sugestii
(tr)
- 1.
- Estigi iun ideon, senton, deziron, agmanieron en hipnotigita persono.
- 2.
- (figure) Nerimarkite sugesti, subinspiri, subkonsili, subinstigi: tia infanaĵo […] nenia komitato povus fari, se ĝi […] ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon [1]; li kritikas politikistojn, kiuj volas sugestii al civitanoj, ke per kelkaj impostreformoj oni povus regajni bonfarton [2]; rigardu ekzemple televidajn reklamojn kaj analizu la precizan signifon de uzitaj frazoj: oni klopodas sugestii, se eble sen (rimarkotaj) mensogoj [3].
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
2. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio
3. W. Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, 1996:2, p. 21a
2. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio
3. W. Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, 1996:2, p. 21a
- angle:
- 1. suggest (under hypnosis)
- beloruse:
- 1. намаўляць (пад гіпнозам) 2. схіляць (да думкі, ідэі), падказваць
- ĉeĥe:
- dát podnět, sugerovat, sugestibilně ovlivňovat, vsugerovat
- france:
- 1. suggérer (sous hypnose), suggestionner 2. insinuer, laisser entendre, suggérer
- germane:
- suggerieren
- hispane:
- sugestionar
- hungare:
- 1. szuggerál 2. sugall, elhitet, bebeszél
- japane:
- 暗示にかける [あんじにかける]
- katalune:
- 1. suggestionar
- nederlande:
- voorstellen (door hypnose), suggereren (door hypnose)
- pole:
- sugestionować, wmawiać, podawać pomysł, poddawać sugestii
- ruse:
- внушать, внушить 2. навести на мысль, подсказать
- slovake:
- naviesť, vnuknúť myšlienku, vplývať, vsugerovať
- ukraine:
- гіпнотизувати, навіювати, вселяти
sugestio
- Ideo, emocio, sento, perata al persono en hipnota, duondorma stato: sugestioj povas malaltigi dolorsentojn [4].
4.
M. Kašparů: Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj, Kontakto, 2016:6
- beloruse:
- намаўленьне (пад гіпнозам), сугестыя
- france:
- suggestion
- japane:
- 暗示 [あんじ]
- pole:
- sugestia, podszept, wpływ psychiczny na zahipnotyzowanego
- ukraine:
- суґестія, навіяння, навіювання, вселяння
memsugestio, sinsugestio
- Procedo per kiu persono sin mem en duonkonscia stato persvadas pri sento, ideo, konduto: nia volo ne estas ĉiam nia precipa forto, kaj ke ni devas kelkokaze ĝin momente forlasi por agi pli efike per nia subkonscio: tio estas la fundamenta principo de memsugestio [5]; Émile Coué el Nancy estis la plej fama apostolo kaj vulgariganto de sinsugestio [6].
- beloruse:
- аўтасугестыя
- france:
- autosuggestion
- japane:
- 自己暗示 [じこあんじ]
- pole:
- autosugestia, samosugestia