetnutí, svár ĉine: 争端 [zhēngduān], 冲突 [chōngtū], 轇 [jiū], 矛盾 [máodùn], 斗争 [dòuzhēng] france: conflit, antagonisme, contentieux (subst.), désaccord, différend, dispute, litige, lutte, opposition, querelle armita ~o: conflit armé, guerre. veni en ~on: se prendre de querelle, entrer en conflit. germane: Konflikt 1. Streit, Widerstreit, Auseinandersetzung, Zwist armita ~o: bewaffnete Auseinandersetzung. intereskonflikto: Interessenskonflikt. 2. Widerspruch japane: 軋轢 [あつれき], 葛藤 [つづらふじ], 争い [あらそい], 衝突 [しょうとつ], 争議 [そうぎ], 紛争 [ふんそう] nederlande: conflict veni en ~on: in conflict geraken. pole: afera, burda, konflikt, spór, zatarg veni en ~on: wejść w spór. portugale: conflito, antagonismo, oposição rumane: afacere, ceartă, conflict, controversă veni en ~on: intră în controversă. ruse: конфликт, столкновение slovake: konflikt, nezhoda, rozpor, spor taje: 1. ความขัดแย้ง tokipone: utala konfliktaserĉi 'konflikta' [konfli.0a] 1.[konfli.0a.0orilata] Rilata al konflikto: la transdono de Heroldo de Esperanto [...] okazis en konflikta etoso inter LF-koop kaj la Societo „Heroldo de Esperanto“ [8]; ilia devojigo por egoistaj celoj estigas konstantan konfliktan klimaton [9]; se konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti, konflikta komisiono prijuĝas kaj findecidas [10]. 2.[konfli.0a.0anta] Estanta en konflikto 2, konfliktanta 1.b: konfliktaj interesoj [11]; lia kapo estis plena de maltrankvilaj kaj konfliktaj pensoj [12]; [la interhoman komunikadon] stiras distiraj, kontraŭaj kaj konfliktaj fortoj [13]; oni aŭdas konfliktajn onidirojn pri la Nazaretana sekto [14]. kontraŭa, mala, malakorda, nekongrua 3.[konfli.0a.0oveka] (p.p. opinio, ago k.s.) Vekanta konfliktojn: tro da talentaj homoj turnis sin for de la temporaba kaj ofte konflikta organiza laboro je monda skalo [15]. Rim.: Ĉi-sence kelkaj uzas „konfliktema“, kiu tamen pli bone aplikiĝas al personoj avidaj partopreni en konfliktoj, eventuale ilin kreinte. Se ial „konflikta“ aspektas ambigua, pli bone estus uzi la tute klarajn „konfliktoveka“, „konfliktosprona“ aŭ „konfliktinstiga“. 8. Heroldo de Esperanto, Vikipedio9. Ekzistokialo kaj specifeco de la SAT-movado, SATEH10. IFEF: Statuto kaj regularoj, http://ifef.free.fr/ifefstatut.htm11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1012. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1513. K. Schubert: Optimumigo de la internacia komunikado: interlingvistika rigardo al la nova industria lingvokonstruado, Studoj pri interlingvistiko14. A. Kvinke: La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato15. M. Fettes: Ni vidas la fruktojn de multjara neglektado, Libera Folio france: de conflit, conflictuel, contraire (adj.), contradictoire, divergent, opposé nederlande: 1. conflict- 2. conflicterend, confligerend 3. conflicterend, confligerend pole: konfliktowy rumane: conflictual konfliktiserĉi 'konflikti' [konfli.0i] (ntr) Esti en konflikto: 1: li jam konfliktis kun partiestroj en la propra partio [16]; persone mi ne konfliktis kun iu, nek estas io ajn persona en la fono de mia demisio [17]. batali, kvereli, militi 2: konflikti aŭ malkonflikti kun la ekzistanta kaj portempe valida pun-juro estas jura afero, ne morala [18]; [la silaba analizo] povas iam kaj iam konflikti kun la limoj de envortaj radikoj [19]. malakordi, kontraŭi, kontraŭdiri, kolizii 16. Monato, Ivo Durwael: Malnova problemo pri maljunaj homoj, 201017. N. Rašić: „La komitato ne montris sufiĉe da respondeco“, Libera Folio18. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 419. Pejno S.: Dividaj dilemoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_divid.htm angle: conflict, clash, be at odds with beloruse: канфліктаваць ĉeĥe: být ve sporu, odporovat, znesvářit se ĉine: 抵触 [dǐchù], 抵牾 [dǐwǔ], 争端 [zhēngduān], 反目 [fǎnmù], 吵架 [chǎojià], 干架 [gànjià] france: être en conflit, être en contradiction, être en désaccord, avoir un contentieux, avoir un différend, avoir une dispute, avoir un litige, se quereller germane: 1.a einen Konflikt austragen, streiten, im Widerstreit sein 1.b im Konflikt stehen, sich widersprechen japane: 軋轢を生じている [あつれきをしょうじている], 紛争がある [ふんそうがある] nederlande: conflicteren, in conflict zijn, confligeren pole: kłócić się rumane: certa ruse: конфликтовать, войти в конфликт slovake: byť v rozpore, konflikte taje: ขัดแย้ง ekkonfliktiserĉi 'ekkonflikti' [konfli.ek0i] (ntr) [konfli.ek0i.komenci] Komenci konflikti: tiu ideo povas ekkonflikti kun la individua libereco [20]; prefereblas fakte ekkonflikti kun homoj neinteligentaj kaj senkonsideraj […] ol kun Dio mem [21]; veni en konflikton. 20. Nek Dio Nek Mastro21. Letero al la Korintanoj ĉeĥe: dostat se do konfliktu france: se prendre de querelle, entrer en conflit nederlande: een conflict aangaan pole: konflikt wszczynać rumane: iniția conflicte slovake: dostať sa do konfliktu taje: เริ่มขัดแย้ง animkonfliktoserĉi 'animkonflikto' [konfli.anim0o] Stato de iu, kiun regas kontraŭaj deziroj, sentoj aŭ opinioj: la animkonflikto estis mallonga, sed terura [22]; tiujn ŝanceliĝojn [de Mallarmé] povas klarigi nur animkonfliktoj [23]. 22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 223. G. Waringhien: Stefano MALLARMÉ, Nica Literatura Revuo ĉeĥe: duševní rozpolcení france: conflit intérieur, cas de conscience germane: Gewissenskonflikt nederlande: gewetensconflict pole: konflikt sumienia rumane: conflict de conștiință slovake: duševné rozpoltenie laborkonfliktoserĉi 'laborkonflikto' [konfli.labor0o] PIV2 Konflikto, okazanta kadre de la labora vivo, pli speciale inter grupo de dungitoj kaj labordonantoj: ĉiuj ĉi revoluciaj grupoj, inter kiuj ekzistis multaj doktrinaj diverĝoj, estis ofte devigitaj interkompreniĝi dum la tre multnombraj laborkonfliktoj de la 1880-aj jaroj [24]. striko 24. trad V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2002-09 ĉine: 劳动争端 [láodòngzhēngduān] france: conflit collectif (de travail), conflit social germane: Arbeitskampf japane: 労働争議 [ろうどうそうぎ], 労使紛争 [ろうしふんそう] nederlande: arbeidsconflict pole: spór pracy, konflikt społeczny rumane: conflict de muncă, conflict social ukraine: трудовий спір administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.