*dron/i UV *droni serĉi 'droni' [dron.0i] (ntr) 1.[dron.0i.morti] Perei per sufokiĝo en akvo: kuraĝa maristo dronis en la maro [1]; liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro [2]; oni supozis, ke li mortis, ke li dronis en la rivero [3]; la ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis [4]; (figure) ili trovis la gigantojn dronantaj en la propra sango [5]; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV . 2.[dron.0i.MAR] Ŝipperei per subakviĝo, enabismiĝi: la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni [6]; la ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni [7]; la skatolo ne dronis, ĝi naĝis, kiel ŝipeto [8]. 3.[dron.0i.FIG] (figure) Enprofundiĝi kaj malaperi aŭ perdiĝi: lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj [9]; la piedoj de la ĉevaloj, sur ĉiu paŝo, dronis en la bruliganta sablo [10]; iafoje [aŭdiĝis] terura ĝemo, kiu tuj dronis en la ĝenerala tumulto [11]; lia torĉo lumigis apenaŭ parton de [la salono], la resto dronis en densa krepusko [12]; lia rigardo dronis en la ĉielo, kaj du pastroj subtenis liajn sanktajn manojn [13]; en azia lukso dronis la energio de l' faraonoj [14]; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo Marta ; la apogseĝo kvazaŭ malfermis siajn brakojn kaj li dronis en la komforta profundo de la […] meblo LGA . 4.[dron.0i.tro] (figure) Embarasiĝi kaj implikiĝi, esti superŝutata kaj embarasata per io: la urbo ree dronis en la sveniganta varmego IKr ; dronanta en la larmoj PatrojFiloj ; lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon KPr ; depost tiu momento lia personeco komencis droni ChL ; la kortego kaj nobeluloj dronas en ŝuldoj [15]; la gepatroj dronis en sia laboro Metrop ; droni en detaloj PrV . 5.[dron.0i.okupigxi] (figure) Enprofundiĝi kaj esti ekskluzive okupata per: droni en silenta melankolio PatrojFiloj ; li dronis en meditoj PatrojFiloj ; la tuta mondo dronas en demonadoraĉo Iŝtar ; la juna faraono tiel dronis en siaj pensoj, ke li preskaŭ ne rimarkis la sennombran amason [16]; serĉinte elirejon el la nuntempa malbono ili ambaŭ dronis en teorioj idealistaj Zam . sinki1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 372. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. Antaŭparolo15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX angle: drown beloruse: тануць, патанаць ĉeĥe: tonout, topit se, utopit se ĉine: 创立者 [chuànglìzhě], 创办人 [chuàngbànrén], 淹死 [yānsǐ], 淊 [yān], 溺水 [nìshuǐ], 溺 [nì], 葬身魚腹 [zàngshēnyúfù], 淹 [yān], 滅 [miè], 沒 [mò], 沦 [lún] france: couler (sombrer), faire naufrage, se noyer, sombrer (couler) germane: ertrinken, untergehen hispane: ahogarse hungare: 1. vízbe fúl, belefullad 2. elsüllyed 3. elmerül 4. merül 5. elmélyed, elmerül japane: 溺れる [おぼれる], 沈没する [ちんぼつする], 没する [ぼっする], 沈む [しずむ] pole: 1. utonąć, utopić się 2. zatonąć 3. tonąć, utonąć 4. tonąć, utonąć 5. tonąć, utonąć, zatonąć, zatopić się portugale: 1. afogar-se 2. afundar, soçobrar, ir a pique, ir ao fundo 3. afundar, mergulhar 4. afundar, afogar-se, mergulhar 5. afundar, afogar-se, mergulhar ruse: тонуть, утонуть, утопать slovake: topiť sa svede: 1. drunkna 2. gå under 3. drunkna 4. drunkna 5. försjunka, drunkna ukraine: у різн, тонути dronigiserĉi 'dronigi' [dron.0igi] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Igi dronanta 1 kaj 2: kvietiĝis la ventego kaj haltis la ondo, preta dronigi la ŝipon [17]; la linon […] oni metis […] en akvon, kvazaŭ oni volus ĝin dronigi [18]; (figure) la pluvo preskaŭ dronigis (estingis) la torĉon IKr ; por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia PrV ; ne maro dronigas ŝipon sed la ventoj PrV . subakvigi, mergi, alfundigi, enabismigi. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](figure) Enprofundigi: ŝi levis [siajn manojn] al la kapo, dronigis en la haroj IK ; la soldatoj nur atendas okazon, por dronigi en mia brusto la lancojn [19]; tia […] terura novaĵo […] dronigus ilin en granda malĝojo Iŝtar ; [li] dronigis sin en la ofica laboro Metrop ; la elĉerpiĝo de mia forto min dronigis en dormon VaK ; lin timigas la ekzalteco, en kiun lin dronigis la okazaĵoj KKr . 3. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](figure) Malaperigi, ĉesigi: la cezaro deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango QuV ; mi trinkas por dronigi la zorgojn KrM ; mia stando estas tro proksime apud la orkestro: aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon KrM . estingi 17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV angle: 1. to drown, sink 2. to submerge, immerse, to drown in 3. to drown out beloruse: тапіць, утапіць ĉeĥe: topit, utopit ĉine: 沐浴 [mùyù], 泅 [qiú] france: couler (faire sombrer), faire sombrer, noyer, plonger (qc dans qc) germane: ertränken, tauchen, tunken, untertunken, eintunken hebree: לְהַטבִּיעַ, להעלים hispane: ahogar a hungare: 1. vízbe fojt 2. süllyeszt, belemélyeszt 3. elfojt, megfojt japane: 溺れさせる [おぼれさせる], 沈没させる [ちんぼつさせる], 沈める [しずめる] pole: 1. topić, zatapiać 2. topić, zatapiać 3. topić ruse: топить, утопить slovake: utopiť svede: dränka ukraine: топити, занурювати (у рідину) sin dronigiserĉi 'sin dronigi' [dron.sin0igi] Sin mortigi per subakviĝo: kamparano mortigis la edzinon kaj tri infanojn kaj li mem dronigis sin en sankta lageto [20]; ĉion bonan, messire, ― ŝi diris voĉe kaj pensis: „for, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos“ [21]. 20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II21. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24a angle: to drown oneself beloruse: тапіцца, утапіцца france: se noyer (se tuer par noyade) germane: sich ertränken hungare: vízbe öli magát pole: topić się, utopić się ruse: топиться, утопиться dronintoserĉi 'droninto' [dron.0into] Homo, kiu dronis: li ekzamenis la droninton, kiun ĉiuj rekonis, certigante, ke li estas unu el la du turistoj ChL ; dume la dronintoj multiĝas en Mediteraneo: […] 3740 migrantoj mortis aŭ malaperis inter januaro kaj oktobro [22]. 22. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj angle: drowned one beloruse: тапелец ĉeĥe: utopenec france: noyé (subst.) germane: Ertrunkener japane: 溺死者 [できししゃ] pole: topielec slovake: utopenec ukraine: утопленик administraj notoj