*paraliz/i UV *paralizi serĉi 'paralizi' [parali.0i] (tr) 1.[parali.0i.MED] Perdigi, tute aŭ ne, la movkapablon kaj eventuale la sentkapablon: [ili] alportis sur lito viron, kiu estis paralizita [1]; la teruro paralizis al [la pasero] la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri pep [2]! la leviĝo de Nilo […] paralizis la marŝon de la egiptaj fortoj [3]; ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn [4]. inertigi, rigidigi, senmovigi 2.[parali.0i.FIG] (figure) Senkapabligi, senefikigi, frostigi: zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis [5]; la profanoj sukcesus trovi la vojon, se la timo ne paralizus iliajn pensojn [6]; tiun fortigan entuziasmon […] en mi paralizis la maljusteco [7]; oni malstreĉis la sankciojn, kiuj paralizis la ekonomion [8]. bloki, embarasi, impliki, kateni2, konsterni, perpleksigi, ŝoki 1. La Nova Testamento, Luko 5:182. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo8. Monato, Evgeni Georgiev: Diskutoj seriozaj kaj fruktodonaj, 2014 angle: paralyze beloruse: паралізаваць bretone: seizañ ĉeĥe: ochromit, paralyzovat ĉine: 瘫痪 [tānhuàn], 癱瘓 [tānhuàn] france: paralyser germane: lähmen 1. paralysieren hispane: paralizar hungare: megbénít, paralizál, cselekvésképtelenné tesz indonezie: lumpuh japane: 麻痺させる [まひさせる], 不随にする [ふずいにする], 無力にする [むりょくにする], 停滞させる [ていたいさせる] katalune: paralitzar 1. paralitzar, immobilitzar 2. aturar, estancar, obstaculitzar nederlande: verlammen pole: 1. być sparaliżowanym 2. paraliżować portugale: paralisar rumane: 1. fi paralizat 2. paraliza ruse: парализовать slovake: ochrnúť, ochromiť, paralyzovať ukraine: паралізувати paralizoserĉi 'paralizo' [parali.0o] [parali.0o.MED] Stato de iu aŭ io paralizita: post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo [9]; lin trafu paralizo [10]; la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro – la konata amazonia veneno [11]; la ŝoko iom sanigis lian voĉparalizon [12]. malsano 9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara10. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV11. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26 angle: paralysis beloruse: паралюш, параліч bretone: seizi ĉeĥe: ochrnutí, paralýza ĉine: 痹 [bì], 痺 [bì], 瘫痪 [tānhuàn], 癱瘓 [tānhuàn] france: paralysie germane: Lähmung Paralyse hispane: parálisis hungare: bénulás, bénaság, paralízis indonezie: kelumpuhan, paralisis japane: 麻痺 [まひ], 不随 [ふずい], 中風 [ちゅうふう] katalune: paràlisi nederlande: verlamming pole: paraliż portugale: paralisia rumane: paralizie ruse: паралич slovake: obrna, ochrnutie ukraine: параліч paralizuloserĉi 'paralizulo' [parali.0ulo] [parali.0ulo.MED] Suferanto pro parta aŭ ĝenerala paralizo: mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas [13]; kiu volus edziniĝi al paralizulo? [14]; tuj familiano postkuris kaj zorgeme demandis, ĉu mi havas ankaŭ molan paperon […], tion neniu homo eltenas, aŭ nur paralizulo [15]. 13. La Nova Testamento, Mateo 8:614. Tageto: Demandoj kaj respondoj, en: Vivprotokoloj, 200915. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 16 beloruse: паралітык ĉeĥe: ochrnutý čl., paralytik france: paralytique (subst.) germane: Gelähmter hispane: paralítico (subst.) japane: 麻痺患者 [まひかんじゃ], 中風患者 [ちゅうかぜかんじゃ] katalune: paralític (subst.) pole: paralityk portugale: paralítico rumane: paralitic slovake: ochrnutý človek ukraine: паралітик administraj notoj