Aldoni tradukojn al ReVo:

*implik/i PV

*impliki

serĉi 'impliki'
[implik.0i]
(tr)
1.
[implik.0i.movojn]
Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn: la vento implikis lian barbon kun la ŝnuro [1]; ŝi havis cindron en la implikitaj haroj [2]; buloj da interimplikitaj fadenoj Marta ; La krimulino tiam sur lin ĵetis // Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan [3]; ĉirkaŭvolvis lin la fatalaj ŝnuroj, en kiuj ĉe ĉiu movo li pli implikis la manojn kaj la piedojn [4]. VD:bridi, ĉirkaŭtordi, ĉirkaŭvolvi, ĝeni, ligi, obstrukci, vindi
2.
[implik.0i.aferojn]
Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj: per sia pekado malbona homo sin implikas [5]; la Fariseoj […] konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado [6]; mi intencis impliki [la novelon] en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj Marta ; [vi] implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li […] pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota [7]; mi ne dubis, ke f-ino Martin, kiu videble malamas min […] min implikos [8]; oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos [9]; la asertoj […] implikus proceson [10]; li implikis sin en kontraŭdiroj [11]. VD:bari, bridi, embarasi, ĝeni, kompliki, konfuzi
angle:
entangle
beloruse:
заблытваць, ускладняць
ĉeĥe:
zaplést, znesnadnit, ztížit
ĉine:
糾 [jiū]
france:
embrouiller, emmêler, enchevêtrer, entraver
germane:
1. verfangen, verfilzen, verstricken, verheddern 2. verwickeln, verwirren, durcheinander bringen, verkomplizieren
hispane:
1. enredar 2. complicar
hungare:
1. belegabalyít, belekever, összekuszál 2. Ã¶sszekuszál, összezavar, túlkomplikál
japane:
もつれさせる, 絡めとる [からめとる], 込み入らせる [こみいらせる], 混乱させる [こんらんさせる], 巻き込む [まきこむ]
nederlande:
verwarren
portugale:
1. enredar, embaraçar 2. implicar
ruse:
запутать
slovake:
pomotať, zapliesť
ukraine:
заплутувати, ускладнювати, утрудняти, путати (коня), спричиняти безлад

implikiĝi

serĉi 'implikiĝi'
[implik.0igxi]
(ntr)
Embarasiĝi pro kaptiloj, pro konfuzo, pro malhelpaĵoj.
1:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
virŝafo implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj [12]; birdoj implikiĝintaj en kaptilon [13]; ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato mem implikiĝis en la fadenoj [14]; lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj tigoj Metrop .
2:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
malvirtuloj implikiĝas en (ne povas eliri el) la malfeliĉo [15]; staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco [16]; sed tie ĉi li implikiĝis, konfuziĝis kaj estis devigata iom silenti [17]; Ramzes volis konjekti la direkton, sed tuj liaj pensoj implikiĝis [18].
france:
s'embrouiller, s'emmêler
germane:
sich verheddern, sich verwickeln
japane:
もつれる, 混乱する [こんらんする], 巻き込まれる [まきこまれる]
ukraine:
заплутатися, вплутатися

impliko

serĉi 'impliko'
[implik.0o]
Ago impliki aÅ­ ties rezulto.
1:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
volvaĵo de lanfadeno […] plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido [19].
2:
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
ĉu li mem amas ŝin? […], kia impliko! malbela afero! [20]; subaĉeto de altranga prokurora amiko […] kaj impliko de la buĝeto-ministro [21]; sentigi al li la implikojn de tia situacio [22].
VD:intrigo, konfuzo1, nodo2
beloruse:
заблытанасьць
ĉeĥe:
zapletení, zápletka
ĉine:
复杂化 [fùzáhuà], 糾纏 [jiūchán], 周折 [zhōuzhé], 蕴涵式 [yùnhánshì], 隐含 [yǐnhán]
france:
complication, embrouillement, enchevêtrement
germane:
Verwicklung, Implikation
hispane:
complicación, enredo
hungare:
kuszaság, összevisszaság, túlbonyolítás
nederlande:
ingewikkeldheid
ruse:
запутанность
slovake:
zápletka
ukraine:
заплутаність

implikaĵo

serĉi 'implikaĵo'
[implik.0ajxo]
[implik.0ajxo.KOMUNE]
Io implikita: implikaĵo […] preskaŭ senelira [23]; rektaj kaj harmoniaj linioj, liberaj de ĉiaj implikaĵoj [24]. VD:labirinto
beloruse:
блытаніна
ĉine:
杂乱 [záluàn], 周折 [zhōuzhé]
france:
complication, embrouillamini, enchevêtrement, tracasserie
germane:
Verwirrung, Gewirr, Verwicklung, Fitz, Durcheinander
hispane:
complicación, enredo
hungare:
zűr, bonyodalom, gubanc, kuszaság
japane:
もつれ, 紛糾 [ふんきゅう]
nederlande:
verwikkeling
ruse:
путаница
ukraine:
заплутана справа, плутанина

malimpliki

serĉi 'malimpliki'
[implik.mal0i]
(tr)
[implik.mal0i.KOMUNE]
Ordigi, klarigi konfuzaĵojn: rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, […] „mi devos esti ankoraŭ pli atenta“ ŝi pensis, „“tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki“ [25]; furiozante kontraŭ si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo [26]; li kapablus elpensi sistemojn tiel makiavelajn ke neniu ilin iam ajn malimplikos [27].
beloruse:
разблытаць, растлумачыць, вытлумачыць
ĉeĥe:
rozmotat
france:
débrouiller, démêler (fig., une affaire), désenchevêtrer
germane:
entwirren, entfitzen
hispane:
desenredar, simplificar
hungare:
kibogoz, tisztáz (bonyodalmat)
japane:
解きほぐす [ときほぐす]
nederlande:
ontwarren
ruse:
разъяснить, распутать
slovake:
rozmotať, rozpliesť, rozvinúť
ukraine:
розплутувати, розпутувати (коня)

administraj notoj