*paralizi
(tr)
- 1.
- Perdigi, tute aŭ ne, la movkapablon kaj eventuale la sentkapablon: [ili] alportis sur lito viron, kiu estis paralizita [1]; la teruro paralizis al [la pasero] la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri pep [2]! la leviĝo de Nilo […] paralizis la marŝon de la egiptaj fortoj [3]; ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn [4]. inertigi, rigidigi, senmovigi
- 2.
- (figure) Senkapabligi, senefikigi, frostigi: zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis [5]; la profanoj sukcesus trovi la vojon, se la timo ne paralizus iliajn pensojn [6]; tiun fortigan entuziasmon […] en mi paralizis la maljusteco [7]; oni malstreĉis la sankciojn, kiuj paralizis la ekonomion [8]. bloki, embarasi, impliki, kateni2, konsterni, perpleksigi, ŝoki
1.
La Nova Testamento, Luko 5:18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
8. Monato, Evgeni Georgiev: Diskutoj seriozaj kaj fruktodonaj, 2014

- angle:
- paralyze
- beloruse:
- паралізаваць
- bretone:
- seizañ
- ĉeĥe:
- ochromit, paralyzovat
- ĉine:
- 瘫痪 [tānhuàn], 癱瘓 [tānhuàn]
- france:
- paralyser
- germane:
- lähmen 1. paralysieren
- hispane:
- paralizar
- hungare:
- megbénít, paralizál, cselekvésképtelenné tesz
- indonezie:
- lumpuh
- japane:
- 麻痺させる [まひさせる], 不随にする [ふずいにする], 無力にする [むりょくにする], 停滞させる [ていたいさせる]
- katalune:
- paralitzar 1. paralitzar, immobilitzar 2. aturar, estancar, obstaculitzar
- nederlande:
- verlammen
- pole:
- 1. być sparaliżowanym 2. paraliżować
- portugale:
- paralisar
- rumane:
- 1. fi paralizat 2. paraliza
- ruse:
- парализовать
- slovake:
- ochrnúť, ochromiť, paralyzovať
- ukraine:
- паралізувати
paralizo
- Stato de iu aŭ io paralizita: post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo [9]; lin trafu paralizo [10]; la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro – la konata amazonia veneno [11]; la ŝoko iom sanigis lian voĉparalizon [12]. malsano
9.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo
12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo
12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
- angle:
- paralysis
- beloruse:
- паралюш, параліч
- bretone:
- seizi
- ĉeĥe:
- ochrnutí, paralýza
- ĉine:
- 痹 [bì], 痺 [bì], 瘫痪 [tānhuàn], 癱瘓 [tānhuàn]
- france:
- paralysie
- germane:
- Lähmung Paralyse
- hispane:
- parálisis
- hungare:
- bénulás, bénaság, paralízis
- indonezie:
- kelumpuhan, paralisis
- japane:
- 麻痺 [まひ], 不随 [ふずい], 中風 [ちゅうふう]
- katalune:
- paràlisi
- nederlande:
- verlamming
- pole:
- paraliż
- portugale:
- paralisia
- rumane:
- paralizie
- ruse:
- паралич
- slovake:
- obrna, ochrnutie
- ukraine:
- параліч
paralizulo
- Suferanto pro parta aŭ ĝenerala paralizo: mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas [13]; kiu volus edziniĝi al paralizulo? [14]; tuj familiano postkuris kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon […], tion neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo [15].
13.
La Nova Testamento, Mateo 8:6
14. Tageto: Demandoj kaj respondoj, en: Vivprotokoloj, 2009
15. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 16
14. Tageto: Demandoj kaj respondoj, en: Vivprotokoloj, 2009
15. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 16
- beloruse:
- паралітык
- ĉeĥe:
- ochrnutý čl., paralytik
- france:
- paralytique (subst.)
- germane:
- Gelähmter
- hispane:
- paralítico (subst.)
- japane:
- 麻痺患者 [まひかんじゃ], 中風患者 [ちゅうかぜかんじゃ]
- katalune:
- paralític (subst.)
- pole:
- paralityk
- portugale:
- paralítico
- rumane:
- paralitic
- slovake:
- ochrnutý človek
- ukraine:
- паралітик