fascin/i SPV fasciniserĉi 'fascini' [fascin.0i] en: (tr) Tute kapti kaj tenadi ies atenton: a)[fascin.0i.konflikto] en: pro konfliktaj forpuŝa kaj altira sentoj, ekz-e samtempa tima respekto kaj scivolema intereso: ŝi tiel fascinis virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri [1]; li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento ChC ; fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita SkandalJozef ; ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum longa momento aŭdiĝis nur […] la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata CKv ; malbeno sufiĉos […] la koncernaton tiel profunde fascinas la penso, ke li mortos […] ChR altiri2, ekposedi2, ensorĉi2, hipnotigi, paralizi2, sugestii b)[fascin.0i.intresego] en: pro granda intereso, raviteco ks: [li] aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo ChB ; Karal rigardis fascinite la urbon, kiom da vivoj tie interplektiĝas CKv ! inter multaj fotoj min speciale fascinis du: sur la unua estas Miĥail Gorbaĉov kun grupo de esperantistoj, sur la dua (farita antaŭ pli ol 60 jaroj) aro da famuloj […] [2]. delekti, impresi, interesi1, ravi Rim.: Se oni estas fascinita de io, ĝi kaŭzas certan staton de ekstazo, ĝi elektras, ekzaltas. Kontraste, se oni estas obsedita, oni forgesas sin mem en detrua maniero. Longa obsedo elĉerpas kaj deprimas. 1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 65a, volumo 2a, p. 409a2. Monato, Boris Kolker: Fascina gazeto angle: fascinate, intrigue beloruse: зачароўваць, захапляць, прывабліваць ĉeĥe: fascinovat, okouzlit, oslnit france: fasciner germane: bezaubern, faszinieren, in Bann halten hispane: fascinar hungare: elbűvöl katalune: fascinar nederlande: fascineren portugale: fascinar ruse: зачаровывать, очаровывать, очаровать, захватить внимание slovake: fascinovať, upútať ukraine: зачаровувати, очаровувати, обворожувати, приводити в захват, полонити fascinaserĉi 'fascina' [fascin.0a] en: [fascin.0a.FIG] en: (figure) Interesega, tute kaptanta la atenton: tiu vilaĝo prezentas fascinan spektaklon pro sia flagranta natura kolorpaletro [3]; lia unua longfilmo […] estas fascina kaj ege sukcesa [4]; estas fascina demando, kiel tia revolucio okazis [5]; en siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman balancon de Izokrato Ret ; scienco konsideras la vulkanojn fascinaj esplorobjektoj, ne nur ĉar ili estas timigaj kaj mortokaŭzantaj erupciantoj de lafo, sed ankaŭ ĉar ili funkcias kiel natursondiloj en la terinterno [6]. atentokapta, interesa, kurioza, spirkapta, streĉa2, sublima 3. Monato, Robert Roze: Francio: Flagrantaj koloroj4. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 17a5. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 20036. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj angle: fascinating, intriguing beloruse: захапляльны, чароўны ĉeĥe: neodolatelný france: fascinant germane: bezaubernd, faszinierend hispane: fascinante hungare: elbűvölő katalune: fascinant nederlande: fascinerend ruse: чарующий, захватывающий slovake: neodolateľný fascinoserĉi 'fascino' [fascin.0o] en: Kaptado de ies tuta atento: la patro influis lin per sia obstino kaj metodeco labori, la patrino heredigis al li sian mildan temperamenton kaj kompaton por la suferantoj, tiuj du esencaj trajtoj […] klarigas […] la kaŭzon de la fascino, kiun li elradiis EeP ; kun plezuro kaj fascino mi spertis, kun kia varmo vi salutis min: tuj evidentiĝis, ke temas […] pri afableco venanta profunde el via koro FSI . admiro, hipnoto, sugestio angle: fascination beloruse: захапленьне, зачараваньне ĉeĥe: okouzlení (jev) france: fascination germane: Bezauberung, Faszination hispane: fascinación hungare: bűvölet katalune: fascinació nederlande: betovering, aantrekkingskracht (betovering) ruse: очарование slovake: okúzlenie ukraine: зачарування, чарівність administraj notoj